Pulovero estas vesto kovranta la torson kaj la brakojn, senfenda, kiun oni surmetas traŝovante la kapon. La vorto devenas de la angla lingvo: pullover (to pull = tiri; over = super).
Puloveroj ekzistas el multaj fibroj, kiel ekzemple lano, kaŝmirlano, silko aŭ kotono. Ofte artefaritaj fibroj estas aldonitaj por pli bone konservi la formon. Plej ofte puloveroj estas trikitaj, nuntempe ofte maŝine trikitaj. Ankoraŭ nuntempe mantrikita pulovero estas bela donaco. Apartan famecon havas mantrikitaj puloveroj el Norvegujo kaj Araninsuloj
Diversaĵoj
Iam, kiam edzino trikis puloveron por sia fiŝkaptista aŭ marista edzo, ŝi kuntrikis propran haron kiel bonŝancigaĵo[1].
En Irlando kaj sur Guernsey oni aldonis la komencliteron de la viroj al la pulovero por ke post ŝippereo oni identigu ilin pli facile kiam la korpo estis pelita al la strando. Familitipaj trikmodeloj celis la saman sur la Hebridoj kaj la Araninsuloj[2].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.