edzeco inter du viroj aŭ inter du virinoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Samseksa edzeco kaj edzineco estas laŭleĝa civila ligo de du personoj de la sama sekso, jure egala al geedzeco - la sola diferenco inter ili estas la sekso de la personoj. Personoj kiu estas en samseksa edz(in)eco nomiĝas edzoj aŭ edzinoj, same kiel en geedzeco.
La termino "samseksa edz(in)eco" ekzistas en juro de kelkaj ŝtatoj.
Kelkaj ŝtatoj kaj teritorioj nuligis la kondiĉon pri malsameco de la seksoj de la personoj kiuj volas interedziĝi. Je la 18-a de julio 2013 en la ŝtatoj kiuj agnoskas la samseksajn interedzecojn loĝis ĉ. 998 989 162 personoj.
La ŝtatoj kiuj agnoskas la interedzecojn de la samseksaj personoj kaj ebligas fari tiajn interedziĝojn estas (kronologie):
La 12-an de oktobro 2013 la parlamento de Aŭstralia Ĉefurba Teritorio konsentis fari la samseksajn interedziĝojn en tiu ĉi teritorio. La leĝo ne rilatis nur al la loĝantoj de Kanbero, sed de la tuta ŝtato. Tamen, la 12-an de decembro 2013 la Aŭstralia Supera Kortumo nuligis la leĝon kaj malfaris la 27 ĝis tiam faritajn samseksajn interedzecojn.
La ŝtatoj kiuj nur agnoskas la samseksajn interedzecojn (faritajn aliloke):
En aliaj ŝtatoj kie oni ne laŭleĝigis samseksan edz(in)econ, tiaj ligoj faritaj ekster la landlimoj ekestas ne-formalaj partneraj ligoj kun neniaj rajtoj, se la ŝtato ne havas koncernan leĝon.
Ekzistas ankoraŭ alia ebleco por fari civilan ligon de du personoj de la sama sekso – registrita partnereco, kiu estas atingebla en pli multaj ŝtatoj.
La ŝtatoj en kiuj konstitucio limigas la interedzecon al malsamseksaj paroj:
Timosentoj pri sorto de civilizacio post laŭleĝigo samseksajn edz(in)ecojn malsamopinias antropologiistoj ligintaj kun Usona Antropologa Asocio. En 2004 jaro ili publikigis la jenan deklaracion:
![]() |
|
La opinion de antropologia asocio konsentas ankaŭ membroj de Usona Psikoanalitika Asocio, kiu substrekas la fakton, ke (ge)edz(in)eco estas fundamenta homa rajto kaj ĉiu, sendepende seksan orientiĝon rajtu ĝui ĝin:
![]() |
|
La pozitivan opinion pri samseksaj edz(in)ecoj havas ankaŭ Usona Psikiatrika Asocio:
![]() |
|
Usona Psikologia Asocio mem prenis la rolon de la lidero en batalo pri rajtoj de samseksemaj personoj, kontraŭante ajn juran diskriminacion de iliaj ligoj:
![]() |
|
Brita Psikologia Asocio, partoprenante batalon pri egalrajteco, rimarkigas sciencajn enketojn kiu asertas manko de diferenco inter samseksemaj kaj aliseksemaj personoj, iliaj ligoj kaj kapableco eduki infanojn:
![]() |
|
Simila, kiel pli alte prezentita, pozicio prezentas sociologoj ligintaj en Usona Sociologa Asocio, kiu restrikto de difino de (ge)edz(in)eco al nure ligo de virino kaj viro nomas la celtaŭgan diskriminacion de samseksemuloj kaj la atako al socia bono:
![]() |
|
Kontraŭuloj prezentas la kunedziĝon (aŭ pli kutime "geedziĝon") kiel necesan kontrakton inter viro kaj virino, pro malsimilecoj inter la du seksoj, sed nenecesa inter du personoj de la sama sekso. Multaj kontraŭuloj ankaŭ uzas religiajn kialojn.
Tamen, depost kiam la 29-an de novembro 1986 kiel unua eklezio en la mondo, la Remonstrantoj en sia kunveno en Rotterdam decidis tute principe akcepti geajn kaj gejajn rilatojn kiel samvalorajn en religia senco, ĉiam pli da eklezioj en diversaj landoj komencas transpreni tiun starpunkto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.