From Wikipedia, the free encyclopedia
Luis CERNUDA (Sevilla, 21-a de septembro 1902 - México, 5-a de novembro 1963) estis andaluza poeto kaj literatura kritikisto.
Luis Cernuda | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de septembro 1902 en Sevilo | |
Morto | 5-an de novembro 1963 (61-jaraĝa) en Meksikurbo | |
Mortis pro | Heart attack (en) vd | |
Tombo | Panteón Jardín (en) vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Alma mater | Universitato de Sevilo vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto literaturkritikisto universitata instruisto tradukisto poeto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Donde habite el olvido vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia edukado estis rigida kaj netolerema pro la patra karaktero kaj ties militisteco. Li ekstudis Juron en la sevila universitato kie unu el liaj profesoroj estis Pedro Salinas. Kiam mortis iliaj gepatroj, li herediĝis kaj vojaĝis al Málaga, kie li konis la poeton kaj eldoniston Manuel Altolaguirre. En la 20aj jaroj li translokiĝis al Madrido kontaktante la literaturajn etosojn de la urbo kiuj poste estos konataj kiel la Generación del 27 aŭ Generacio de la 27a. Tie li laboris en librovendejo kaj enamiĝis je iu Serafín kiu tute ne atentis lin. Al tiu amo respondas la libroj Donde habite el olvido (Kie loĝos forgeso) kaj Los placeres prohibidos (La malpermesitaj plezuroj). Li estis samseksema kaj neniam neis tion male al lia samgrupano Federico García Lorca, pro tio al aliaj li ŝajnis ribelulo kaj vere li estis tio kontraŭ tiama maltoleremo hispana, kaj fakte marĝenita homo.
Li laboris kiel helpa instruisto en universitato de Toulouse, Francio, dum unu jaro. Post la eko de la 2a Hispana Respubliko li kunlaboris en movadoj por Hispanio pli klera, tolerema kaj liberala. Samjare de la intercivitana milito publikigis la unuan eldonon de sia tuta poezia verkaro ĝistiama, per titolo La realidad y el deseo (Realo kaj deziro, 1936). Dum la milito li partoprenis la 2an Kongreson de Antifaŝisma Intelektularo en Valencio. En 1938, li foriris al Britio, kie li laboris hiel helpa instruisto en universitatoj de Glasgow, Cambridge kaj la Instituto Español de Londono, somerumante en Oksfordo kun la pentristo Gregorio Prieto.
En 1947 li ekis sian usonan ekzilon; tie li instruis literaturon kaj atingis ekonomian stabilon. Poste li elmigris en Meksikion en 1952 kaj tie enamiĝis je korpokulturisto al kiu dediĉis siajn Poemas para un cuerpo (Poemoj por korpo). Tie li interkonatiĝis kun Octavio Paz kaj kun geedzoj Altolaguirre, ĉefe la edzino Concha Méndez, kaj tie mortiĝis.
La cernuda poezio estas medita kaj meditiga kiu konsistas je kvar epokoj, laŭ Octavio Paz: la jaroj de lernadoj, de juneco, de matureco kaj ekmaljuniĝo.
Al la unua etapo apartenas la unuaj poemoj publikigitaj en 1927, la jaron kiu nomigas la generacion, laŭ titolo Perfil del aire (Aera profilo) -kiuj montras elegantan poeton kiu elegie observadas la mondon- kaj Égloga, elegía, oda, verkita inter 1927 kaj 1928, kiu omaĝas la klasikan tradicion kaj samtempe priparolas temojn tre karaj al Cernuda: amo kaj amoro.
Per Un río, un amor (Unu rivero, unu amo) kaj Los placeres prohibidos, verkita inter 1929 kaj 1931, malfermiĝas la juneca epoko. Tiuj du libroj enmetas Cernuda en la surrealismo. Kvankam lia klasika sento ĉiam mildigas la forman rompon, la kerno de tiuj poemaroj estas ribelemo kontraŭ la starigita ordo. En Los placeres prohibidos ribelo kreskas per malferma defendo de samseksemo. Donde habite el olvido (1934) estas novromantisma libro kvazaŭ becquereska, kiu disvolvigas aman elegion. Invocaciones, de 1934-1935, festas mondajn glorojn kaj ekzaltas la poetan mision.
La matura etapo ekas per Las nubes (Nuboj, 1940 kaj 1943), unu el la plej belaj libroj de poezio pri la intercivitana milito, kie la elegia sento donde lo elegíaco maturiĝas. Sub influo de angla poezio inkludas dramajn monologojn, kiel «La adoración de los magos» (La adoro de la magoj). Samstila estas Como quien espera el alba (Kvazaŭ atendante mateniĝon, 1947). Obsedite per siaj sevilaj memoroj li verkis proze Ocnos (1a eld. en 1942, poste pligrandigita: 1949 kaj 1963), baza por kompreni lian mitologion de la perdita paradizo.
En México okazas lia lasta epoko. Tie li verkis Variaciones sobre tema mexicano, (Variacioj pri meksika temo, 1952), Vivir sin estar viviendo (Vivi sen esti vivanta, 1944-1949) kaj Con las horas contadas (Kalkulitajn horojn, de 1950-1956), kiu en postaj eldonoj enhavos Poemas para un cuerpo (Málaga, 1957). Videblas anstataŭo de la antaŭa eleganta, garcilaseska musikeco kontraŭ malmola seka ritmo kaj forigo de ĉiu ornamo favore la ideon. Tiu stilo atingas maturecon en Desolación de la Quimera (1962).
Cernuda estas aŭtoro de kritika verko ekzemple (Estudios sobre poesía española contemporánea (1957) aŭ Poesía y literatura, I y II (1960 kaj 1964) kiu krom ia personaĵoj permesis klarvidojn.
En 1985 oni eldonis lian ununuran teatraĵon, La familia interrumpida (Interrompita familio).
Tradicio kaj originaleco
Por Cernuda, la respekto por la literatura tradicio kaj la pezo de originaleco estu ekvilibraj. Por li tiu respekto estas grava, sed ne nur pro la hispana tradicio, sed ankaŭ pro la tuta literaturo eŭropa ekde Homero. Inter tiuj influoj elstaras:
Krom tiu tradicia influo, Cernuda ankaŭ atentas la verkon de siaj samtempuloj:
La funkcio de la poeto
La funkcio de la poeto en Luis Cernuda respegulas perfekte la romantisman tradicion, laŭ kiu la artisto estu soleca homo posedanta supernaturan eblon kiu permesas lin vidi kaj esprimi kion aliaj ne povas. Tiele, Cernuda sekvas tradicion kiun ekis la germanoj Hölderlin, Novalis aŭ Heinrich Heine kaj kiun en Hispanio jam sekvis alia sevilano, nome Gustavo Adolfo Bécquer. La poeto estas iu elektito ĉu de dio ĉu de la diablo. Estas li diabla estaĵo, socie marĝenita kaj pro tio tute soleca kaj solema. En Cernuda, tiu diabla, senegala kondiĉo estas markita de lia senegala maniero kompreni amon. Lia samseksemo kontraŭas entute la uzadon kaj regularon de la burĝa socio al kiu li apartenas kaj en kiu li vivas. Konsekvenco estas ribelemo kaj amara frustracio pro konstanta batalo inter realo kaj deziro vivi, ami tute diversmaniere.
La temoj de la poezia verko
La tema kerno de la verko de Cernuda estas antitezo inter realo kaj deziro, kio nomigas ties tutverkaron post 1936. Tiu antitezo naskiĝas sendube el la personaj cirkonstancoj sed ankaŭ de la konflikto kiun la romantismaj kaj simbolismaj poetoj starigas inter persona libero kaj burĝa socio kio krome estas ofta eco de la poezio de la 20a jarcento kiel en Antonio Machado, Federico García Lorca, Rafael Alberti, inter samtempuloj de Cernuda.
Tiun temon de realo kontraŭ deziro ni povus precizigi laŭ serio de variacioj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.