Arbara mastrumado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Arbara mastrumado

Arbara mastrumado, arbarmastrumado, forsta mastrumadoforstmastrumado estas praktika apliko de la arbarscienco aŭ forstscienco. Laŭ la nuntempe plej kompleta vortaro de forsta fako [1] ĝi estas "tiu parto de la nacia ekonomio, kiu ampleksas la mastrumadon de la arbaro, celante la disponebligon de materialaj kaj nematerialaj prestoj" [2].

Thumb
Decidua fagarbaro en Slovenio.

Ĝi konsistas en la tagaj taskoj farendaj de la profesiuloj de la forstumado, konataj kiel forstistoj, en la arbaroj, arboplantejojforstoj, kaj rilataj naturaj resursoj. Silvikulturo aŭ arbarkultivo, kiu temas pri la kresko kaj zorgado pri arboj kaj arbaroj, estas nur parto de la forstmastrumado. Moderna forstumado estas multflanka : provizo de ligno kaj lignoproduktoj; naturaj biotopoj; natura regulado de la akvokvalito; distro; protektado de pejzaĝo kaj komunumo; dungado; estetike alloga pejzaĝo; mastrumado de la biodiverseco; mastrumado de akvokolekta areo; kaj stokejo de karbona dioksido por la atmosfera gaso. Ĉar arbaroj estas kompleksaj sistemoj, arbara mastrumado inkluzivas branĉojn el pluraj aliaj sciencoj (naturaj, sociaj kaj ekonomiaj). Ĝi povas esti studata ĉe specialaj universitatoj, ekzemple ĉe la Agrikultura kaj arbaristika universitato de Mendel en Brno.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.