provinco (velajat) de Afganio From Wikipedia, the free encyclopedia
Panĝŝir (ankaŭ Panjshir, Panjshar kaj Panjsher, laŭvorte "kvin leonoj", perse پنجشیر) estas unu el la la 34 provincoj de Afganio. Ĝi fondiĝis kiel memstara provinco la 13-an de aprilo 2004. La provinco en 2007 havis proksimume 145 000 loĝantojn[1] kaj la provinca teritorio kovras areon de 3.610 km². La provinca ĉefurbo estas Bazarak. En la provinco precipe parolatas la persa lingvo (Farsi) kaj la loĝantoj estas plejparte taĝikoj. La provinco kaj ties ĉefurbo situas ĉirkaŭ 100 km nordoriente de la afgania ĉefurbo Kabulo.
Provinco Panĝŝir | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 4 226 m [+] | ||
Ĉefurbo | Bazarak | ||
- koordinatoj | 35° N, 70° O (mapo)35.427569.735 | ||
Akvokolektejo | 3 610 km² (361 000 ha) [+] | ||
Areo | 3 610 km² (361 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 176 000 [+] (2022) | ||
Denseco | 48,75 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-PAN | ||
Provinco Panĝŝir | |||
Vikimedia Komunejo: Panjshir Province [+] | |||
Ahmad Ŝah Masud, konata kiel "la leono de Panĝŝir", estis konata afgana armeestro, kiu estis murdita la 9-an de septembro 2001 per suicidaj atakistoj. Li organizis la defendon de la valo dum la afgania interna milito kaj la sovetunia invado de Afganio ĝis la retiriĝo de la Ruĝa Armeo. Ankaŭ dum la ŝtata regado de la Talibanoj la provinco Panĝŝir neniam povis esti konkerita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.