La vorto princo por viroj, princino por virinoj, de la latina radiko princeps, kiam uzata por membro de la plej alta aristokratio, signas diversajn tipojn de titoloj (vidu ankaŭ duko).
La latina vorto princeps, origine el primus = unua, capere = preni, do "kiu prenas unua", estis uzata kiel titolo de la pli-malpli neformala gvidanto de la Roma senato kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo. Imperiestro Aŭgusto establis la formalan pozicion de monarko surbaze de princeps-eco. Li ankaŭ decidis, ke liaj nepoj somere regu la urbon Romo, kiam plej multaj nobeloj feriis aŭ praktikis religiajn ritojn - por tiu tasko la nepoj ricevis la titolon Princeps.
El la latina princeps, iom post iom, evoluis eŭropaj titoloj de iuj regantoj aŭ membroj de reganta familio. El tiuj iom diverssignifaj vortoj (principe, prince, prinz, prins, k.s.) formiĝis la esperanta princo. La responda virina titolo estas princino, kaj ĝin povas havi, krom la nemultaj regantinoj de princlandoj, ankaŭ reĝidinoj kaj edzinoj de viroj havantaj la titolon princo.
Estas diversaj tradicioj en la uzo de la titoloj. Iuj lingvoj sekvis historiajn influojn, ekzemple en la Sankta Romia imperio, kaj ne la kutimojn de aliaj lingvoj de la sama lingvofamilio.
Lingvoj (plejparte latinidaj), kun nur vortoj el la latina radiko princeps