Batalo de Cedynia

From Wikipedia, the free encyclopedia

Batalo de Cedynia

Batalo de Cedynia okazis la 24-an de junio 972 inter soldataroj de la princo de poloj Mjeŝko la 1-a kaj grafo de Limes Sorabicus Hodo, apogata de loka potenculo Siegfried la 1-a (Walbeck). La militiro estis privata entrepreno de germanaj grandpotenculoj, malkonkorda kun la pli fruaj traktatoj de Mjeŝko la 1-a kun Oto la 1-a. La batalo estis nur pli granda epizodo de la invado de Hodo al Okcidenta Pomerio, almilitita kelke da jaroj pli frue de polanoj.

Thumb
Batalo de Cedynia, la pentraĵo de Paweł Brodzisz
dimensioj 15 x 42 mm, ekspoziciaĵo de la Muzeum Miniaturowej Sztuki Profesjonalnej Henryk Jan Dominiak en Tychy[1][2].

Informo pri la batalo konserviĝis danke al la kroniko de Thietmar de Merseburg (1012–1018). Oni ne estas certa pri la loko de tiu ĉi batalo, ĉar en la kroniko estas nur latina nomo Cidini. En la 18-a jarcento pastro Adam Naruszewicz en sia Historio de la pola nacio identigis Cidini kun la nuna Szczecin. Pluraj historiistoj situis la batallokon maldekstraborde de Odro, identigante Cidini kun ZehdenickZeuthen. Tamen konsiderinda plimulto de la nunaj esploristoj indikas Cedynia.

Memorigo

Bataloj de polaj milituloj apud Cedynia estis, post 1990, memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el la tabuloj "CEDYNIA 24 VI 972".

Referencoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.