Vagaduguo
ĉefurbo de Burkino From Wikipedia, the free encyclopedia
ĉefurbo de Burkino From Wikipedia, the free encyclopedia
Vagaduguo[1] (mosie Ouagadougou, [ˈwɔɣədəɣʊ], france Ouagadougou [wa.ɡa.du.ɡu]) estas la ĉefurbo (milionurbo) kaj universitata urbo de Burkino. Ĝi estas la plej granda urbo, samtempe ekonomia, kultura, komerca kaj trafika centro de Burkino. La loknomo estas ofte mallongigita al "Ouaga" [ŭaga].
Vagaduguo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego setlejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 453 496 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 11 188 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 12° 22′ N, 1° 32′ U (mapo)12.368611111111-1.5275 [+] | ||||
Alto | 305 m [+] | ||||
Areo | 219,3 km² (21 930 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ouagadougou [+] | |||||
Laŭ la stato de 2019 en la urbo vivis 2 453 496 loĝantoj.
Vagaduguo situas sur altebenaĵo en centro de la lando.
Kelkaj opinias, ke la unua mencio okazis en la 15-a jarcento. Laŭ aliaj fontoj la urbo estis rezidurbo jam en la 11-a jarcento. Ekde 1896 la francoj ekhavis la urbon kaj plej ofte ĝi iĝis kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 ĝi estas ĉefurbo de sendependa ŝtato.
La plej grava branĉo estas la nutraĵoj kaj teksaĵoj kune kun komercado.
En la urbo precipe taksioj liveras la pasaĝerojn. Vagaduguo havas internacian flughavenon, stacidomon kaj tie estas nodo de la vojoj.
En Vagaduguo regas seka, varma klimato. Jare pluvas po 750 mm. La pluvsezono etendiĝas de majo ĝis oktobro kun averaĝtemperaturo de 30 °C. La malvarma, seka sezono daŭras inter decembro kaj januaro kun minimumtemperaturo de 19 °C. La varma sezono daŭras de aprilo ĝis majo, tiam oni mezuras 45 °C-ojn. Musono kaj seka vento influas klimaton de la ĉefurbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.