La 18-a de oktobro estas la 291-a tago de la jaro (la 292-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 74 tagoj restas.
Je la 18-a de oktobro okazis, interalie:
- 320: Greka matematikisto kaj filozofo Papo de Aleksandrio observis sunan eklipson kaj verkis komentarion en Almagesto
- 1009: Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo estis detruita de Fatimida kaliflando - nun ĝi estas ene de Malnova Urbo
- 1210: Papo Inocento la 3-a ekskomunikis imperiestron Otton la 4-a
- 1239: Mongol-tataraj trupoj okupis Ĉernihivon
- 1330: Kujavio: apud sieĝata kastelo fare de pola reĝo Władysław Łokietek, armistico kun la Ordeno de germanaj kavaliroj ĉesigis kujavian militon
- 1356: Tertremo de Bazelo - sentebla en Okcidenta Eŭropo kaj Mezeŭropo
- 1386: Germanio: Rupreĥto la 1-a fondis Universitaton de Hajdelbergo
- 1502: Frederiko la 3-a fondis Universitaton de Wittenberg iĝanta centro de protestanta reformacio
- 1519: Masakro de Ĉolula fare de hispanaj konkerantoj en Meksiko: oni masakris milojn da nearmitaj loĝantoj de la urbo San Andrés Cholula (apud Heroica Puebla de Zaragoza)
- 1534: Nokte de la 17-a/18-a de oktobro sur la stratoj de Parizo, Tours, Orléans, Blois kaj Amboise oni alkroĉis afiŝojn negantaj signifon de katolika meso - reformacio en Francio komencita
- 1558: Pola reĝo Sigismondo la 2-a iniciatis unuan internacian poŝtan ligon inter Krakovo kaj Venecio - komenco de la pola poŝto (3-taga transsendo)
- 1587: Filipinaj maristoj elŝipiĝis el Manila galiono en la hodiaŭan Morro Bay - unua dokumentita alveno de azianoj al Ameriko
- 1596: Ekumenismo: en ortodoksa preĝejo de Sankta Nikolao en Bresto katolikoj kaj ortodoksuloj kreis la Brestan religian union
- 1648: Ŝuistoj en Bostono fondis unuan sindikaton en Usono
- 1685: Edikto de Fontainebleau: franca reĝo Ludoviko la 14-a nuligis Nantan edikton, protektantan protestantojn
- 1715: Granda Nordia Milito: dana-prusa-saksa armeoj komencis sieĝon de tiam sveda Stralsund
- 1797: Traktato de Campo Formio estis subskribita inter Unua Franca Respubliko kaj Aŭstrio-Hungario
- 1810: Altlernejo Scuola Normale Superiore di Pisa fondita de Napoleono Bonaparte en Italio
- 1815: Ekestis Respubliko Krakovo, kreita de la Viena Kongreso
- 1818: Reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 3-a fondis Bonnan universitaton, kiu samtempe transprenis bibliotekon de Gerhard-Mercator-Universitato Duisburg
- 1851: En Londono aperis romano Moby-Dick de Herman Melville
- 1860: Ĉinio akceptis Pekinan Traktaton - fino de la dua opia milito
- 1861: Kenigsbergo: Vilhelmo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de la Reĝlando Prusio
- 1867: Vendo de Alasko: Alasko oficiale transprenita de Usono kontraŭ 7 200 000 usonaj dolaroj, pagitaj al la Rusia Imperio
- 1870: Usonano Benjamin Tilghman patentis sabloŝprucigon
- 1875: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Nuvao
- 1880: Juneau fondiĝis - la nuna ĉefurbo de Alasko
- 1890: Namibio: Vindhuko fondiĝis (la nuna ĉefurbo)
- 1896: En "New York Journal-American" aperis unua bildliteraturaĵo
- 1896: En la hotelo "Sub la nigra ĉevalo" kompanio General Electric montris unuan filman prezentadon en Prago
- 1898: Usono aneksis Porto-Rikon
- 1904: En Kolonjo okazis premiero de la 5-a simfonio de Gustav Mahler
- 1906: Egaleco antaŭ la leĝo en la socio estis proklamita en la Rusia Imperio
- 1908: Belga parlamento proklamis anekson de la Libera Ŝtato Kongo
- 1910: Sur la insulo Ponape eksplodis ribelo kontraŭ germanaj koloniistoj
- 1912: Itala-turka milito finiĝis - rezulte de tio Turkio perdis Libion - grekoj gajnis Cyrenaican kaj Tripolion, sed ne redonis Dodekanesojn
- 1913: En Leipzig oni inaŭguris Monumenton por la Batalo de Leipzig
- Unua Mondmilito
- 1914: Germana submarŝipo U-27 sinkigis en la Norda Maro britan submarŝipon HMS E3 kune kun 28-persona skiparo; pola Puławy-Legio formiĝis — subigita al rusa komando
- Soveta-Pola Milito:
- 1920: Ekvalidis, sur linio de la tuta fronto, armistico de Rigo, subskribita la 12-an de oktobro
- 1921: Krimea ASSR estas fondita
- 1922: Radiofonio: en Brita imperio fondiĝis BBC
- 1929: Juĝa Komitato de la Privata Konsilio decidis, ke virinoj rajtas sidi en la Senato de Kanado
- 1933: En la urbo Moringen apud Hanovro Nacisocialisma Germana Laborista Partio fondis unuan koncentrejon por virinoj
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: germana polico pafmortigis en Brodnica 3 personojn sub la riproĉo posedi armilon, kaj en la unua en okupata Pollando nazia-germana ekstermejo Fort VII en Poznan oni pafekzekutis 9 polojn, i.a. ĵurnaliston Sylwester Machnikowski, aganton de Pola Okcidenta Asocio; okupaciaj regopovoj en Silezio malpermesis al poloj posedi telefonojn kaj limigis nutradon laŭ manĝoregistriloj; germana polico arestis en Distrikto Włocławek 119 polajn instruistojn; germanoj komencis amasan deportadon de la pola loĝantaro de Gdynia; en Vilno fondiĝis konspira skolta organizaĵo; vundita en defendo de Varsovio mortis volontulo St. Rawicz Dziewulski, rezerva brigada generalo; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Ruĝa Armeo invadis Estonion surbaze de devigita pakto pri reciproka helpo; Skandinavio: dutaga renkonto de ŝtatestroj kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj en Stokholmo komencita; en Parizo pola ekzila registaro protestis pri soveta-litova pakto de la 10-a de oktobro; episkopo Józef Gawlina iĝis Kampa Episkopo de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1940: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio konfiskis polan filman aparataron; en okupita de Sovetunio Lvovo "Czerwony Sztandar" (Ruĝa Standardo) raportis pri manifestacio okaze de ekkonstruota monumento al Lenin, la plej granda genio de la homaro, kaj depeŝo sendota al Stalin: Vivu nia suno, nia standardo, nia komandanto kaj amata patro, Stalin; en Ĉikago aperis revuo "Wolność" (Libereco) eldonita de la Asocio de Liberigo de Pollando; bulgara caro Boriso la 3-a malkonsentis kunlaboron kun Italio pri agreso kontraŭ Grekio; post 3 monatoj britoj malfermis "birman vojon", per kiu oni ektransportis armilojn al Ĉinio
- 1941: Rezulte de disvendo de la pola kaj juda havaĵo en Provinco Vartlando germanoj gajnis ĉ. 3,5 mln da markoj; de Berlina fervoja stacidomo Grunewald foriris al Lodzo transporto de judoj; en Kuritibo brazilaj regopovoj fermis la lastan aperantan en portugala lingvo "Gazeta Polonesa", kiu post likvido de fremdlingva gazetaro aŭguste devis ŝanĝi la lingvon; al Britio alvenas de Windsor el Kanado la unua grupo de polaj volontuloj (1 oficiro kaj 149 soldatoj); en Tokio estis arestita sovetia spiono Richard Sorge; Orienta Fronto: centradirekte germanoj kelkloke rompis Defend-Linion de Moĵajsko okupante Malojaroslavec kaj Moĵajskon
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj likvidis geton en Bresto — parton de judoj oni murdis surloke, kaj parton en Bresta regiono; Militkrimo: sekreta direktivo n-ro 46 de Adolf Hitler pri likvido de ĉiuj malliberuloj koncerne specialajn fortojn kaj paraŝutistojn en Eŭropo kaj Afriko
- 1943: Militkrimoj: nokte de la 17-a/18-a de oktobro okazis unu el la plej grandaj ekzekutoj en la historio de varsovia enketa malliberejo Pawiak — ĉ. 600 nudajn enprizonigitojn germanoj forkondukis en grupoj kaj pafmortigis per mitraloj sur la stratoj Pawia kaj Dzielna, kio komencis preskaŭ ĉiutagajn ekzekutojn sur ruinoj de la Varsovia geto, kie pereis 20 mil personoj; en la dua masakro de vilaĝo Gadka (distrikto Starachowice) 9 personoj estis pafmortigitaj (inkluzive de 5 infanoj), kaj en distrikto Miechów germanaj ĝendarmoj pafmortigis 12 gejunulojn; de la 1-a de januaro ĝis la 18-a de oktobro germanaj regopovoj forveturigis de Ĝenerala Gubernio al Tria Regno 1 600 fervojajn vagonojn kun mebloj por siaj samlandanoj, kiuj damaĝis pro aeratakoj; Pola Rezistomovado: formiĝis Memstara Sturma Bataliono, kiu iĝis ĝermo de la Korpuso pri Interna Sekureco; Aliancanoj: en Moskvo komenciĝis konferenco de la ministroj pri eksterlandaj aferoj por batali kontraŭ akspovoj; nokte de la 18-a/19-a de oktobro Bomba Korpuso de RAF atakis Hanovron
- 1944: En germana militprizono en Łambinowice restis 63 soldatoj de la Pola Enlanda Armeo, kies aĝo ne superis 15 jarojn; Pola Rezistomovado: kompanio de la Pola Enlanda Armeo de leŭtenanto Fryderyk Serafiński mortigis 28 soldatojn de la Rusa Liberiga Armeo; regimento de EA kun taĉmento de sovetaj partizanoj batalis defende de vilaĝo Ochotnica en distrikto Nowotarski; Ruĝa Armeo transpaŝis Vereckan montpasejon kaj eniris la teritorion de Ĉeĥoslovakio liberigante Jasinja, Raĥiv kaj Uĵok; Balkana Fronto: en Dalmatio jugoslava armeo liberigis Dubrovnik; germanoj marvoje evakuis sian garnizonon sur Lemnos; Registaro de Nacia Unueco revenis de Proksima Oriento al Ateno kaj ĉefministro Georgios Papandreou denove hisis grekan flagon sur Akropolo; Okcidenta Fronto: generalo Dwight D. Eisenhower decidis en Bruselo, ke la plej grava tasko estas atingeblo de la haveno en Antverpeno kaj poste marŝo al Rejno; Itala Fronto: pola Infanteria Divizio el Orientaj Limregionoj ekregis urbeton Galatea; en Tria Regno: oni publikigis dekreton pri kreo de Volkssturm
- 1945: Sovetunio ricevis planojn por la usona atombombo de Klaus Fuchs, germana fizikisto kaj soveta spiono en la projekto Manhattan
- 1949: Pollando agnoskis Germanan Demokratian Respublikon
- 1954: Usona firmao Texas Instruments enmerkatigis unuan transistoran poŝradioricevilon
- 1956: Dua soveta okupado de Pollando: nokte de la 18-a/19-a de oktobro sovetaj trupoj direktiĝis de Legnica kaj Borne Sulinowo al Varsovio — regopovoj sur Moskva Kremlo tiamaniere volis influi politikajn decidojn, ligitajn kun ŝanĝoj en la gvidantaro de komunista Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1962: Post pluraj tagoj de pluvegoj, Skopjon inundis rivero Vardar — sen viktimoj, sed kun granda materiala damaĝo
- 1976: En Krakovo post restaŭro oni inaŭguris Grunwaldan Monumenton, fonditan en 1910 de Ignacy Paderewski, detruitan de germanoj dum la dua mondmilito
- 1977: Eŭropa Revizora Kortumo establiĝis en Luksemburgo
- 1977: Teroristoj de la Frakcio de Ruĝa Armeo Andreas Baader, Gudrun Eusslin kaj Jan-Carl Raspe, kondamnitaj en Okcidenta Germanio, sinmortigis en malliberejo
- 1980: En Varsovio reprezentantoj de Fondaj Komitatoj de la Sendependa Asocio de Studentoj voĉdonis statuton kaj elektis gvidantaron
- 1981: Tutgrekia Socialista Movado gajnis parlamentan balotadon
- 1981: Ministro pri defendo kaj ĉefministro de Pola Popola Respubliko generalo Wojciech Jaruzelski iĝis unua sekretario de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio - per tio li okupis la plej gravajn postenojn en la ŝtato kaj povis prepari kontraŭbatalon de Solidareco
- 1989: Kosmoesploro: usona kosmosondilo Galileo estis lanĉita, destinita por esploro de Jupitero, ties naturaj satelitoj kaj Jupiteraj ringoj
- Revolucioj de 1989
- 1995: Sudafrika kanadano Theo de Raadt kreis operaciumon OpenBSD
- 1999: Lige al armea transpreno de la regopovo en Pakistano ĝi estis suspendita pri membrorajtoj en la Komunumo de Nacioj
- 2007: Lanĉo de Ubuntu 7.10, nomita Gutsy Gibbon
- 2007: Pakistano: estinta ĉefministrino Benazir Bhutto revenis el ekzilo - la saman tagon okazis du atencoj kontraŭ ŝi, en kiuj pereis pli ol 130 personoj
- 2009: Jenson Button iĝis mondĉampiono de Formulo 1
- 2009: En Budapeŝto oni inaŭguris unuan en Hungario monumenton al la sanktulino Jadviga, la reĝino de Pollando
- 2011: Kidnapita 5 jarojn pli frue de palestinanoj, israela soldato Gilad Ŝalit estis liberigita interŝanĝe kontraŭ 1027 palestinanojn, en tio membrojn de Hamas
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 1130: Zhu Xi, ĉina konfuceanisma filozofo, ĉefreprezentanto de novkonfuceanismo (m. 1200)
- 1405: Pio la 2-a, papo kaj poeto fondinta Universitaton de Bazelo (m. 1464)
- 1517: Manuel da Nóbrega, portugala jezuito kaj misiisto en Brazilo (m. 1570)
- 1523: Anna Jogajlido, pola-litova princino, reĝino de Pollando (m. 1596)
- 1547: Justus Lipsius, flandra humanisto kaj klasika filologo, spertulo pri historio kaj kulturo de Romio (m. 1606)
- 1553: Luca Marenzio, itala komponisto de madrigaloj dum malfrua renesanco (m. 1599)
- 1571: Wolfgang Ratke, germana lingva pedagogo kaj didaktikisto (m. 1635)
- 1634: Luca Giordano, itala pentristo kaj desegnisto de la Napola skolo (m. 1705)
- 1634: Martin von Rango, germana politikisto, juristo kaj historiisto (m. 1688)
- 1663: Eŭgeno de Savojo, militisto de habsburga Aŭstrio (m. 1736)
- 1694: René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson, franca politikisto kaj verkisto (m. 1757)
- 1706: Baldassare Galuppi, venecia komponisto debutinta per serioza opero, konata de la itala komika opero (m. 1785)
- 1741: Pierre Choderlos de Laclos, franca verkisto de la franca revolucio de 1789 (m. 1803)
- 1774: Adolf Müllner, germana juristo, dramisto kaj eldonisto (m. 1829)
- 1777: Heinrich von Kleist, prusa poeto kaj beletristo, dram-verkisto, sinmortiginto, diskonigata de Kleist-muzeo (m. 1811)
- 1785: Thomas Love Peacock, angla poeto, eseisto kaj satiristo, oficisto de Brita Orienthinda Kompanio (m. 1866)
- 1793: Ernst Reinhold, germana filozofo (m. 1855)
- 1801: Justo José de Urquiza, argentina militisto, guberniestro de Provinco Entre Ríos, prezidento de Argentino (m. 1870)
- 1802: Joseph Russegger, aŭstra geologo, vojaĝisto, profesoro (m. 1863)
- 1823: Arnold Ipolyi, hungara romkatolika episkopo, etnografo, arthistoriisto (m. 1886)
- 1824: Julius Hülsemann, germana politikisto kaj juristo (m. 1888)
- 1831: Frederiko la 3-a, germana imperiestro, reĝo de Prusio, vojaĝisto, inspirinta elfosaĵojn en Pergamo kaj Olimpio (m. 1888)
- 1847: Aleksander Lodigin, rusa elektroinĝeniero, kuninventinto de ampolo (m. 1923)
- 1854: Salomon August Andrée, sveda inĝeniero kaj fizikisto, polusa esploristo (m. 1897)
- 1858: Nándor Filarszky, hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1941)
- 1859: Henri Bergson, franca Nobelpremiita filozofo, ĉefkreinto de intuiciismo (m. 1941)
- 1865: Arie de Jong, nederlanda volapukisto, tradukisto de Nova testamento (m. 1957)
- 1868: Georgi Aktarĝiev, bulgara ĵurnalisto, pioniro de Esperanto, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio dum ties prospera periodo (m. 1933)
- 1869: Johannes Linnankoski, finna verkisto (m. 1913)
- 1880: Vladimir Ĵabotinskij, ukraina cionisto, ĵurnalisto kaj verkisto, fondinto de Juda Legio dum la unua mondmilito, membro de Monda Cionisma Organizaĵo (m. 1940)
- 1881: Josef Freusberg, germana teologo (m. 1964)
- 1884: Emánuel Brüll, hungara lingvisto kaj bibliotekisto verkanta por "Erdélyi Múzeum" (m. 1951)
- 1885: Martin Schwarz, germana arkitekto, rekonstruinto de la Preĝejo de la Virgulino (m. 1945)
- 1888: Móric Rados, rumania hungara redaktoro, verkisto pri ekonomiko (m. 1976)
- 1889: Lajos Dávid, hungara apotekisto, profesoro (m. 1962)
- 1893: Georges Ohsawa, japana filozofo, proponinta el okcidenta civilizo bonfarton kaj vivenergion, kreinto de makrobiotiko (m. 1966)
- 1894: Tibor Déry, hungara verkisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1977)
- 1898: Lotte Lenya, aŭstra aktorino kaj kantistino (m. 1981)
- 1904: Petras Lapienė, litova lingvisto, poligloto, folkloristo, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, partoprenanto kiel tradukisto de Internaciaj Floraj Ludoj, kunlaboranto de "Litova Stelo" (m. 1943)
- 1905: Félix Houphouët-Boigny, unua prezidento de Ebur-Bordo, kontribuinta al malkoloniigo de Afriko (m. 1993)
- 1909: Norberto Bobbio, itala filozofo pri juro kaj politikscienco (m. 2004)
- 1911: Imre Robotos, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. 2001)
- 1919
- Pierre Trudeau, dufoja ĉefministro de Kanado, membro de la Liberala Partio de Kanado (m. 2000)
- Pierre Babin, franca direktoro de la kastelo Grezijono, estrarano de Espéranto-France, prezidanto de Franca Esperanto-Instituto, instruanta en Nanto, Tours kaj Bureso, honora membro de UEA (m. 2015)
- Brunon Zwarra, pola verkisto, aŭtoro de libroj pri Gdańsk (m. 2018)
- 1920: Melina Mercouri, greka aktorino, kantistino, politikistino kontribuinta al la ideo de Eŭropa Kultura Ĉefurbo (m. 1994)
- 1925: Ramiz Alia, prezidento de Albanio, gvidanto de la Laborpartio de Albanio, kontribuanto al demokratiaj ŝanĝoj (m. 2011)
- 1926: Klaus Kinski, germana aktoro (m. 1991)
- 1926: Chuck Berry, usona gitaristo, pioniro de rokenrolo, kantisto kaj kantaŭtoro (m. 2017)
- 1928: Zbyněk Zeman, brita historiisto (m. 2011)
- 1929: Kees Fens, nederlanda eseisto kaj literatura kritikisto (m. 2008)
- 1929: Violeta Chamorro, prezidentino de Nikaragvo, politikistino kaj ĵurnalistino, vidvino de murdita Pedro Joaquín Chamorro Cardenal
- 1932: Vytautas Landsbergis, litova muziksciencisto, spertulo pri verkoj de Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, kunfondinto kaj prezidanto de Sąjūdis, prezidento de Litovio
- 1934: Kir Buliĉov, sovetia sciencfikciisto kaj orientalisto, spertulo pri Sud-Orienta Azio
- 1936: Ottó Indig, hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto kaj kritikisto (m. 2005)
- 1936: Etelka Lukáts Băiaşi, rumania hungara grafikistino
- 1938: Neide Barros Rêgo, brazila instruistino, poetino, deklamantino kaj lirika kantistino, Esperanto-verkistino konata de Brazila Esperanta Parnaso
- 1939: Lee Harvey Oswald, usona krimulo, supozata murdisto de John F. Kennedy, murdita (m. 1963)
- 1939: Flavio Cotti, svisa juristo kaj politikisto, prezidento de Federacia Konsilio (m. 2020)
- 1939: Salvador Miranda, kuba kaj usona historiisto
- 1945: Huell Howser, usona televida ĵurnalisto, komikulo kaj aktoro (m. 2013)
- 1950: Balázs Bábel, hungara ĉefepiskopo kaj profesoro
- 1956: Martina Navrátilová, ĉeĥa tenisistino, plurfoja gajnintino de la turniro Granda Ŝlemo, krome plurfoja venkintino de Usona Malferma Turniro, Franca Malferma Turniro kaj Aŭstralia Malferma Turniro, vegetaranino
- 1959: Mauricio Funes, prezidento de Salvadoro, reprezentanto de la Fronto Farabundo Martí por Nacia Liberigo
- 1960: Jean-Claude Van Damme, belga aktoro kaj reĝisoro
- 1960: Craig Cameron Mello, portugala-usona Nobelpremiita biokemiisto, profesoro pri molekula medicino, kies malkovro ebligis genterapion
- 1960: Júlia Molnár, rumania hungara operkantistino
- 1961: Wynton Marsalis, usona ĵaztrumpetisto kaj klasika muzikisto
- 1967: Hunor Kelemen, rumania hungara poeto, politikisto
- 1968: Michael Stich, germana tenisisto, kun Steffi Graf gajninta Hopman-pokalon
- 1982: Thierry Amiel, franca kantisto konata de unuopaĵoj kaj muzikalbumoj
- 1983: Adél Zsigmond, rumania hungara vestodizajnistino
- 1984: Freida Pinto, barata aktorino kaj modelulino
- 33: Vipsania Agrippina, romia damo, filino de Marcus Vipsanius Agrippa, nepino de Cezaro Aŭgusto (n. -14)
- 707: Johano la 7-a, papo (n. nekonata)
- 1035: Sanĉo la 3-a, reĝo de Navaro, grafo de Aragono (n. 990-992)
- 1216: Johano, reĝo de Anglio (n. 1166)
- 1417: Gregorio la 12-a, papo abdikinta (n. ĉirkaŭ 1327)
- 1480: Eoudong, korea dancistino kaj poetino, pentristino kaj kaligrafo (n. ĉirkaŭ 1430)
- 1503: Pio la 3-a, papo kontraŭstaranta al simonio (n. 1439)
- 1541: Margaret Tudor, reĝino de Skotlando (n. 1489)
- 1545: John Taverner, angla komponisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1490)
- 1558: Maria de Aŭstrio, reĝino de Ĉeĥio kaj Hungario (n. 1505)
- 1570: Manuel da Nóbrega, portugala jezuito kaj misiisto en Brazilo (n. 1517)
- 1599: Daniel Adam z Veleslavína, ĉeĥa humanisto, libropresisto, tradukisto kaj organizanto de la literatura vivo en Bohemio (n. 1546)
- 1623: Gergely Vásárhelyi, hungara verkisto, jezuito, oratoro (n. 1562)
- 1646: Isaac Jogues, franca misiisto en Nova Mondo, kanada martiro (n. 1607)
- 1678: Jacob Jordaens, flandra pentristo kaj tapetisto (n. 1593)
- 1775: Paŭlo de la Kruco, itala teologo, mistikulo kaj sanktulo (n. 1694)
- 1802: Ferenc Budai, hungara pastro, historiisto, tutfakulo (n. 1760)
- 1833: Joseph Bellomo, aŭstra aktoro kaj teatrejestro (n. 1754)
- 1853: Johann Fischer von Waldheim, germana anatomo, entomologo kaj paleontologo (n. 1771)
- 1860: Casimiro de Abreu, brazila poeto kaj romanverkisto (n. 1839)
- 1866: Philipp Franz von Siebold, germana kuracisto kaj botanikisto esplorina japanan flaŭron kaj floron, la unua eŭropano, kiu instruis okcidentan medicinon en Japanio (n. 1796)
- 1871: Charles Babbage, angla matematikisto kaj mekanikisto, aŭtoro de logaritmaj tabeloj (n. 1791)
- 1876: Ferdinand Freiligrath, germana poeto, apartenanta al Juna Germanujo (n. 1810)
- 1878: Karoline Bauer, germana aktorino
- 1889: Antonio Meucci, usona inventisto, evoluinto de telefona konekto (n. 1808)
- 1898: Franz Magnus Böhme, germana muzikteoriisto kaj pedagogo (n. 1827)
- 1903: Charles Gounod, franca operkomponisto kaj harpisto (n. 1818)
- 1911: Alfred Binet, franca psikologo kaj pedagogo, fondinto de psikometrio, prilaborinto de intelekta kvociento (n. 1857)
- 1918: Koloman Moser, aŭstra artisto de Viena secesio, kunfondinto de atelieroj (n. 1868)
- 1927: Josef Thomayer, ĉeĥa kuracisto kaj verkisto, profesoro (n. 1853)
- 1928: Tadeusz Rozwadowski, pola generalo de la aŭstria-hungara armeo, inventisto, kreinto de pola militistaro, stabestro de la venka pola-bolŝevika milito (n. 1866)
- 1931: Thomas Alva Edison, usona inventisto kaj entreprenisto, aŭtoro de pli ol mil patentoj (n. 1847)
- 1941: Volodimir Svidzinskij, ukraina poeto kaj tradukisto (n. 1885)
- 1942: Mikaelo Nesterov, rusia, sovetia pentristo, membro de Peredviĵniki (n. 1862)
- 1946: Ladislav Šaloun, ĉeĥa skulptisto, reprezentanto de simbolismo en la periodo de la ĉeĥa secesio (n. 1860)
- 1955: José Ortega y Gasset, hispana filozofo, verkisto, eseisto, fondinto de kultur-scienca revuo "Revista de Occidente" (n. 1883)
- 1963: Endre Kakassy, hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1903)
- 1972: Miklós Guzner, hungara kuracisto kaj profesoro (n. 1905)
- 1969: László Buza, hungara juristo kaj profesoro (n. 1885)
- 1977: Andreas Baader, gvidanto de germana terorisma organizo (n. 1943)
- 1977: Hanns Martin Schleyer, germana komercisto, nev-nepo de Johann Martin Schleyer (n. 1915)
- 1984: István Korda, hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1911)
- 1997: Andrzej Kołaczkowski, pola filologo, poligloto, tradukisto, lektoro de Esperanto ĉe Katolika Universitato de Lublin, (n. 1906)
- 2005: Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev, rusia ekonomikisto kaj politikisto, konceptinto de perestrojko kaj glasnosto (n. 1923)
- 2012: Jerzy Litwiniuk, pola poeto kaj tradukisto (n. 1923)
- 2013: Čestmír Vidman, ĉeĥa verkisto kaj poeto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1921)
- 2021: János Kornai, hungara ekonomikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1928)
- 2021: Colin Powell, usona militisto kaj politikisto, ministro pri eksteraj rilatoj 2001-2005, afrik-usonano (n. 1937)
- 2023: Erich-Dieter Krause, germana esperantisto (n. 1935)
La 18-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):