From Wikipedia, the free encyclopedia
John Francis „Jaco“ PASTORIUS la 3-a (* 1-an de decembro 1951 en Norristown, Pensilvanio; † 21-an de septembro 1987 en Fort Lauderdale, Florido) estis usona ĵaz-basisto kaj komponisto. Li estis unu el la plej influriĉaj basistoj de la pli juna muzikhistorio.[1] Ekde 1979 li ankaŭ koncertis nur nur per la baso. Lia kredo tekstis: "Mi ludas bason, kvazaŭ mi ludus per homa voĉo."[2] En 1988 la legantoj de Down Beat elektis la basiston Pastorius kiel ununuran basiston Down Beat en la Ĵazan Glorhalon.[3]
Jaco Pastorius | |
---|---|
Jaco Pastorius dum koncerto je Napolo en 1986 | |
Persona informo | |
Naskonomo | John Francis Anthony Pastorius III |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1951 en Norristown |
Morto | 21-an de septembro 1987 (35-jaraĝa) en Broward Health |
Mortokialo | Neakra traŭmato |
Tombo | Fort Lauderdale |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Miami Northeast High School (en) |
Familio | |
Infano | Felix Pastorius (mul) |
Okupo | |
Okupo | basisto bandestro ĵazmuzikisto komponisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.jacopastorius.com/ |
Pastorius naskiĝis la 1-an de decembro 1951 kiel filo de frapinstrumentisto John Francis Pastorius la 2-a kaj ties edzino Verna Katarina Haapala (poste Stephanie Katherine Pastorius) en Norristown en Pensilvanio.[4] Mallonge post ties naskiĝo lia familio transloĝiĝis al Oakland Park en la usona ŝtato Florido. Tie li iris poste al la mezgrada lernejo, kie li malkovris sian pasion por sportoj kiel basbalo, korbopilkado kaj piedpilkado. Ankaŭ lia muzika kariero komencis tie.[5] Pastorius ludis en pluraj lernejaj bandoj. En la aĝo de dek kvin li komencis muziki kiel frapinstrumentisto en la bando The Las Olas Brass. Kiam lin post kelka tempo anstataŭis alia frapinstrumentisto, kaj samtempe basisto Kenny Neubauer forlasis la bandon, Pastorius transiris al elektra basgitaro.[6]
En la instru-vidbendo "Modern Electric Bass" Pastorius diris pri tio: "Mi vundis dum piedpilkado la manartikon, kio motivigis min ŝanĝiĝi al baso."
Pastorius akompanis en la surlokaj klubejoj la kantotriopon Supremes kaj kantistinon Nancy Wilson; li ankaŭ muzikis kun Ira Sullivan, Wayne Cochran kaj Peter Graves. Per tio li rapide fariĝis konata en la ĵazklubaro de suda Florido. Kiel membro de la dombando en Bachelors III Club' je Fort Lauderdale ekestis muzika renkonto kun Paul Bley kaj Pat Metheny. Post kelkaj semestroj ĉe la Universitato de Miamo li fariĝis en 1976 mem instruisto por ĵazo ĉe la tiea für muziklernejo Frost. Kun la ĵazroko-bando Blood, Sweat & Tears li ludis en 1975/1976. Mallonge poste li sonregistris kun Joni Mitchell la albumon Hejira kaj publikigis sian soloalbumon Jaco Pastorius, je kiu interalie kunverkis Herbie Hancock kaj kiu estis nomumata por du Gramioj. Aprilon de la sama jaro Pastorius fariĝis membro de la grupo Weather Report, al kiu li apartenis ĝis 1982 kaj kun kiu li festis siajn plej grandajn sukcesojn.[7] Ekde 1979 li prezentis diversajn solokoncertojn, interalie je la Berlinaj Ĵaztagoj. Ekde 1981 li entreprenis sian bandego-projekton Word of Mouth, je kiu li ankaŭ eluzis siajn komponistajn talentojn. En bandetoj li muzikis kun Hiram Bullock kaj Kenwood Dennard, en Eŭropo ankaŭ kun Bireli Lagrene.
Dum lia tempo ĉe Weather Report komencis kaj kreskis la drogokonsumo de Pastorius, unue per alkoholo, poste ankaŭ per kokaino.[8] En 1982 oni diagnozis je li dupolusan obstrukcon. Por kuraci lin, lia edzino sendis lin en psik-malsanulejon, kie oni preskribis al li litio-terapion. Du semajnojn poste li konvinkis la personaron de la malsanulejo, lasi lin prezenti koncerton kun Peter Graves. Pastorius promesis, post tio reveni en la malsanulejon, kion li tamen ne faris. Sed ĝis 1986 lia psiksana stato malboniĝis tiel draste, ke li denove devis esti portata en la malsanulejon Ĉar li rifuzis pluan akcepton de litio pro la kromefikoj, oni preskribis al li la medikamenton Tegretal.[9] Ekde meze de 1986 li estis plejparte senhejma.
La 12-an de septembro 1987 je la 4:20 horo pordogardisto Luke Havan malmilde terenbatis Ĵakon Pastorius. La batado ekestis, kiam li rifuzis la eniron en la noktoklubejon Midnight Bottle Club en Wilton Manors al Pastorius, kaj tiu ĉi kolerege martelece frapis kontraŭ la pordo de la klubejo. Post tio Havan komencis bategi Pastoriuson. La pordogardisto poste diris, ke li estis taksinta la basiston agresema drogomaniulo. Post naŭ tagoj de komato Jaco Pastorius mortis en la aĝo de 35 jaroj la 21-an de septembro 1987 je la 22:00 horo sekve de siaj vundoj.[10][7]
El unua geedzeco kun Tracy Pastorius devenas la gefiloj Mary kaj John. En lia dua geedzeco kun Ingrid naskiĝis en 1982 ĝemeloj, kiuj ankaŭ fariĝis muzikistoj: Felix Pastorius (baso)[11] kaj Julius Pastorius (frapinstrumentaro).[12][13]
Pastorius difinis la rolon de la elektra basgitaro tute nove per sia virtuoza, soloa ludo.[14] Li estis vojmontra kaj prega je la uzado de senfreta baso en ĵazo. Lia individua ludmaniero kun rapidaj melodiaj pasaĵoj je enigo de flaĝolettonoj en ĉiuj pozicioj de la prentabulo starigis tute novajn normojn je la ludo de elektra basgitaro. Ekzemploj de lia revoluciaj ludoteknikoj estas lia propra komponaĵo "Portrait of Tracy" de sia unua albumo "Jaco Pastorius" aperinta en 1976 , "Donna Lee", ankaŭ de la unua albumo aŭ la komponaĵo "A Remark You Made" de Joe Zawinul (aperinta sur la albumo "Heavy Weather" publikigita en 1977 fare de Weather Report). Multaj basistoj post li, ekz. Marcus Miller aŭ Victor Bailey estis pregataj de li. Lia influo sur postsekvaj elekrobasistoj estas komparebla nur kun tiu de Charlie Parker sur postsekvaj saksofonistoj aŭ tiu de Jimi Hendrix sur elektrogitaristoj.[15] En 1985 aperis lia instrua vidbendo Modern Electric Bass.
Por sia solo-albumo Jaco Pastorius li ricevis en 1977 du Gramio-nomumadojn. Unu por la tuta albumo laŭ la kategorio Plej bona ĵazprezentaĵo de grupo, la alian laŭ la kategorio Plej bona instrumenta prezentaĵo de soloisto por sia interpretaĵo de la ĵazklasikaĵo Donna Lee.[16] En 1978 li denove estis nomumita kiel plej bona ĵazsoloisto por sia sukceso je la albumo de Weather Report "Heavy Weather".[17] En la kategorio Plej bona rokĵazo-prezentaĵo, kante aŭ instrumente li gajnis en 1980 kune kun Weather Report Gramion pro la koncertalbumo 8:30.
La legantaro de Down Beat elektis lin en 1988 en la daŭnbitan Famohalon.[18]
La 1-an de decembro 2008, je kiu Pastorius festus sian 57-an naskiĝdatrevenon, parko en lia hejmurbo Oakland Park estis transnomita en "Jaco Pastorius Park".[19]
Per sia plej fama elektra basgitaro, Fender Jazz Bass el 1962 kun treege mallarĝa kolo, Pastorius kreis „nekompareblan muzikan sonon,kiu fulmrapide povis ŝanĝiĝi ekde profunda, longa grumblado en helan jubiladon.“[20] Kiam Pastorius 1986 haltadis en la novjorka Centra Parko, ĉar li estis senhejma, oni ŝtelis de li lian instrumenton. Majon de 2008 ĝi reaperis; ĝin ricevis muzikisto Will Lee, kiu igis konstati la verecon fare de Victor Wooten kaj Victor Bailey. Fender eldonis omaĝe al li la senfretan Jaco-Pastorius-version de Jazz Bass.[21] Pastorius ludis ankaŭ fretajn basgitarojn, ekz. ĵazbason el la jaro 1960, kiun li aĉetis por 90 dolaroj en Florido.[4]
Pastorius uzis por siaj prezentadoj du Acoustic-360-amplifilojn el la jaro 1968 po 200 vatoj kaj 18-colajn laŭtparolilojn.[22] Pri la agordoj je la amplifilo li diris al la revuo Guitar Player Magazin:
Li uzis baskordojn Swing-Bass.[23] krome li uzis senetikedan efektpedalon, kun kiu li povis generi distorditan, bruan sonon. Dum koncertoj li ofte uzis la prokrastofunkcion de la pedalo, per kiu li sonigis certajn partojn de la baslinio kiel senfina buklo, por improvizi pri ĝi. Li konektis efektaparaton MXR-Digital-Delay kun unu el la du amplifiloj, por generi vibradon.
Pastorius ofte ludis fantomtonojn, je kiuj oni dampas la kordon per la prenmano. Krome li ofte uzis flaĝolettonojn.
Albumo | Jaro | Rimarkoj |
---|---|---|
Jaco Pastorius | 1976 | La unua soloalbumo de Pastorius enhavas la novversion de Donna Lee de Charlie Parker. Ĝi estis nomumita por du Gramioj. |
Live At Berliner Jazztage | 1979 | Solokoncerto novembron de 1979 je la Berlinaj Ĵaztagoj |
Word of Mouth | 1981 | Word of Mouth estas bandego, kiun fondis Pastorius. Per ĝi li sonregistris la sep titolojn por ĉi tiu albumo.[24] |
Birthday Concert (Live) | 1981 | sonregistrita je Mr. Pip's en Fort Lauderdale je la 30-a naskiĝdatreveno de Jaco Pastorius.[25] |
Invitation (Live) | 1983 | La albumo estis sonregistrita dum la koncertvojaĝo kun la bandego Word of Mouth en Japanujo.[26] |
Live in Italy (Live) | 1986 | Koncerto marton de 1986 kun gitaristo Bireli Lagrene kaj frapinstrumentisto Tomas Böröcz. |
Honestly (Live) | 1986 | Solokoncerto marton de 1986 en Wels (Aŭstrujo) |
Albumo | Muzikistoj | Jaro | Rimarkoj |
---|---|---|---|
Jaco | Paul Bley - Pat Metheny - Jaco Pastorius - Bruce Ditmas | 1974 | La unua studioalbumon, kiun Jaco Pastorius kunverkis. |
Bright Size Life | Pat Metheny | 1975 | |
All American Alien Boy | Ian Hunter | 1976 | Baso je sep el la ok titoloj, gitaro je la oka titolo God [Take 1][27] |
Hejira | Joni Mitchell | 1976 | Pastorius estas aŭdebla je kvar kantoj de la albumo. Li akompanis la muzikiston Joni Mitchell ankaŭ je la postsekva koncertvojaĝo.[28] |
Land of the Midnight Sun | Al Di Meola | 1976 | krom Stanley Clarke kaj Anthony Jackson |
Triologue - Live | Albert Mangelsdorff - Jaco Pastorius - Alphonse Mouzon | 1977 | Koncertregistraĵo de la 6-a de novembro 1976 en la Berlina Filharmoniejo |
Sunlight | Herbie Hancock | 1977 | je la peco "Good Question" |
Don Juan's Reckless Daughter | Joni Mitchell | 1977 | Baso kaj perkutinstrumentoj Percussion[29] |
Trio of Doom | John McLaughlin - Jaco Pastorius - Tony Williams | 1979 | parte en studio, parte registrita dum koncerto en Kubo, publikigita nur en 2007 |
Mingus | Joni Mitchell | 1979 | |
Shadows and Light (Live) | Joni Mitchell | 1979 | Lakoncerto estis registrita septembron de 1979 en Santa Barbara County Bowl.[30] |
Mr. Hands | Herbie Hancock | 1980 | je la peco "4 AM" |
Upside Downside | Mike Stern | 1986 | je la peco "Mood Swings" |
Mo' Wabasi | Randy Bernsen | 1986 | je la pecoj "Swing Thing" kaj "Californic" |
Stuttgart Aria | Birelli Lagrene & Jaco Pastorius | 1986 | kun Vladislav Sendecki Jan Jankeje |
Albumo | Jaro | Rimarkoj |
---|---|---|
Black Market | 1976 | Pastorius estas aŭdebla je Cannon Ball kaj je sia propra konmponaĵo Barbary Coast.[31] |
Heavy Weather | 1977 | Du titoloj de Pastorius: Havona kaj Teen Town (je tio li ankaŭ ludas frapinstrumenton). La albumo estis nomumita porGrammy. |
Mr. Gone | 1978 | Du titoloj de Pastorius: River People kaj Punk Jazz |
8:30 (Live) | 1979 | La koncertalbumo estas kompilaĵo el malsamaj spektakloj, la plej multaj titloj devenas de koncerto en Long Beach la 24-an de novembro 1978.[32] Enhavas la bassoloon Slang. |
Night Passage (Live) | 1980 | La albumo estis registrata dum kvar spektakloj en Complex en Los-Anĝeleso.[33] "Three Views of a Secret" de Pastorius. |
Weather Report | 1982 | La lasta oficiala albumo de Weather Report kun Pastorius, sen komponaĵo lia. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.