Silko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Silko

Silko estas la delikata kaj brila proteinfadeno de la raŭpo de bombikso (Bombyx mori) aŭ de aliaj animaloj. La raŭposilko estiĝas el la teksoglanda sekrecio de la bombiksa raŭpo. La raŭpo (silkoraŭpo) teksas kokonon, en kiu ĝi pupiĝas. La kokono konsistas el silkfadeno kaj gluaĵo. Oni mortigas la kokonan pupon kaj la silkfadenon elbobenigas (unu kokono donas ĉirkaŭ 500 m). Oni unuigas fadenon de 3-8 kokonoj, tiu nomiĝas kruda silko.

Thumb
Virinoj "frapantaj" novan silkon (Huizong, Ĉinio, 12an jarcenton)

Krom la hejmigita bombikso ankaŭ aliaj papilioj (Bombycidae) produktas konvenajn kokonfadenojn. Oni nomas tiujn silkojn sovaĝa silko.

La konkosilkon produktas kelkaj maraj konkospecioj el sekrecio de la bisinoglando. La aranea silko produktiĝas el la teksoglanda sekrecio de la araneoj. Ili ne estas produkteblaj grandamase.

La bazmaterialo de silko estas la fibrino kaj la gluaĵo sericino, kiu kungluas la du fadenojn de la silkofadeno.

La sekreton de silkoproduktado la ĉinoj protektis ĝis 200 a.K.; poste la produktado disvastiĝis en Japanio, kaj pli poste en Sud-Eŭropo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.