Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
George Washington De Long[1] (22a de aŭgusto 1844 – 31a de oktobro 1881) estis oficiro kaj esploristo de la Usona mararmeo.
George W. De Long | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1844 en Nov-Jorko |
Morto | 31-an de oktobro 1881 (37-jaraĝa) en Yakutsk Oblast |
Tombo | Woodlawn Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Usona Mararmea Akademio |
Familio | |
Edz(in)o | Emma Wotton De Long (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo mararmea oficiro |
En 1879, sponsorita de James Gordon Bennett, Jr., posedanto de la gazeto New York Herald, kaj sub kontrolo de la Usona mararmeo, Leŭtenanto Komandanto De Long navigis el San Francisco, Kalifornio, per la ŝipo Jeannette kun plano trovi rapidan vojon al la Norda Poluso tra la Beringa Markolo.[2]
Krom kolekti sciencan informon kaj animalajn specimenojn, De Long malkovris kaj postulis tri insulojn (nome Insuloj De Long) por Usono en la somero de 1881.[2]
La ŝipo kaptiĝis en glaciejo ĉe Ĉukĉa Maro nordoriente de Vrangela Insulo en Septembro de 1879. Li estis forportita nordokcidenten ĝis li vrakis en la glacimaro la 12an de Junio 1881 en la Orientsiberia Maro. De Long kaj siaj ekspedicianoj trairis la glacimaron por atingi Siberion pelante tri malgrandajn boatojn. Post atingi malferman akvon la 11an de Septembro ili separiĝis kaj unu boato, komandita de oficiro Charles W. Chipp, perdiĝis; neniu spuro el ili estis iam trovita. La boato de De Long atingis teron, sed nur du homoj forsenditaj por helpo survivis. La tria boato, sub estro de ĉefinĝeniero George W. Melville, atingis la delton de la rivero Leno kaj estis savita.[2]
De Long mortiĝis pro malsatego ĉe Matvay Hut, Jakutio, Siberio. Melville revenis kelkajn monatojn poste kaj trovis la korpojn de De Long kaj de liaj samboatanoj. Entute, la katastrofa vojaĝo prenis la vivojn de dudek ekspedicianoj, same kiel de aldonaj homoj perditaj dum la serĉoperacioj.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.