Slovjansko (ukraine Словянськ, ruse Славянск) estas urbo en la Donecka provinco de Ukrainio, en Donecka Baseno. En 2001 la populacio de Slovjansko estis 141 066. Plejparte pro la daŭranta milito en Donbaso, komence de 2022 tio malpliiĝis al 105 141[1] Sekvante la rusan invadon de Ukrainio en 2022, la populacio de la grandurbo malpliiĝis rimarkeble, al proksimume 24 000 antaŭ julio 2022, laŭ ukrainaj aŭtoritatoj. En aprilo 2023, la usona gazeto The Financial Times taksis la populacion esti ekrenormaliĝinta al iom pli ol 40 000, tamen signife pli ol duono de la urbanoj ankoraŭ estas rifuĝinta for de la regiono aŭ eventuale ankaŭ estas intertempe morta.

Mapo
Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...
Slovjansko
urbo en Ukrainio vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Donecka provinco
Poŝtkodo 84122
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 105 141  (2022) [+]
Loĝdenso 1 785 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 51′ N, 37° 36′ O (mapo)48.8532537.605888888889 [+]
Alto 74 m [+]
Areo 58,9 km² (5890 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Slovjansko (Donecka provinco)
Slovjansko (Donecka provinco)
DEC
Situo de Slovjansko
Slovjansko (Ukrainio)
Slovjansko (Ukrainio)
DEC
Situo de Slovjansko

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sloviansk [+]
vdr
Fermi

Historio

Tie en 1645 kozakoj konstruis apud salakva lago la fortikaĵon Tor, kiu de 1784 estas konata kiel urbo Slovjansko. Ĝi tamen urbiĝis en 1676. La urbo aparte konatas pro sia sala sanulejo.

Slovjansk aperis en amaskomunikiloj de la mondo pro tumultoj kaŭzitaj de rusaj separistoj, aprile 2014. Ukraina armeo provis kurataki la urbon la 24-an de aprilo, sed nenion atingis krom likvido de kelkaj gardejoj. Laŭvica, ĉi foje venka atako okazis la 2-an de majo 2014.

Post batalado, la 30-an de septembro 2022 la registaro de Rusio deklaris ĝin aneksita al la teritorio de Rusio kune kun la tuta Donecka provinco kaj tri aliaj provincoj de Ukrainio. Ĉar tio estas nur postulo de agrese militanta najbara ŝtato, klaras ke la registaro de Ukrainio kaj la internacia juro neniel akceptas tion. Necesas atendi internacie akceptitan traktaton pri paco.

Demografio

Nacieca konsisto de la urbo en 1939 surbaze de soveta popolnombrado:

  1. ukrainoj: 58 627 (75,32%)
  2. rusoj: 14 798 (19,01%)
  3. judoj: 2 050 (2,63%)
  4. belorusoj: 426 (0,55%)
  5. germanoj: 306 (0,39%)
  6. grekoj: 215 (0,28%)

Nacieca konsisto de la urbo en 2001 surbaze de ukraina popolnombrado:

  1. ukrainoj: 104 423 (73,09%)
  2. rusoj: 33 649 (23,55%)
  3. turkoj: 829 (0,58%)
  4. belorusoj: 766 (0,54%)
  5. armenoj: 592 (0,41%)
  6. grekoj: 320 (0,22%)
  7. ciganoj: 279 (0,20%)
  8. azeroj: 208 (0,15%)

Homoj asociiĝitaj kun Slovjansko

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.