From Wikipedia, the free encyclopedia
Baldueno (germane: Baldwin von Salzburg; naskiĝinta ĉ. 1000, mortinta la 8-an de aprilo 1060 en Salcburgo) estis de 1041 ĝismorte salcburga ĉefepiskopo.
Baldueno | ||
---|---|---|
ĉefepiskopo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 999 | |
Morto | 8-an de aprilo 1060 (60-jaraĝa) en Salcburgo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĉefepiskopo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kontraŭe al la plejmulto de siaj antaŭuloj Baldueno ne originis el Bavarujo sed el nobela familio de la regiono Malsupra Rejno aŭ de Flandrujo. Antaŭe estis neniaj rilatoj liaj al Salcburgio; la episkopa konsekro fariĝis en la 25.10.1041. Li ege zorgis pri la konservo de la episkopaj havaĵoj pro kio li, laŭ la ekzemplo de la antaŭaj salcburgiaj suverenoj, skribigis registron nomita codex traditionum, do listo de la transdonitaĵoj. Ĝi ĝis hodiaŭ ekzistas.
Tamen estis la plej grava evento dum lia regado malavara donaĵo de la vidvino de grafo Vilhelmo (Sann) kaj sanktulino, de Emma el Gurk. Laŭ la instigo de Baldueno ŝi starigis la Mario-kirkon de Gurk kaj fondis samloke monaĥinejon. Siajn posedaĵojn en la Enns-valo ŝi donis al la salcburgianoj kondiĉe ke estiĝu en Admont monaĥejo de benediktanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.