Monstro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Monstro estas vivaĵo besta aŭ vegeta kun nenormala formo kaj strukturo.


En mitoj, fantaziaj verkoj, folkloro, ktp. monstro estas tiu estaĵo, kiu mirigas aŭ timigas pro siaj ekscesaj, nenormalaj ecoj.
Ekzemploj de monstroj
- Monstro de Loch Ness
- Kingkongo
- Fluganta Spagetmonstro
- Chupacabras
- Jerseyerzo-Diablo
- Wendigo
- Jetio
- Ogro
- Drako
- Homlupo
- Demono
- Bugio
Monstroj en Esperanto
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 38-an ĉapitron "Monstroj de nia fantazio" al komentoj pri mitologiaj monstroj, inter kiuj ĥimero, pegazo, sfinkso, centaŭro, marvirino, kaprikorno, grifo, drako, katoblepo, bazilisko, fenikso, kaj aliaj.[1] Ŝi mencias ankaŭ aliajn mitologiajn monstrojn, kies nomoj ne aperas en PIV, kiel mantikoro, ealo, tajgro, nasnaso, gaja borulo aŭ snoligostro, bekopugo, kapao, tienkuo, amfisbeno, garudo kaj aliaj.[2]
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverboj pri monstro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Nokte eĉ monstro estas belulo. ” „ Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras. ”
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.