La 1-a de decembro estas la 335-a tago de la jaro (la 336-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 30 tagoj restas.
Je la 1-a de decembro okazis, interalie:
- 1145: Papo Eŭgeno la 3-a iniciatis la duan krucmiliton, responde al falo de Edeso
- 1420: Reĝoj de Anglio kaj Francio Henriko la 5-a kaj Karlo la 6-a eniris solene al okupita de burgundoj Parizo, kie estis konfirmota Traktato de Troyes por fini la centjaran militon
- 1469: Dum kunsido de Sejmo en Piotrków alta majstro de Ordeno de germanaj kavaliroj Heinrich Reuß von Plauen omaĝis al la reĝo Kazimiro la 4-a de Pollando-Litovio
- 1577: Anglio: Francis Walsingham, la ĉefa sekretario kaj estro de spionoj de Elizabeta la 1-a kavaliriĝis ricevante spronojn kaj zonon
- 1640: Portugalio rezulte de venka ribelo reakiris sendependon disde Hispanio - la lokon de Filipo la 3-a okupis Johano la 4-a Feliĉa
- 1734: Armeo de la reĝo Karolo la 12-a invadis Ĵemajtion
- 1764: Reĝa Palaco de Madrido ekfunkciis
- 1804: Napoleono Bonaparte edziĝis al Jozefino de Beauharnais
- 1819: En Parizo fondiĝis ESCP Europe, unua komerca lernejo en la mondo, devige instruanta 3 el 10 lingvojn, kaj nun havanta 6 kampusojn en Berlino, Londono, Madrido, Parizo, Torino kaj Varsovio
- 1822: Petro la 1-a estis kronita kiel imperiestro de Brazilo - 7 semajnojn post transpreno de la regopovo dum sia 24-a naskiĝdatreveno
- 1825: Nikolao la 1-a iĝis imperiestro de Rusio
- 1830: Dum la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio fondiĝis Patriotisma Klubo, gvidata de Joachim Lelewel
- 1835: Hans Christian Andersen publikigas sian unuan rakontlibron - Fabeloj rakontitaj al infanoj
- 1837: Hans Christian Andersen publikigis sian unuan fabel-kolekton kun 9 rakontoj: La fajrilo, La princino sur pizo, Fingrulino, La marvirineto, La novaj vestoj de la Imperiestro
- 1875: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Dejaniro
- 1887: Arthur Conan Doyle publikigis novelon, en kiu aperis Sherlock Holmes
- 1898: En Danio oni patentis la unuan magnetofonon
- 1910: Aŭstraj regopovoj oficiale leĝigis polan kvazaŭarmean organizaĵon – Sport-Gimnastikan Societon "Strzelec" (Pafisto)
- 1913: Post la Unua Balkana milito Kreto estis aneksita de Grekio
- 1913: Malfermo de la Metroo de Bonaero, la plej malnova metroo en Latin-Ameriko
- 1913: Ford Motor Company enkondukis unuan moveblan montoĉenon
- Unua mondmilito:
- 1918: Dua Pola Respubliko: (intermilita) Pola Popola Partio (PSL) - PSL "Lewica" (Maldekstro) ligiĝis kun PSL "Piast"
- 1918: Latva milito de sendependeco: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko komencis invadon al Latvio
- 1918 Litovio: en Kaŭno Jurgis Matulaitis estis ordinita ĉefepiskopo - nomumita de la papo Benedikto la 15-a
- 1918: Postmilita akiro de sendependeco (fare de 18 landoj):
- 1920: Traktato de Aleksandropolo estis subskribita inter Armenio kaj Turkio, laŭ kiu la regiono Kars kaj la provinco Surmalu estis transdonitaj al Turkio
- 1920: En Universitato Vilno fondiĝis la Asocio de Belorusaj Studentoj
- 1920: Álvaro Obregón iĝis prezidento de Meksiko
- 1922: Dua Pola Respubliko: Maciej Rataj iĝis Sejmmarŝalo
- 1925: Subskribo de la Traktatoj de Locarno
- 1934: Lázaro Cárdenas del Río iĝis prezidento de Meksiko
- 1934: Unua sekretario de Leningrada partia organizaĵo, membro de Politburoo de la Komunista Partio de Sovetunio, Sergej Kirov pereis en atenco, kiu iĝis preteksto por la Granda Teroro
- 1935: Turkaj virinoj akiris siajn politikajn rajtojn
- Dua mondmilito:
- 1939: La germanaj okupantoj ordonis al ĉiuj judoj en Varsovio pli ol 12 jaraj porti brakbendojn, sub minaco de mallibero; rekrutiga oficejo de Waffen-SS establiĝis; en Helsinko kreiĝis registaro de nacia unueco kun ĉefministro Risto Ryti, en Terijoki establiĝis registaro de Popola Finna Respubliko kun estro Kuusinen
- 1940: Kardinalo ŝtatsekretario de Vatikano en letero al delegito de Apostola Seĝo en Vaŝingtono skribis, ke germanaj regopovoj malhelpas al Romkatolika Eklezio helpi al civiluloj en orienta Eŭropo.
- 1942: En koncentrejo en Aŭŝvico restis 30 633 registritaj malliberuloj, en tio 14 477 judoj, 8725 poloj, 3216 ĉeĥoj, 1018 germanoj kaj 3197 personoj de alia nacieco; en Lodza geto germanoj apartigis koncentrejon por infanoj (2-16 aĝaj) el orfejoj kaj edukejoj - el ĉ. 5000 travivis 900 infanoj
- 1943: En Teherano finiĝis la konferenco de gvidantoj de Sovetunio, Usono kaj Britio Stalin, Roosevelt kaj Churchill
- 1944: En la kastelo de Lublin estis ekzekutita estro de partizana taĉmento Konrad Schmeding; liberigantaj Strasburgon Aliancanoj malkovris sub la universitata anatomia instituto 86 distranĉitajn korpojn por malebligi identigon de la viktimoj; ordono de Popolkomisaro de Sovetunio kontraŭ "banditismo", i.a. kun tasko kontraŭbatali la "naciisman subteran movadon" en Okcidenta Ukrainio kaj Baltio
- 1944: Usono: premiero de la konĉerto por Orkestro - komisiita de Béla Bartók, muzika direktoro de la Bostona Simfonia Orkestro, al Sergej Kusevickij
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: loĝantoj de Grójec atakis lokan malliberejon por liberigi politikajn malliberulojn, al kio akre reagis stalinismaj regantoj - la evento famiĝis tutlande
- 1948: Kostariko malfondis sian armeon
- 1953: En Usono aperis unua numero de virmagazino "Playboy"
- 1955: En Montgomery (Alabamo), Rosa Parks rifuzis cedi sian aŭtobusan seĝon al blankulo, kaj estas arestita pro malobeo al la urba rasapartisma juro. Post tio Martin Luther King estris sukcesan bojkoton de la aŭtobus-sistemo en Montgomery
- 1958: Centr-Afrika Respubliko fondiĝis
- 1959: Vaŝingtono: subskribo de Antarkta traktato
- 1962: Por vastigi Aleon Świerczewski, nuntempe Aleo "Solidareco", nokte de la 30-a de novembro/1-a de decembro oni retirigis je 21 metrojn Varsovian preĝejon de karmelanoj
- 1963: En nord-orienta Barato fondiĝis subŝtato Nagalando
- 1964: Malavio, Malto, Zambio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1965: Nederlando: en Drento, dum serĉo de tergaso post eksplodo de naftoplatformo formiĝis granda nombro da malgrandaj ŝlimvulkanoj - fine la tuta platformo malaperis subtere
- 1970: Okazis geedziĝo de Marina Vlady kaj Vladimir Visockij
- 1973: Papuo-Nov-Gvineo gajnis memregadon de Aŭstralio
- 1980: Forta tertremo skuis Acorojn, mortigante 52 homojn kaj vundante pli ol 300
- 1980: Pollando: Sovetunio transdonis al du polaj generaloj planojn de invado al Pollando pretekste de militekzercoj fare de la Varsovia Pakto
- 1982: Milita stato en Pollando: prezidanto de Varsovio generalo Mieczysław Dębicki malfondis la Artistan Asocion de Polaj Scenejoj
- 1982: Hispanio: Felipe González iĝis ĉefministro
- 1982: Meksiko: Miguel de la Madrid Hurtado iĝis prezidento
- 1986: Inaŭguro de la Musée d'Orsay en Parizo, la dua plej granda post la muzeo Luvro
- 1988: Carlos Salinas de Gortari iĝis prezidanto de Meksiko
- 1988: Membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj proklamis mondan tagon de aidoso
- 1989: Papo Johano la 2-a akceptis Miĥail Gorbaĉov por aŭdienco
- 1990: Britaj kaj francaj laboristoj faris Eŭrotunelon sub la Manika Markolo, 40 metrojn sub la marnivelo (sur la marfundo)
- 1991: Malvarma milito: ukrainaj balotantoj plejparte referendumis pri sendependeco disde Sovetunio (90% el 32 milionoj)
- 1991: Kazaĥio: Nursultan Nazarbajev ganis prezidentan balotadon
- 1991: Ukrainio: Leonid Kravĉuk gajnis prezidentan voĉdonadon
- 1994: Ernesto Zedillo Ponce de León iĝis prezidento de Meksiko
- 1997: Astano fariĝis la ĉefurbo de Kazaĥstano
- 1998: Exxon anoncis negocon de 73,7 miliardoj da dolaroj por aĉeti Mobil, tiel formiĝis ExxonMobil, la plej granda firmao de la planedo
- 2000: Vicente Fox Quesada iĝis prezidento de Meksiko - Revolucia Institucia Partio perdis regopovon post 71 jaroj
- 2001: Lasta flugo de la usona flugkompanio Trans World Airlines
- 2002: Greklingva Vikipedio kreita
- 2006: Felipe Calderón iĝis prezidento de Meksiko
- 2009: En Eŭropa Unio ekvalidis la Traktato de Lisbono
- 2011: Almazbek Atambajev iĝis prezidento de Kirgizio
- 2011: Metroo de Almato ekfunkciis en Kazaĥujo
- 2012: Enrique Peña Nieto iĝis prezidento de Meksiko
- 2013: En Kroatio okazis referendumo pri enkonduko al konstitucio de la difino de geedzeco kiel ligo inter viro kaj virino - ĉiuj provincoj voĉdonis pore, escepte de la provinco Istrio kaj Primorje-Gorski kotar
- 2014: Donald Tusk iĝis prezidanto de la Eŭropa Konsilio
- 2016: Maha Vajiralongkorn, unusola filo de mortinta oktobre Bhumibol Adulyadej, iĝis nova reĝo de Tajlando, alprenante la nomon Rama la 9-a
- 2016: En Gambio prezidentan baloton gajnis Adama Barrow, venkante regantan de pli ol 20 jaroj Yahya Jammeh
- 1081: Ludoviko la 6-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (m. 1137)
- 1415: Jan Długosz, pola historiisto, kronikisto, ĉefepiskopo, geografo kaj diplomato (m. 1480)
- 1521: Takeda Shingen, japana daimio (m. 1573)
- 1525: Tadeo Hajeko, ĉeĥa matematikisto, astronomo, alkemiisto, latinisto, botanikisto, geografo kaj kortega kuracisto de Rudolfo la 2-a (m. 1600)
- 1655: Wolf Christoph Zorn von Plobsheim, germana arĥitekto kaj oficiro (m. 1721)
- 1671: John Keill, skota matematikisto, disĉiplo de Isaac Newton (m. 1721)
- 1709: František Xaver Richter, ĉeĥa komponisto de Moravio (m. 1789)
- 1743: Martin Heinrich Klaproth, germana kemiisto, malkovrinto de uranio, zirkonio kaj cerio (m. 1817)
- 1761: Marie Tussaud, svisa aktorino, modlistino de vaksfiguroj, fondintino de la muzeo Madame Tussauds (m. 1850)
- 1776: Nikolaj Karamzin, rusa verkisto, publicisto, historiisto (m. 1826)
- 1785: Gábor Döbrentei, hungara verkisto, poeto, redaktoro kaj ĉefsekretario de Hungara Scienca Akademio (m. 1851)
- 1792: Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij, rusa matematikisto, kreinto de hiperbola geometrio (m. 1856)
- 1800: Mihály Vörösmarty, hungara poeto, redaktoro, tradukisto, kunfondinto de la Societo Kisfaludy (m. 1855)
- 1805: Lungtok Gyatso, tibeta 9-a Dalai-lamao de gelugpao en la tibeta budhismo (m. 1959)
- 1815: László Kelmenfi, hungara inĝeniero, verkisto, membro de Societo Kisfaludy (m. 1851)
- 1851: Louis Held, germana pioniro de fotografio kaj filmfarado
- 1864: Carsten Borchgrevink, norvega-brita esploristo de Antarkto (m. 1934)
- 1867: Ignacy Mościcki, pola kemiisto, inventisto, aŭtoro de pli ol 60 patentoj kaj laboraĵoj, profesoro de Lvova Politekniko, politikisto, prezidento de Pollando konstruinta kemian industrion (m. 1946)
- 1868: Eloy Gonzalo, hispana milita heroo, distingita en la hispana-usona milito (m. 1897)
- 1869: Eligiusz Niewiadomski, pola pentristo, murdisto de prezidento Gabriel Narutowicz, ekzekutita (m. 1923)
- 1888: Endre Csiki, hungara komponisto esplorinta muzikteorion, aŭdfizilogion kaj psikologion (m. 1949)
- 1893: Ernst Toller, germana verkisto, kies poemaro La Hirundlibro estis esperantigita (m. 1939)
- 1896: Georgij Ĵukov, soveta militisto, marŝalo (m. 1974)
- 1901: Ilona Fehér, hungara-israela violonistino kaj instruistino (m. 1988)
- 1902: Ernst Werner, aŭstra-germana ŝtata oficisto, okupiĝanta pri stenografio, estrarano de Aŭstria Esperanto-Asocio, gvidanto de E-seminario en Viena E-Unio kun Emil Pfeffer (m. 1974)
- 1903: Kobajaŝi Takiĝi, japana laborista verkisto (m. 1933)
- 1906: Margit Berényi, rumania hungara pentristino (m. ?)
- 1908: Dezső Korniss, hungara pentristo, grafikisto kaj belartpedagogo (m. 1984)
- 1910: Louis Slotin, kanada fizikisto kaj kemiisto, partoprenanto de la Projekto Manhattan (m. 1946)
- 1919: Piroska Kuszálik, rumania hungara pedagogino, lernolibroverkistino (m. 1992)
- 1923: Morris, belga desegnisto de bildrakonto (m. 2001)
- 1929: Alfred Moisiu, prezidento de Albanio
- 1931: George Maxwell Richards, prezidento de Trinidado kaj Tobago, profesoro
- 1935: Woody Allen, usona filmreĝisoro, aktoro, komediisto, verkisto kaj komponisto, konata de Oskar-premioj kaj premioj Ora Globo
- 1937: Vaira Vīķe-Freiberga, latva psikologino, kuracistino, prezidentino de Latvio, vicprezidantino de pensfabriko konsilanta al Eŭropa Unio
- 1941: Lajos Molnos, hungara poeto, ĵurnalisto, politikisto
- 1944: Tahar Ben Jelloun, maroka verkisto franclingva, honorigita per la premio Goncourt
- 1947: Alain Bashung, franca verkisto, komponisto, interpretisto, komediisto (m. 2009)
- 1949: Pablo Escobar, kolombia politikisto, caro de kokaino konata de Medellín-Kartelo, simbolo de organizita krimo (m. 1993)
- 1949: Sebastián Piñera, prezidento de Ĉilio, ekonomikisto
- 1950: Ueli Maurer, svisa politikisto, membro de Svisa Popolpartio kaj de la Federacia Konsilio de Svislando, prezidento de Svislando
- 1953: András Szabó rumania hungara grafikisto, ĉefmuzeologo en Miercurea Ciuc
- 1961: Áron Hajdú, rumania hungara entreprenisto, libroeldonisto
- 1972: Norbert Wójtowicz, pola historiisto kaj teologo verkanta pri framasonismo
- 1976: Matthew Shepard, usona studento, viktimo de homofobio (m. 1998)
- 1995: Eva Boto, slovena soloa kantistino, interpretistino de Mariah Carey
- 2001: Princino Aiko, japana princino, filino de la geprincoj Naruhito kaj Masako
- 1018: Thietmar von Merseburg, germana kronikisto, episkopo de Merseburg (n. 975)
- 1135: Henriko la 1-a, reĝo de Anglio, filo de Vilhelmo la 1-a (Anglio) (n. ĉ. 1068)
- 1335: Abu Sa'id Bahadur Ĥano, reganto de Ilĥanlando en Irano, partoprenanto de militiro kontraŭ Ora Hordo (n. 1305)
- 1455: Lorenzo Ghiberti, itala artisto de frua renesanco, konata pro siaj skulptaĵoj kaj metalartaĵoj (n. 1378)
- 1474: Nicolò Marcello, doĝo de Venecia respubliko (n. 1399)
- 1521: Leono la 10-a, papo, la lasta sen ordino, al kiu kontraŭstaris Marteno Lutero (n. 1475)
- 1530: Margareto de Aŭstrio, dukino de Savojo (n. 1480)
- 1602: Kobayakawa Hideaki, japana daimio (n. 1577)
- 1633: Izabela Klara Eŭgena de Hispanio, hispana kaj portugala infantino, kunreĝino de Hispana Nederlando (n. 1566)
- 1640: Georgo Vilhelmo, reganto de Brandenburgio-Prusujo (n. 1595)
- 1709: Abraham a Sancta Clara, germana predikisto kaj populara-humura verkisto (n. 1644)
- 1727: Johann Heinrich Buttstedt, germana orgenisto kaj muzikteoriisto (n. 1666)
- 1737: Louis Alexandre de Bourbon, franca nobelo, eksternupta filo de Ludoviko la 14-a (n. 1678)
- 1825: Aleksandro la 1-a, imperiestro de Rusio (n. 1777)
- 1862: Agustín Durán, hispana literatura kritikisto (n. 1789)
- 1866: George Everest, kimra geografo laŭ kiu nomiĝas Monto Everesto (n. 1790)
- 1898: Luděk Marold, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto
- 1908: Henri Vallienne, franca kuracisto kaj pacifisto, vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio, elektita dum UK 1908, laŭverse esperantiginta la du unuajn kantojn de Eneido de Vergilio, Metamorfozoj de Ovidio kaj franclingvan romaneton Manon Lescaut, aŭtoro de du esperantlingvaj originalaj romanoj Kastelo de Prelongo kaj Ĉu li?, konata de la broŝuro Por kaj kontraŭ Esperanto (n. 1854)
- 1916: Charles de Foucauld, franca misiisto, ermito, konanto de tuarega lingvaro (n. 1858)
- 1918: Margit Kaffka, hungara poetino kaj verkistino, edzino de Ervin Bauer, enestanta en Hungara Antologio (n. 1880)
- 1923: Virginie Loveling, flandra verkistino, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1836)
- 1928: José Eustasio Rivera, kolombia verkisto, aŭtoro de popola eposo (n. 1888)
- 1934: Sergej Kirov, sovetia altrangulo, murdita (n. 1886)
- 1939: Nataly von Eschstruht, germana furorverkistino el Schwerin (n. 1860)
- 1941: Stanisław Schayer, pola lingvisto, hindologo, filozofo okupiĝanta pri la hinda filozofio kaj logiko, sanskritologo, spertulo pri budhismo, disĉiplo de Andrzej Gawroński kaj Jan Łukasiewicz (n. 1899)
- 1942: Felix von Kunowski, germana stenografo, inventinto de parolspuro adaptita al 30 lingvoj kune kun esperanto, konatigata de Tutmonda Parolspuro-Asocio (n. 1868)
- 1947: Aleister Crowley, angla okultisto, verkisto, mistikulo, membro de la Ordo Templi Orientis (n. 1875)
- 1947: Godfrey Harold Hardy, angla matematikisto, "malkovrinto" de Srinivasa Aiyangar Ramanujan (n. 1877)
- 1952: Wilhelm Speyer, germana verkisto (romanisto)
- 1953: Géza Laczkó, hungara verkisto kaj teatrokritikisto, filo de Aranka Laczkó, enestanta en Hungara Antologio (n. 1884)
- 1967: Ferenc Szilágyi (verkisto), hungara advokato, sveda civitano, aktivulo de Hungara Esperantista Societo Laborista kaj Hungarlanda Esperanto-Societo, kontribuinta al "Hungara Heroldo", "Heroldo de Esperanto", "Litova Esperanto-Revuo", "Pola Esperantisto", "Sveda Esperanto-Gazeto" kaj "Literatura Mondo" (redaktoro) kaj kunlaborinta kun Hungara Antologio kaj Sveda Antologio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, ĉefo-redaktoro de "Norda Prismo", kontribuinto al la poemantologio Dekdu Poetoj (n. 1895)
- 1968: Nicolae Bretan, hungara-rumana operkantisto (n. 1887)
- 1968: Hugo Haas, ĉeĥa aktoro rolinta en 60 filmoj (n. 1901)
- 1972: Antonio Segni, ĉefministro de la Itala Respubliko kaj prezidento, ĉeestinta Italan Kongreson de Esperanto en Pisa (n. 1891)
- 1973: David Ben-Gurion, kunkreinto de Israelo, unua ĉefministro (n. 1886)
- 1973: Anna Bán, hungara aktorino, filino de Margit Csernyánszky (n. 1932)
- 1973: Erzsébet Török, hungara kantistino, filino de Margit Csernyánszky (n. 1912)
- 1974: Lajos Zilahy, hungara verkisto, kies romanon Printempo de Morto esperantigis László Somlai (n. 1884)
- 1989: László Makkai, hungara historiisto, filo de Sándor Makkai (n. 1914)
- 1991: Paul Enz, svisa komercisto, fondinto de WIR-Banko-Kooperativo, membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj UEA, konata de gastiga servo en sia hejmo de esperantistoj el la tuta mondo (n. 1897)
- 1993: Ottó Rappaport, hungara reĝisoro, teatra kritikisto (n. 1921)
- 1995: József Méliusz, rumania hungara verkisto (n. 1909)
- 1998: Tyburcjusz Tyblewski, pola turisma ĉiĉerono, psikologo, pedagogo, esperantisto kaj tradukisto de Sławomir Mrożek, Tadeusz Różewicz, Czesław Miłosz, Tadeusz Boy-Żeleński, kunlaboranto de "Monato" kaj "Scienca Revuo", profesoro de Akademio Internacia de la Sciencoj (m. 1933)
- 2001: Giselle Harabagiu, usona esperantistino, fratino de Henriko Harabagiu, apogantino de la Belartaj Konkursoj de UEA, dumviva membrino de Esperanto-USA (n. 1913)
- 2004: Bernardo de Nederlando, nederlanda princo, edzo de Juliana (n. 1911)
- 2006: Claude Jade, franca aktorino rolinta en Ŝtelitaj kisoj aŭ Instituto Venus Beleco (n. 1948)
- 2011: Károly Vilhelm, rumania hungara, hungara pentristo, artkritikisto (n. 1943)
- 2011: Christa Wolf, germana verkistino en GDR, konata de la skandaliga novelo Kio restas (n. 1929)
- 2020: Juan Hormaechea, hispana politikisto, prezidanto de Kantabrio (n. 1939)
La 1-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):