Volbo
arkitektura termino por arka formo uzata por provizi spacon per plafono aŭ tegmento From Wikipedia, the free encyclopedia
Volbo en la arĥitekturo kaj konstruteĥniko estas arkoforma parto de konstruaĵo (ekzemple plafono de ĉambro aŭ arko de ponto), konstruita per ŝtonoj de tiaj formoj kaj aranĝo, ke ili kuntenas sin per sia propra pezo super la profundo.


Laŭ Francisko Azorín volbo estas Arka masonaĵo por kovri spacon.[1] Li indikas etimologion el la latina voluta (envolvita). Kaj li aldonas liston de terminoj por volbotipoj, unue laŭ la formo kaj fine laŭ la uzita materialo: nome plata, cilindra, konusa, revolua, sfera, elipsoida, paraboloida, tora, helica, pavilona, nervura, panelita, ŝtona, brika, betona, metala.[2]
Historio
Terminoj
Statiko
Formoj
Retovolbo kaj ventumilvolbo
Se la volboripoj plurfoje interkruciĝas kiel la fadenoj de reto, oni diras retovolbo.
Ventumilvolbo, ankaŭ palmovolbo, disradia volbo[3] ekestas, se de la abutmentoj ĉe la muro deiras pli ol tri ripoj, pro kio po navero ne plu formiĝas la krucformo de la krucripovolbo, sed du ventumiloj, radioforme strebantaj unu kontraŭ la alia. Anglaj ventumilvolboj konsistas el konusformaj masonitaj ŝeloj supriĝaj de la ripokomencoj. Iliajn interspacojn oni kovris volbomeze per horizontaj platoj.[4]
Bildaro
- Arko de Ktesifono, Irako 1932
- Ĉelovolbo
- Stelovolbo en Kulm (Polujo)
- Reta volbo de paroĥopreĝejo en Stirio
- Ligna ripovolbo en Haarlem, Nederlando
- Maŝoripovolbo en Königswiesen
- Palmovolbo de Jakobano-Preĝejo de Tuluzo
- Ventumilvolbo en Bath, Anglujo
Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.