From Wikipedia, the free encyclopedia
Lipecka provinco (ruse Липецкая область) estas provinco en meza eŭropa parto de Rusio. La provinco etendiĝas sur deklivoj kaj ebenaĵo. La plej malalta punkto estas 90 m, la plej alta ĉirkaŭe 260 m. Laŭ la stato de 2016 en la provinco vivis 1 156 055 loĝantoj sur areo de 24 100 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 48 loĝantoj/km².
Subjekto de Rusia federacio | |
Lipecka provinco Липецкая область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Centra federacia regiono |
Administra centro | Lipeck |
Guberniestro | Igor Artamonov (ekde ) |
Fondita | 6-a de januaro 1954 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 173 513 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 49 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (95,8 %) ukrainoj (1,1 %) (Stato: 2002)[2] |
Geografio | |
Areo | 24 047 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 398000–399999 |
Aŭtokodoj | 48 |
OKATO | 42 |
ISO 3166-2 | RU-LIP |
Retpaĝaro | www.admlr.lipetsk.ru |
La provinco en 1954 formiĝis (pli frue la tereno apartenis al la najbaraj provincoj). Slavoj loĝadis tie ekde la 9-a jarcento. En la 13-a jarcento invado de la tataroj okazis. En la 16-a jarcento la provinco estis limgarda zono de rusoj.
Ekde 2006 en la provinco funkcias 331 municipoj (2 urbegaj municipoj, 18 distrikta municipo, 6 urbaj municipoj, 305 vilaĝaj municipoj).
La plej gravaj urboj (en mil) estas: Lipeck 503 (maŝinindustrio); Jelec 115 (industriejo); Grjazi 47; Dankov 23; Lebedjanj 22; Ĉapligin 13.
Volovo (ruse Волово) - estas vilaĝo kaj administracia centro de la regiono Volovski en la provinco Lipeck.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.