la tradicia kristana loĝantaro de Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia
La esprimo koptoj (greka αιγυπτος "Aigyptos" egiptoj) signifis origine la loĝantojn de Egiptio. Post kiam en la 7-a jarcento la islamaj araboj konkeris Egiption, la nocio aludis nur la tradicie kristanan loĝantaron de Egiptio.
Koptoj | ||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kopta ikonografio de Sankta Marko. | ||||||||||||||||||||||||||||||
etnoreligia grupo | ||||||||||||||||||||||||||||||
Afrikaziaj gentoj | ||||||||||||||||||||||||||||||
Afrikaziaj gentoj | ||||||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||
~18.000.000 [1] | ||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | ||||||||||||||||||||||||||||||
kopta, araba | ||||||||||||||||||||||||||||||
Religio | ||||||||||||||||||||||||||||||
Kristanismo: kopta ortodoksa, kopta katolika kaj kopta evangelia. | ||||||||||||||||||||||||||||||
Parencoj | ||||||||||||||||||||||||||||||
arabaj kristanoj | ||||||||||||||||||||||||||||||
La islamaj konkerantoj devigis ilin paroli arabe kaj pagi specifan religian imposton. Tio estis la kaŭzo, bazo pri la malrapida disvastiĝo de la islamo inter la egiptia loĝantaro. Tiel la kopta kristaneco iĝis religio de la malplimulto (verŝajne ekde la 13-a jc.).
Ankaŭ hodiaŭ suferas ili malavantaĝojn eĉ perfortojn.
Ĉar la koptoj ne edziĝas/is kun islamanoj, tiel ili estas takseblaj kiel rektaj heredantoj de la praegiptianoj.
Laŭ kopta tradicio, la kristanecon kunportis al la Nilo la evangeliisto Sankta Marko en la 1-a jc. kaj tiel li estis la fondinto kaj la unua pastro de la Kopta-ortodoksa eklezio. Tiu apartenas al la plej malnovaj eklezioj de la mondo. Ĝi validas kiel eklezio de la martiroj kaj lulilo de la monaĥeco. Ĝi estas unu el la Malnovorientaj eklezioj.
Ĝis 1959 la kopta eklezio estis ne nur malplimulta religio en Egiptio, sed ankaŭ plimulta kaj ŝtata eklezio en Etiopio (kie ĝi estis multe pli potenca kaj multnombra, kvankam tie ĝiaj membroj ne estis etnaj koptoj). En tiu jaro, tamen, la Etiopia eklezio sendependiĝis, laŭ konsento inter la kopta papo kaj la etiopia patriarko.
La militakiro de la faraona Egiptio fare de Aleksandro la Granda ĉirkaŭ 330 a.K. naskas originalan socion, la ptolemean dinastion, limigitan unue en la regiono de la Nilodelto de 323 ĝis 30 a.K., kaj poste ampleksigitan al la tuta Egiptio.
En la 30-a jaro antaŭ Kristo, Egiptio iĝas romia. Dum la unua jarcento, kristanismo vastiĝas ĉi tien, same kiel en la tutan mediteranean basenon. Tradicio konsideras ke Sankta Marko la evangeliisto estas la fondinto de la Grek-Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, ĉe jaro 42[2]. La egiptia kristanismo estas dinamika, kaj aparte dank'al sia monaĥismo, kun emblema figuro Sankta Antonio la Granda (alinome Antonio la Abato) eminenta sankto de kristanismo, kaj poste ŝatega subjekto por kristana arto.
En 328, Egiptio estas regita de bizanca imperio.
La kristanoj de Egiptio ne estis ŝparigitaj de multaj konfliktoj kaj herezoj, kiujn kristanismo spertis dum tiuj epokoj. Post kiam fondiĝis pentrarkio de kvin patriarkaj eklezioj, ĝi disiĝis per kreado de eklezioj, kiuj, pro kulturaj kaj politikaj kialoj, rifuzis la dogmajn formuladojn de la koncilio de Kalcedono (451). Tial aperis, apud la imperia eklezio aŭ "melkito", kiu sekvis la koncilion de Kalcedono, eklezioj, kiuj kontraŭe ne akceptis hegemonion de la bizanca pensado kaj sekvis la teologian skolon de Aleksandrio. Tiuj eklezioj[N 1], inter ili la Kopta-ortodoksa eklezio de Egiptio , ne konsistigis homogenan grupon, kaj nomiĝas Orientaj eklezioj ne-kalcedonaj[3].
Aparte, la jakobitoj (membroj de la Siria ortodoksa eklezio) konsideris ke dia naturo de Jesuo, iamaniere, "ensorbis" sian homan naturon, tiamaniere, ke Li havis nur dian naturon (monofizitismo). Kontraŭe la melkitoj restis en la agnosko de la tradicia eklezio, pri kiu Jesuo estas samtempe Dio kaj homo, kaj tute posedas la du naturojn, dian kaj homan. Eblas ke estas la politikaj kialoj, kiuj plivaloris por provoki la konflikton kaj la secesion: Egiptio, kiu estis subaro de la imperio de Konstantinopolo, malbone suferis tian dependecon, kaj la patriarko de Aleksandrio, kiu iĝis jakobito, estis sekvita de sia plej grandparta popolo.
De la 7-a ĝis la 11-a jarcento, Egiptio estas laŭvice dominita de Umajadoj, de Abasidoj kaj de Fatimidoj. Post la Tulunidoj (868-905) kaj post la Iĥŝididoj, regas la Fatimidojn (969-1171), kiuj ne agnoskas la aŭtoritaton de Abasidoj fonditan antaŭen (dum 750-1258) kaj nomas sin kalifoj. La dinastio de Ajubidoj (1171-1250) de Saladino estas sekvita de la turka gardo de Mamelukoj. Dum tiu tuta periodo, la koptoj, konsideritaj kiel "gento de la Libro", konservas siajn religiajn delegitojn (patriarkojn).
La traŭmato de la politika kaj religia deŝiro inter Konstantinoplo kaj Aleksandrio klarigas certe ke, du jarcentojn poste, egiptoj oponis malgrandan reziston kontraŭ penetrado de islamo: ilia deziro sin liberigi de kuratoro de Konstantinopolo estis ankoraŭ tiel forta, kiel antaŭe, kaj la eklezio estis ankaŭ tre malfortigita pro siaj internaj religiaj kvereloj. La amaso da egipta populacio iom post iom konvertiĝas al islamo, sed koptoj restas la plej multaj ĝis la 14-a jarcento[4]. La konvertiĝo de egiptoj al la islamo ne estas totala, malgraŭ kvazaŭ senĉesaj premoj kontraŭ la kristanoj. Post malpermeso de la uzo de la kopta lingvo por la profito de la araba, ekde la jaro 751, la kalifo imponis al la kristanoj, unu jaron poste, vestiĝi kun nigra turbano kaj kruco pli ol du kilogramojn peza ĉirkaŭ la kolo. Aliaj gravaj persekutoj okazis dum la 16-a jarcento sub la regado de la fatimidoj kaj de la turkoj. Iuj koptoj eliris en Etiopion, kie ili disvolvis Kristanan eklezion, partoprenis al komerco en Orientafriko inter Etiopio, Arabio, Barato, Indonezio kaj la lando de Himjaro (en Jemeno).
La konkero de Egiptio de mamelukoj fare de la otomana sultano Selimo la 1-a, en 1517, malfermas epokon de ekonomia malkresko, kaj kuntrenas elirperiodon de la koptoj. De iam kiel otomana provinco, Egiptio estas regita de paŝao, kiu estas nomita, ĉiujare, de Konstantinopolo.
Religia libereco en Egiptujo estas malhelpita laŭ variaj gradoj per diskriminaciaj kaj restriktaj registarpolitikoj. Koptaj kristanoj, estantaj la plej granda religia malplimulto en Egiptujo, estas la pli malfavore frapitaj. Koptoj renkontis kreskantan marĝenigon post la puĉo de 1952, gvidita de Gamal Abdel Naser. Ĝis komenciĝo de la 21-a jarcento, kristanoj estis postulataj akiri prezidentan aprobon por eĉ riparetoj en preĝejoj. Kvankam la leĝo estis moderigita en 2005, per delegado malsupren de la aŭtoritato por aprobo al la guberniestroj; koptoj daŭre renkontas multajn malhelpojn kaj restriktojn pri enkonstruado de novaj preĝejoj. Tiuj restriktoj ne ekzistas pri konstruado de moskeoj[5][6].
La kopta komunumo estis la celo por hatokrimoj kaj fizikaj atakoj. La plej signifaj estis la 2000-2001 Ek Kosheh atakoj, dum kiuj islamanoj kaj kristanoj estis implicitaj per sangaj inter-religiaj kolizioj sekvante disputon inter islamano kaj kristano. "Dudek kristanoj kaj unu islamano estis mortigitaj, sekvante perforton, kiu okazis en la urbo de el-Kosheh, 440 kilimetrojn (275 milojn) sude de Kairo[7].
En 2005, kopta grupo kreis flagon kiel simbolon de la kopta identeco por prezenti tiamaniere koptajn komunumojn al la tuta mondo.
En 2006, International Christian Concern (usona ne-registara grupo kiu zorgas pri homaj rajtoj de kristanoj) raportis, ke, en februaro 2001, islamanoj bruligis novan egiptan preĝejon, kaj domojn de 35 kristanoj, kaj ke, en aprilo 2001, egipta kristana knabino, 14-an jaraĝa, estis forkaptita, ĉar ŝiaj gepatroj loĝigis homon, kiu konvertiĝis de Islamo al Kristanismo.
En majo 2010, la Wall Street Journal raportis pri kreskanta nombro da waves of mob assaults ("ondoj da hordatakoj") fare de islamanoj kontraŭ koptoj, trudante multajn kristanojn fuĝi el siajn domojn[8] Spite de viglaj alvokoj, polico tipe venis post kiam perforto estis finita.[8]. La polico ankaŭ devigis la koptojn akcepti "repacigon" kun siaj atakantoj por eviti procesigi ilin[8]. En Marsa Matrouh, hordo da 3000 islamanoj atakis la koptan populacion de la urbo, kaj 400 koptoj devis barikadi sin en sian preĝejon, dum la hordo detruis 18 domojn, 23 butikojn kaj 16 veturilojn[8].
Membroj de Usona Kongreso esprimis zorgon pri "homa fikomerco" de koptaj virinoj kaj fraŭlinoj, estantaj viktimoj de forkaptoj, malvolaj konvertiĝoj al islamo, seksa ekspluato kaj malvola geedziniĝo al islamana viro[9].
Boutros Boutros-Ghali estas kopto, kiu deĵoris kiel intertempa ministro pri eksteraj rilatoj de Egiptujo, dufoje sub prezidento Anwar al-Sadat (1977 kaj 1978-1979). Kvankam Boutros Boutros-Ghali poste iĝis la Unuiĝintaj Nacioj-generalsekretario, lia nomumo kiel nura intertempa ministro pri eksteraj rilatoj elmontris sisteman eliminon de koptoj de ĉiuj registaraj influaj pozicioj. Ĝis januaro 2011, nur du koptoj estis sur la registara kabineto de Egiptujo: financministro Youssef Boutros Ghali kaj mediministro Magued George. Ekzistas ankaŭ kutime unu kopta guberniestro el 25, ekz. tiu de Qena en Supra Egipto. Krome, Naguib Sawiris, ekstreme sukcesa komercisto kaj unu el la 100 plej riĉaj homoj en la mondo, estas kopto. En 2002, sub la registaro de Hosni Mubarak, Kopta Kristnasko (la 7-a de januaro) estis agnoskita oficiala ferio[10]. Tamen, multaj koptoj daŭre plendas pri sia minimuma reprezentado en polico, ŝtatsekureco kaj ŝtatofico, kaj pri sia diskriminaciado en laborantaro sur bazo de sia religio[11][12]. La plejmulto da koptoj subtenas nek sendependencon, nek apartigomovadon de aliaj egiptoj[13].
Dum religia libereco estas garantiita de la egipta konstitucio, laŭ "Human Rights Watch" (Varto de Homaj Rajtoj), egiptoj povas konvertiĝi al Islamo ĝenerale sen malfacileco, sed islamanoj kiuj konvertiĝas al Kristanismo renkontas malfacilaĵojn, por ricevi identecpaperojn kaj iuj estis arestitaj pro supoza farado de falsaj dokumentoj[14]. Publikaj oficialuloj , estantaj konservativuloj, intensigas la kompleksecon de la laŭleĝaj procedoj por postuli eblon de religioŝanĝo. Sekurecagentejoj foje postulos, ke tiaj konvertiĝoj de Islamo al Kristanismo (aŭ foje inverse) povas origini socian agitadon, kaj tiel pravigas sin por maljuste halti la subjektojn, insistante ke ili simple prenas mezuron por malhelpi okazaĵojn de verŝajnaj sociaj problemoj[15]. En 2007, Kairo-administra tribunalo neis al 45 civitanoj la rajton akiri identecpaperojn dokumentantajn iliajn revenojn al Kristanismo post iliajn konvertiĝojn al Islamo[16] Tamen, en februaro 2008, la Supera Administra Tribunalo renversis la decidon, permesante al 12 civitanoj, kiuj revenis al Kristanismo, re-listadon de iliaj religioj sur iliaj identigiloj[17][18], sed ili precizigos, ke ili adoptis islamon dum mallonga tempodaŭro[19].
La egipta censo de 1897 anoncis ke la pocenton de ne-mulslimoj en urbaj provincoj estis 14,7% (13,2% kristanoj, 1,4 judoj). La egipta censo de 1986 anoncis ke la pocenton de ne-islamanoj de urbaj provincoj estis 6,1% (5,7% kristanoj, 0% judoj). La malkresko en la juda reprezentantaro estas interpretita tra la kreado de la stato de Israelo, kaj la posta elmigrado de la egiptaj judoj. Ekzistas neniu klarigo por 55% malkresko en la pocento de kristanoj en Egiptujo. Estis sugestita, ke egiptaj censoj, kiuj okazis post 1952, estis politigitaj por subreprezenti kristanan populacion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.