Arthur Conan Doyle

skota kuracisto kaj verkisto; kreinto de Sherlock Holmes From Wikipedia, the free encyclopedia

Arthur Conan Doyle

Sir Arthur Conan DOYLE [ˈɑːr.θər ˈkoʊ.nən ˈdɔɪl], esperantigite Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Arthur Conan Doyle
Thumb
Sir Arthur Conan Doyle
Persona informo
Sir Arthur Ignatius Conan Doyle
Arthur Conan Doyle
Naskonomo Arthur Ignatius Conan Doyle
Naskiĝo 22-an de majo 1859 (1859-05-22)
en Edinburgo,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Morto 7-an de julio 1930 (1930-07-07) (71-jaraĝa)
en Windlesham Manor
Mortis pro Naturaj kialoj vd
Mortis per Korhalto vd
Tombo Windlesham Manor (en) (1930–1955)
Church of All Saints cemetery (en) vd
Religio neaktiva katoliko Spiritismo vd
Etno skotoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (19221930)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (18591922) vd
Alma mater University of Edinburgh Medical School (en) (18761881)
Stella Matutina (en) (18751876)
Stonyhurst College (en) (18701875)
Stonyhurst Saint Mary's Hall (en) (18681870) vd
Partio Liberala Uniisma Partio (19001906) vd
Subskribo Thumb
Familio
Patro Charles Altamont Doyle (mul) vd
Patrino Mary Foley (en) vd
Gefratoj John Francis Innes Hay Doyle (en) vd
Edz(in)o Jean Elizabeth Leckie (en) (19071930)
Louisa Hawkins (en) (18851906) vd
Infanoj Mary Louise Conan Doyle (en)
 ( Louisa Hawkins (en) )
Alleyne Kingsley Conan Doyle (en)
 ( Louisa Hawkins (en) )
Denis Conan Doyle (en)
 ( Jean Elizabeth Leckie (en) )
Adrian Conan Doyle (en)
 ( Jean Elizabeth Leckie (en) )
Jean Conan Doyle (en)
 ( Jean Elizabeth Leckie (en) ) vd
Parencoj Benedict Cumberbatch (kuzo aŭ kuzino) vd
Profesio
Okupo kuracisto
verkisto de porinfana literaturo
sciencfikcia verkisto
verkisto de krimfikcio
novelisto
historiisto
scenaristo
eseisto
dramaturgo
kuracisto-verkisto
romanisto
verkisto vd
Laborkampo Krimromano, anglalingva literaturo kaj detektiva literaturo vd
Verkado
Verkoj kanono de Sherlock Holmes 
La Perdita Mondo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton A Study in Scarlet, kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.

La legantaro ŝategis liajn Holmes-seriojn en Strand Magazine. Sed Arthur Conan Doyle verkis ne nur krimliteraturon, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de la legantoj kaj daŭrigi ĝin. En 1912, li en sia aventura verko La perdita mondo priskribis la malkovron de vivantaj dinosaŭroj kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en Sudameriko. Lia protagonisto, la kolerema "Profesoro Challenger", aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel "Sherlock Holmes kaj D-ro Watson". La historiaj romanoj de Doyle (ekz. Rodney Stone, Sir Nigel, The White Company) apenaŭ estas konataj.

Ekde 1887 li okupiĝis ankaŭ pri spiritismo[1]. Li intencis konvinki Harry Houdini pri ties realeco. Doyle mortis en Crowborough/East Sussex.

Thumb
Statuo de Arthur Conan Doyle en Crowborough, East Sussex

Doyle en Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 46an ĉapitron "Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj" al komentoj pri la fakto ke la verkisto metis verajn faktojn en la intrigon de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj.[2]

Listo de verkoj

Mallongaj rakontoj

Kolektoj

En Esperanto aperis

Vidi ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.