From Wikipedia, the free encyclopedia
Jerzy FORNAL (naskiĝis la 30-an de oktobro 1926, mortis la 31-an de aŭgusto 2013) estis pola esperantisto kaj aktoro. En la esperantista mondo danke al sia persisto, talento kaj apogo de la edzino Zofia Banet-Fornalowa li fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro prezentinta sin en plimultaj eŭropaj kaj multaj ekstereŭropaj landoj. Dum kelkaj jaroj li sukcese prezentis en Arkones ĉiam novan spektaklon kaj imponis per energia ĉeesto en aliaj programeroj. Jerzy Fornal gvidis la kurson pri aktora/sceneja movo kaj prezentis "Grabowski en Esperanto-poezio" en la 27-a Arkones kaj "Aniaro" en 18-a. Li ankaŭ aperis en la festivalo KAFE en Tuluzo en la jaro 2000 kie li prezentis "Aniaro".
Jerzy Fornal | |
---|---|
Zofia Banet-Fornalowa kaj Jerzy Fornal | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1926 en Bliżyn |
Morto | 31-an de aŭgusto 2013 (86-jaraĝa) en Skolimów, Konstancin-Jeziorna |
Lingvoj | pola • Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio |
Familio | |
Edz(in)o | Zofia Banet-Fornalowa |
Okupo | |
Okupo | esperantisto aktoro |
En Varsovio oni ofte povis ĝui liajn Esperanto-spektaklojn en la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko.
Jerzy Fornal laboris kiel aktoro de la Nacia Teatro en Varsovio, kaj debutis en la Esperanto-teatro en 1982. De tiam li prezentiĝis en naŭ tre variaj monologoj per kiuj li spegulis la sorton de la individuo en la socio:
De septembro 1998 ĝis junio 1999 (kaj ankaŭ en la jaroj 2001-2002) ĉiumonate je la unua lundo okazis prezento de la Teatro Espero en Varsovio, kies motoro estis la konata artisto Jerzy Fornal. La repertuaro proponis monologojn, plej ofte originale verkitaj en Esperanto. La 7-an de junio 1999 Jerzy Fornal prezentis specialan omaĝon al la 75a naskiĝjaro de William Auld kaj Marjorie Boulton, per la enscenigo de ilia kunverko Rimleteroj. La spektakloj okazis ĉiam en la artgalerio Nusantara, str. Nowogrodzka 18, ekde la 17h00. Unu horon pli frue Zofia Banet-Fornalowa gvidis konversacian rondon pri la Esperanto-kulturo.
Pantomimo : filmo 'La vorta klaso'
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.