angla Esperanto-verkisto (1924-2017) From Wikipedia, the free encyclopedia
Marjorie BOULTON [MAĝari BOLtan] (naskiĝis la 7-an de majo 1924 en Teddington, Anglio; mortis la 30-an de aŭgusto 2017[1]) estis angla poetino, prozistino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto.
Marjorie Boulton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de majo 1924 en Teddington, Middlesex |
Morto | 30-an de aŭgusto 2017 (93-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Nacieco | anglo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Somerville College - anglistiko |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1949–) poeto biografo verkisto dramaturgo esperantologo |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Dek du piedetoj |
Aliaj aktivaĵoj | Honora membro de UEA |
Akademiano | Membro de AE |
Boulton naskiĝis en 1924 en Teddington, apudurbo de Londono, en Anglio.[2] Ŝia patro estis Harry Boulton, estro de la gimnazio de Barton-upon-Humber, Lincolnshire, Anglio; ŝia patrino estis Evelyn Cartlidge.[2]
Boulton studis ĉe la gimnazio de Barton-upon-Humber sub ŝia patro.[2] Poste, ŝi studis la anglalingvan literaturon ĉe Somerville College, Universitato de Oksfordo, de kiu ŝi diplomiĝita en 1944.[2]
Profesie, Boulton laboris kiel la estro de la altlernejo Charlotte Mason, en Ambleside, Anglio (nun parto de la Universitato de Cumbria).[2]
Boulton eklernis Esperanton en 1949, kaj poste iĝis unu el la plej vaste konataj Esperantaj aŭtoroj. Krom ŝia beletra verko, ŝi ankaŭ rolis kiel gvidanto de la Esperanta movado tra la mondo. En 1967 ŝi estis elektita membro de la Akademio de Esperanto.[3] Ŝi estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Marjorie Boulton estis prezidantino de Kat-amikaro[4] kaj ODES.
En 1971, Boulton reiris al Universitato de Oksfordo por doktoriĝo.[2] Post doktoriĝo, ŝi esploradis, verkis, kaj gvidis la Esperanto-movadon plentempe.[2]
En 1998 Marjorie Boulton estis honorigita per FAME-premio.
La verkaro de Boulton ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn. Krome, ŝi tradukis.
La verkado de Marjorie Boulton estas matura kaj socie engaĝita. Ĝin trapenetras varma tono kaj sincero. Evidentas ankaŭ ŝia impulsa formtrova kapablo kaj sento pri humuro. El la propra intimo ŝi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antaŭ la leganto sian animon. Aliflanke per verkoj emoci-lirikaj ŝi prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.
En 2014 Marjorie Boulton transdonis al Esperanto-Asocio de Britio la kopirajtojn pri ĉiuj siaj verkoj en Esperanto kaj pri la angla kaj Esperanta versioj de sia biografio pri Zamenhof.
Boulton ankaŭ estis aktiva pri tradukado. Interalie, Boulton tradukis, kune kun Ram Swaroop Vyas, la hindilingvan poemaron Vinejo (hindie मधुशाला, Madhuśala) en la anglan sub la titolo The House of Wine.[5]:464, §Ⅱ.l.5 Ŝi ankaŭ tradukis la gravan mezanglalingvan poemon Perlo (angle Perle) en Esperanton.[6]
Ŝia kompleta poezia verkaro estas eldonita en "Unu animo homa" kiun redaktis Edmund Grimley Eans, duvoluma poemaro, eld. Esperanto-Asocio de Britio (BEA), 2022[7].
Pri Virino ĉe la landlimo
|
Pri Eroj kaj aliaj poemoj
|
Kvarpieda kamarado (taglibro pri katido, 1956)
Pri Ni aktoras
|
Pri Okuloj
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.