From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul NEERGAARD, plennome Pierre Paul Ferdinand Mourier de Neergaard, naskiĝis la 19-an de februaro 1907 en Nyborg, mortis la 13-an de novembro 1987 en Kopenhago) estis dana doktoro de agronomio, profesoro, esperantologo kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.
Paul Neergaard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1907 en Nyborg |
Morto | 13-an de novembro 1987 (80-jaraĝa) en Kopenhago |
Lingvoj | Esperanto • dana |
Ŝtataneco | Danio |
Familio | |
Frat(in)o | Ebbe Neergaard (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1924–) biologo botanikisto esperantologo universitata instruisto |
Neergaard laboris kiel plantsempatologiisto ekde 1935 ĝis sia morto en Kopenhago, kie li fariĝis en 1966 fondinto kaj direktoro de Dana Registra Sempatologio Instituto por Evolulandoj. Li instruis sian fakon (de kiu li estas konsiderata la ĉefa fondinto [1]) kiel universitata profesoro en Bejruto (Libano) kaj Mysore (Barato)[2] kaj fariĝis membro de pluraj naciaj akademioj kaj internaciaj societoj sciencaj.
Li esperantistiĝis en 1924, do kiam li estis nur 17-jara; li tiel entuziasmiĝis, ke kun unu kamarado li biciklis de Kopenhago al la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo, 1925. Okdekjara, li daŭre laboris por Esperanto ĝis preskaŭ siaj lastaj horoj. Jam kiel junulo li plene konvinkiĝis pri la graveco de Esperanto por scienca progreso, klerigado kaj kunlaborado.[3] En 1939 li estis unu el la organizantoj de la 19a Kongreso de SAT, kiu okazis en Kopenhago monaton antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito.
Tuj post la dua mondmilito Neergaard helpis organizi je Dana-Nederlanda Esperanto-interhelpo. Tiu projekto kolektis monon, nutraĵojn kaj ilojn por nederlandaj esperantistoj, kiuj suferis malsategon en kaj post la milito. Bas Wels estis la peranto flanke de Nederlando.[4]
Dekomence ĝis sia morto Neergaard estis senatano de AIS (San-Marino) kaj dekano de la naturscienca sekcio. Neergaard fariĝis en 1987 ankaŭ ADoc. de AIS por esperantologio. Ekde 1963 ĝis sia morto Neergaard estis vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li rolis plurajn jarojn kiel vicprezidanto de Eŭropa Klubo. Li estis iniciatoro kaj fondo-prezidanto de la Internacia Scienca Akademio "Comenius".
Kadre de SAT Neergardo ankaŭ estis grava kontribuanto al PIV, por kiu li prizorgis la botanikan kaj terkulturan partojn.
Ĉefredaktoro de la lingvistika revuo Esperantologio, (1949-1961) kaj de Sciencaj Studoj, originalaj sciencaj traktaĵoj.
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.