„ La valora eldono de pluraj ampleksaj antologioj, kiuj eĉ interesis ne-esperantistajn bibliotekistojn, pruvanta nian forton inter la du militoj, bedaŭrinde interrompiĝis. Kiam ni ekposedos ekz. la nederlandan, kiu prespreta ŝajne perdiĝis malantaŭ la fera kurteno? Mankas i.a. la dana, kvankam ankaŭ en Danujo ne mankas tre kapablaj tradukantoj, kiel ree montrigas per „Rozoj kaj Urtikoj", kiu - almenaŭ por la poezio-jam prezentas interesan kolekton (36 lerte tradukitajn versaĵojn).
Estas kliŝaja konstato, ke la mondo ne multe scias pri la literaturo de malgrandaj popoloj. La Danoj, volonte kulturante la aferojn de la spitito, tamen posedas riĉan beletristikon, kiu fakte komenci ĝis kun L.Holberg (1684-1754), plene reviviĝis ĉirkaŭ 1870 sub gvido de Georgo Brandes kaj kies liriko atingis altan nivelon.
La tradukinto esperantigis versojn de 5 poetoj, naskiĝintaj en la 18a jarcento, krom i.a. poemojn de la lirikisto J. Aakjaer (1866-1930), disĉiplo de Burns, pentristo de la jutlanda melankolie bela pejzaĝo, kiu verkis plej elstare en sia dialekto; de la Nobelpremiito J. V. Jensen (1873-1950), majstro de universaleca liriko kun nacia stampo, kun delikata, rafinita sentemo; kaj T. Kristensen (1893) lingva virtuozo post li, kiu kun H. H. Seedorj (1892) enkondukis la ekspresionismon en la danan poezion. De tiu ĉi relegendas la en Harlemo premiita
Leprulo, kies fortan tradukon ni jam aliloke ĝuis.
Estas malfacile al eksterstaranto juĝi ĉu la elekton de la poezioj ne tro influis la persona gusto de la tradukinto, ĉi-kaze lia ŝajna prefero por formbeleco kaj venkindaj malfacilajoj, pri supozita internacia interesiĝo (alilandaj kaj gajaj, subtile pikantaj temoj). Ne estas reprezentita ekz. la ĉe ni plibone konata J. Joergensen, profesoro dum 1913 ĉe la lovena universitato, kiu ankaŭ publikigis poemarojn kaj konsistigas religian elementon en sufiĉe skeptikisma literaturo.
Sed ni atendu la kompletan antologion pri kiu oni en Danlando revas...
Nu, talenton laŭ propra spirito montras 30 originaloj, inter kiuj pluraj porcirkonstancaj kaj premiitaj, kiuj sekvas la tradukojn, kiel en la pionira tempo, sed tiam en modestaj, eĉ mizeraj eldonoj, kaj nun en plaĉa sur bona
papero kaj zorgita tipografio, kun rimarkindaj vinjetoj. Verdire ili ne estas nur „urtikoj" sed estetikaj produktoj de ludema norda intelekto kun sufiĉe suda temperamento, kiu siavice, post la milito, pilgrimis al Budapeŝto kaj de tie kunportis, krom nura lerteco (soneteto „Kismiso") artismon kaj amon pri formtekniko (soneto, rimportreto, ritornalo, rondelo, limeriko) Liaj propraj „rondeloj" (plidecaj) honore enŝoviĝus inter la tradukitajn de la dana erotikulo Aarestrup
(1800-1855).
Eternos mia am', elkriis Klara,
verŝante akvon en la florovazon.
Verŝujo flustris: Falas Niagara. (A.)
Knabin'! Eternas mia korinklino,
deklamis li (plej tede forgesante
ke junu ino; oldu nur la vino.) (T.)
Pardonu, ĉiuj taftaj, delikataj
kaj alispecaj ino-vestpecetoj,
kiuj postnokte trovis sin taŭzataj. (A.)
Aĉetis robojn, peltojn ŝi plej koste.
Por vesti ŝin kaj amuzadi poste
nudigis multaj viroj sin gisoste. (T.)
Thorsen estas sprita, distingiĝa apero, kies facilanima sed disciplinita muzo, nur esceptokaze iomete ĝenata de trostreĉe laĉita korseto, igas pintigi la lipojn je spirita rideto. Liaj versoj atestas pri „poeta sentemo pri sia instrumento, la lingvo" (Auld),
( Tra blanke kovrita kvadrato/baraktas lanterno barita) - - eĉ kiam li
„ŝvarcas". Oni komparu ekz. „Kapriculino" kaj „La Mondpacigilo" kun identaj, plirektaj sed pli nudaj, el „Verdkatu Testamento" de antaŭ tridek jaroj. Iom post iom ni plinuance perceptas la sent- kaj kolorvaloron, la sugestian forton de la juna esperanta vorto (kaj ni ne aludas la neologismon) kiu fakte ne ankoraŭ ĝisenfibre penetris „la bonan esperantiston". Iu tia, haltinte sur la vulgara plano, ĉe la insulta „ŝprucfekulo" en traduko de grenlanda versaĵo, ja konfesis al ni, ke tiu nepoezia fakvorto, trapasinte lian menson, nur efikis kiel dekoktaĵo de nacilingva kaj ne sincere ekkolerigus lin. Ni scias, ke la poezio, eĉ ne la bonhumora de Thorsen, baldaŭ iĝos la tabako de la plimulto, sed la koncerna poeto sendube ofertas al bongustamaj palatuloj cigaredon bonkvalitan, ĝuotan dum kelkaj minutoj sen grava emocio, sed pri kiu ili zorge notos la markon por posta okazo. ” |