Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Smolenska provinco (ruse Смоленская область) estas provinco en okcidenta flanko de Rusio. Laŭ la stato de 2024 en la provinco vivis 863 987 loĝantoj sur areo de 49 779 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km².
Subjekto de Rusia federacio | |
Smolenska provinco Смоленская область | |
Flago | Blazono |
provinco de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Centra federacia regiono |
Administra centro | Smolensk |
Guberniestro | Vasily Anokhin (ekde ) |
Fondita | 27-a de Septembro 1937 |
Demografio | |
Loĝantaro | 985 537 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 20 loĝ./km² |
Oficiala lingvo | rusa |
Etnoj | rusoj (93,4 %) ukrainoj (1,7 %) belorusoj (1,5 %) (Stato: 2002)[2] |
Geografio | |
Areo | 49 779 km²[3] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 214000–216999 |
Aŭtokodoj | 67 |
OKATO | 66 |
ISO 3166-2 | RU-SMO |
Retpaĝaro | admin.smolensk.ru |
La provinco en 1937 formiĝis. Ekde la 9-a jarcento slavoj vivadis tie. En la 12-a jarcento princlando Smolensk formiĝis. Post 2 jarcentoj ĝi apartenis al Litvanio, baldaŭe al poloj, fine ekde 1708 al Ruslando. Dum la 2-a mondmilito tie okazis gravaj bataloj, en Katin armeanoj de Sovetunio murdis multnombrajn polajn oficirojn.
Ekde 2006 en la provinco funkcias 350 municipoj (2 urbegaj municipoj, 25 distriktaj municipoj, 25 urbaj municipoj, 298 vilaĝaj municipoj). La plej gravaj urboj (en mil) estas: Smolensk 318 (industria centro); Vjazma 56; Roslavl 56 (industria centro); Jarcevo 51 (metalurgio); Safonovo 46 (industrio).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.