Robert Fisk
From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert FISK (12-a de julio 1946 en Maidstone, Britujo; 30-a de oktobro 2020 en Dublino[1]) estis mondfama brita ĵurnalisto, (milit)raportisto kaj verkisto. La New York Times priskribis lin kiel 'probable la plej fama brita eksterlanda korespondanto'.[2] Robert Fisk estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj spertuloj pri la konfliktoj en la Mezoriento[3] [4].
Vivkuro
Fisk kaj Esperanto
Li estis sola infano el esperantista patrino. En artikolo titolita 'Mia patro luktis en la unua mondmilito kaj mia patrino lernis Esperanton[5] pri Briteliro (angle Brexit) li demandas sin, kion pensintus liaj gepatroj pri la Briteliro, sciante ke la titolo jam rekte ligas la vorton Esperanto al la temo. Robert Fisk mem flue parolis la araban.
Kariero
Li loĝas kaj laboras en Mezoriento (Bejruto) por la brita gazeto The Independent. Liaj rubrikoj estas regule eldonitaj en tiu gazeto. Li raportas pri Mezoriento ene de la regiono ekde pli ol pasintaj 30 jaroj.
Mezoriento
Robert Fisk estas konsiderata kiel unu el la plej grandaj spertuloj pri la konfliktoj en la Mezoriento[3] [4] (masakroj de la alĝeria interna milito, la mortigo de Saddam Hussein, israelaj reprezalioj dum la palestina Intifada kaj kontraŭleĝaj agadoj fare de la usona registaro en Afganio kaj Irako.
Fisk raportis pri la irana revolucio, la irana-iraka milito, la Golfa milito kaj la konflikto en Alĝerio. Li estas unu el du okcidentaj ĵurnalistoj kiuj restis en Bejruto dum la libana interna milito, pri kiu li ankaŭ verkis libron. Fisk ankaŭ raportis pri la konflikto inter Israelo kaj la palestinanoj. Li parolas flue la araban kaj estas unu el la malmultaj okcidentaj ĵurnalistoj kiuj intervjuis trifoje Usama bin Laden[6], gvidanto de Al Kaida (3 intervjuoj inter 1993 kaj 1997). Bin Laden nomis Fisk "neŭtralan" ĵurnaliston en vídeomesaĝo ĵus antaŭ la usona prezidenta baloto de novembro 2004,
Verkaro
Robert Fisk estas ankaŭ verkisto. Li verkis kelkajn nefikciajn librojn pri siaj spertoj en mezoriento, militoj en la regiono kaj aliaj temoj.
Lia libro La Granda Milito por civilizacio: la konkero de la Mezoriento (2005) per kiu li provas skizi la historion de la multaj militoj kiuj trafis la orientan Mediterraneon dum la dudeka jarcento, dum ĝi estas ankaŭ bibliografia fonto pri la propra (familia) vivo kaj la kariero de Robert Fisk.
- The Point of No Return: The Strike which Broke the British in Ulster. Times Books, 1975, ISBN 0-233-96682-X.
- In Time of War: Ireland, Ulster and the Price of Neutrality, 1939–1945. Macmillan, 2001, ISBN 0-7171-2411-8.
- Pity the Nation: Lebanon at War. Oxford University Press, 2001, ISBN 0-19-280130-9.
- The Great War for Civilisation: The Conquest of the Middle East, Fourth Estate, 2005, ISBN 1-84115-007-X
- Robert Fisk on Algeria (2013) Independent Print Limited
Premioj kaj honoraj doktorecoj
Fisk estas la plej premiita (brita) eksterlanda gazetara korespondanto. Li estas ricevanto de kelkaj alte admirindaj premioj por ĵurnalistoj en fremdaj landoj. Li ricevis sepfoje la titolon British Press Awards' International Journalist of the Year [7] kaj dufoje la premion de "Reporter of the Year" (Raportisto de la Jaro).[8] Li ricevis multajn honorajn doktorecojn ĉefe de eŭropaj universitatoj.
Filmo
En la filmo Ĉi tio Ne Estas Filmo, de la kanada produktisto Yung Chang prilumas la karieron de Fisk kaj ankaŭ prezentas pripensojn pri ĵurnalismo kaj ĵurnalistoj, dum 40 jaroj da monda historio[9].
Video-dokumentaj filmoj
En 1993, Fisk produktis serion de tri vídeo-dokumentaj filmoj titolita De Bejruto Por Bosnio , priskribante ĝin kiel provo "eltrovi kial kreskanta nombro de islamanoj ekmalamis la Okcidenton" ("to find out why an increasing number of Muslims had come to hate the West." [10]). Fisk raportas ke post Discovery Channel elsendis la tutan filmon, ĝi ne plu estis dissendita poste, ĉar la TV-kanalo ricevis kelkajn leterojn de por-Israelo-grupoj kiel CAMERA (Komitato por Precizeco en Mezorienta Raportado en Ameriko)[10] [11].
Eksteraj ligiloj
- Rubrikoj de Robert Fisk en The Independent angle
- Artikolo de Robert Fisk sur ZNet[rompita ligilo] (germane)
- Intervjuo kun Robert Fisk pri lia profesio[rompita ligilo] en Vice Magazine
- Pri la uzo de revua lingvaĵo, en Literal, Latin American Voices (Latinamerikaj Voĉoj
- Intervjuo kun Robert Fisk pri lia libro The Great War for Civilization Arkivigite je 2006-02-11 per la retarkivo Wayback Machine(La granda milito por civilizacio) angle
- Intervjuo de Robert Fisk pri internacia krimo kaj IŜ, en Terzake (informprogramo de Canvas, flandra TV-kanalo) enkonduke nederlande kun intervjuo en la angla
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.