Pantomimo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pantomimo estas teatraĵo, en kiu la aktoroj esprimas sin nur per gestoj[1]. Ofte oni bezonas nur minimume da kulisoj kaj ĉiujn nevideblajn objektojn esprimas ankaŭ per gestoj, instigante tiel la fantazion de spektantoj diveni, pri kio temas. Pantomima aktoro estas nomata pantomimisto aŭ mimo.
Speciala formo de pantomimo evoluis en la erao de silenta filmo. Tie estas tre realaj kulisoj, ankaŭ paroloj aperas en formo de intermetitaj surskriboj, tamen la agado mem estas esprimata per pantomimaj rimedoj, gestoj, gagoj kaj skeĉoj. Estiĝis miksaĵo de komikaj, groteskaj, farsaj kaj klaŭnaj scenoj.
Pantomimo kaj Esperanto
Ekzistas filmo en kiu rolis Jerzy FORNAL, la plej granda mimo esperantista : 'La vorta klaso' de Giorgio Silfer el 1997[2].
Majstroj de pantomimo

- Gaspar Baptiste Debureau
- Marcel Marceau
- Jean-Louis Barrault
- Ladislav Fialka
- Carlos Martínez
- Samy Molcho
- Buster Keaton
- Charlie Chaplin
- Étienne Decroux
- Harpo Marx
- Jacques Lecoq
- Oleg Popow
- Rowan Atkinson
- Adam Darius
Eksteraj ligiloj
Piednotoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.