Aranea silko estas proteina fibro, sekreciata de araneoj. Ĝi estas tre forta materialo, ĝia tirrezisto estas komparebla al tiu de la bonkvalita ŝtalo ĉ. 1,3 GPa, sed kun pli malgranda denso 1,36 gr/cm³ (do komparebla al kevlaro, kiu havas la denson de 1,45 gr/cm³).
La aranea silko nature havas du ĉeftipojn: unu tipo tenas la tutan aranereton (tena fibro), la alia tipo formas la tutan kaptan retaron (kapta fibro). Ekzistas ankaŭ aliaj formoj por envolvi la predon kaj kovri la demetitajn ovojn.
La araneo produktas la silkofibrojn en teksaj glandoj
Oni volas sinteze produkti aranean silkon per genetike modifitaj organismoj. Oni en 2006 enokulis kodigajn genojn de la silkofibro en infektajn virusojn, kiujn oni enigis en insektajn ĉelojn. La insektaj ĉeloj ekproduktis aranean silkon.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.