alzaca teologo, reformisto, profesoro kaj universitata rektoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Matthäus ZELL [cel] (1477-1548) estis alzaca teologo, reformisto, profesoro pri teologio kaj rektoro en la Universitato de Frajburgo. Li ankaŭ studis en la Universitatoj de Majenco, Ingolstadt kaj Erfurto. Dum kelka tempo li vivis en Italio kaj servis en la armeo de Maksimiliano la 1-a kontraŭ la svisoj. Li estis forte influita de Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510)[1] kaj partoprenis en la bataloj pri reformacio kiel sekvanto de Marteno Lutero (1483-1546)[2].
Matthäus Zell | |||||
---|---|---|---|---|---|
katedrala predikisto | |||||
alzaca teologo kaj reformisto. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-a de septembro 1477 en Kaysersberg, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 9-a de januaro 1548 en Strasburgo, Sankta Romia Imperio | ||||
Tombo | Cimetière Saint-Urbain de Strasbourg (en) vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Majenco Universitato de Erfurto Universitato de Freiburg Universitato de Ingolstadt | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel predikisto en la Katedralo de Strasburgo, Zell devis alfronti akuzojn faritajn de la episkopo[3], kiu, scianta pri la influo de liaj predikoj, ĉion faris por forigi lin el la posteno, kaj tiu religiulo formulas kontraŭ lin liston da 24 akuzolisteroj. Mateo Zell respondas la akuzojn faritajn kontraŭ lin ĉirkaŭ la Pasko 1523, pere de dokumento kies titolo estis Kristana Respondeco[4], la unua teksto pri la reformo de Strasburgo. Mateo Zell estis edziĝinta al Katerina Schütz (1497-1562).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.