From Wikipedia, the free encyclopedia
Faktoj kaj fantazioj[1] estas mikseca verko de Marjorie Boulton, kiu celas progresantajn lernantojn de Esperanto. La Antaŭklarigo de la aŭtoro estas subskribita en Oksfordo, septembro 1980. La enhavtabelo prezentas dividon en 52 ĉapitroj. Ĉiu el ili montras pli malpli similan strukturon, konsistanta el dekomence grava legaĵo, proverboj, poemeto kun gramatika enhavo, kaj finaj anekdotoj, rekordoj, kuriozaĵoj, kaj amuzaĵoj inter kiuj rimarkindas konfuzigaj teorie rikoltitaj avertiloj. Fine estas Glosaro kaj Solvoj al kelkaj enigmoj.
Faktoj kaj fantazioj | |
---|---|
libro | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
El la menciita strukturo plej gravas du eroj, nome la dekomence legaĵo, plej ofte el popola rakonto kaj la poemeto ĉefe en la unua duono de la verko. La legaĵo fakte plej ofte konsistas el unue priskribo de popolo, lando, mondoregiono, afero, temo (en la unua duono foje pri Esperanto) ktp., kaj poste unu aŭ du rakontoj, kiuj eble estas la plej interesa aspekto de la tuta verko, plej facile legebla kaj ĝenerale distra, eĉ amuza. Tiele sinjorino Boulton parolis pri la homo en komparo kun la ceteraj animaloj, pri Ganao (du fabeloj), pri proverboj inter kiuj de Zamenhof, sed ankaŭ el multaj landoj kaj nacioj, pri Tibeto, pri utileco de Esperanto kaj UEA, pri Geedza dialogo, kiu fakte estas ludebla teatraĵeto, pri Etiopujo, pri korespondado en Esperanto, pri Aŭstralio (du rakontoj), pri Nepalo, pri testamentoj, pri Albanujo, pri infanoj, pri eskimoj (du fabeloj), pri papagoj (priskribaro kaj fabelo), pri Turkujo (tri anekdotoj el folklora heroo Nasr-ed-din Hodja), pri Penanto kaj plendanto, kiu fakte estas ludebla teatraĵeto pri problemoj en Esperanto-klubo, pri maorioj kaj Nov-Zelando, pri muziko kaj muzikistoj, pri indianoj en Usono (du fabeloj pri kojotoj), pri paroleraroj, pri Kamboĝo, pri rekordaj agoj fare de maljunuloj, pri vaskoj, pri kuriozaĵoj kaj ekskuzoj en juĝado, pri Samoo (fabelo pri porkoj), pri Maroko, pri vortoludoj, pri Birmo, pri interspeciaj amikecoj, pri Nov-Hebridoj, pri ciganoj (du fabeloj), pri mitologiaj monstroj, inter kiuj ĥimero, sfinkso, centaŭro, marvirino, kaprikorno, grifo, drako, bazilisko, fenikso, kaj aliaj, pri Irlando kaj fabelo pri marvirino, pri dinosaŭroj, inter kiuj diplodoko, igvanodonto, anatosaŭro, brontosaŭro, supersaŭro, tiranosaŭro, iĥtiosaŭro, plesiosaŭro, pri Rumanujo (tri fabeloj), pri malŝparo kaj enormaj elspezoj fare de homoj por nevaloraj kaj eĉ danĝeraj kaj mortigaj aferoj, pri ainoj de Hokajdo kaj iliaj fabeloj, pri fortaj homoj kiuj venkis super malfacilaĵoj, malsanoj ktp., kiel ekzemple Betoveno, Tomaso Edison, Dostojevski, Aleksandro Pope, Lord Byron, Mikel-Anĝelo, Vincento van Gogh, Julio Cezaro, Franklin Roosevelt, Helen Keller, kaj ankaŭ multaj esperantistoj superis siajn malfacilaĵojn por la disvastigo de la lingvo, pri Zanzibaro, pri Sherlock Holmes (kaj kiel Arturo Conan Doyle metis verajn faktojn en la intrigo de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj), pri judoj kaj ĉefe famaj elstaraj judoj (kaj la fabelo de la magia ringo), pri diversaj tipoj de devizoj, pri krokodiloj ktp. En la lastaj ĉapitroj la verkistino fokusiĝas al Esperanto, kaj tiele resumas biografion kaj verkaron de L.L. Zamenhof, metaforas pri hinduisma diino, kies simbolo estas verda stelo, nome Harita Tara (kaj princinoj en Nepalo), ekzercas pri diversaj stiloj (rakontas epizodeton laŭ tre diversaj stiloj, elsendantoj, ricevontoj, oportunoj ktp., kaj finas per konsiloj por la disvastigo de la lingvo.
La poemetoj estas ordigitaj laŭ tre preciza gravordo, tiele la unua temas pri la akuzativo, pri korelativoj (unue pri vortero ki-, poste pri vortero ti-, poste pri vortero neni-, poste pri vortero ĉi-, poste pri vortero i-), pri la strukturo kun ju kaj des, pri la sufiksoj -ig- kaj -iĝ-, pri la refleksivo si, pri la akuzativo de direkto, pri participoj per -anta kaj -ata, pri se, pri -ejo, -ujo kaj -ingo, pri -op-, -obl- kaj -on-, pri ajn, pri interpunkcio, pri vortokunmetado, pri supersignoj, pri -ind- kaj -end-, pri -um-, pri -ano, -isto kaj -ulo, pri vortoj kiuj finas per -aŭ, partikulare por kvazaŭ, pri participoj, pri la utila vorto "je", pri "po".
Kiam la verkistino elĉerpas gramatikajn temojn, ŝi enmetas en la verkon ankaŭ poemetojn pri aliaj aferoj, kiel pri Kiel la bestoj parolas (p. 147), la zodiakaj konstelacioj (p. 150), la naŭ planedoj, similaj vortoj (polvo, pelvo, pulvo, pudro, pulvoro, pulovero kaj aliflanke kompromiso kaj kompromito), dido, ktp.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.