kategorio en Vikimedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Vikifontaro (angle Wikisource) estas multlingva projekta surreta kolekto de fonttekstoj, mastrumita de la Fondaĵo Vikimedio. Memstara versio de Vikifontaro en Esperanto aperis en marto 2011,[1] antaŭe esperantlingvaj artikoloj kundividis komunan spacon en la multlingva ĝenerala Vikifontaro, markitaj per kategorio "Esperanto".
Vikifontaro | |
---|---|
cifereca biblioteko • retejo | |
Retadreso | wikisource |
Kategorio | Reta enciklopedio |
Lingvo(j) | Multaj |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Registriĝo | libervola |
Fondiĝo | 1-a de marto 2011 |
Stato | aktiva |
Vikifontaro | ||
---|---|---|
cifereca biblioteko retejo | ||
MediaWiki-vikio • Vikimedia projekto | ||
Komenco | 24-a de novembro 2003 vd | |
Posedata de | Fondaĵo Vikimedio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Vikifontaro servas por provizi liberajn, aŭtorrajte ne protektatajn tekstojn. Ĝi estis komencita je la 24-a de novembro 2003 kaj en novembro ricevis la nunan nomon; origine ĝi nomiĝis Project Sourceberg, alude al la angla vorto iceberg (glacimonto) kaj la Projekto Gutenbergo.
La unua propra lingvoversio estis la hebrea, kreita en aŭgusto 2004, necesa pro la malsama skribodirektro de la hebrea (nome de dekstro al maldekstro). Poste kontribuantoj en aliaj lingvoj, ekzemple la germana, deziris havi propran lingvoversion, sed en decembro 2004 voĉdono ankoraŭ ne havis rezulton. Nur dua voĉdono en majo 2005 ebligis proprajn vikifontarojn en ĉiuj lingvoj. Tamen, ekde 2006 la reguloj de la languages committee de Vikimedio fariĝis pli severaj por aranĝi novan lingvoversion en iu frata projekto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.