Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arbara mastrumado, arbarmastrumado, forsta mastrumado aŭ forstmastrumado estas praktika apliko de la arbarscienco aŭ forstscienco. Laŭ la nuntempe plej kompleta vortaro de forsta fako [1] ĝi estas "tiu parto de la nacia ekonomio, kiu ampleksas la mastrumadon de la arbaro, celante la disponebligon de materialaj kaj nematerialaj prestoj" [2].
Ĝi konsistas en la tagaj taskoj farendaj de la profesiuloj de la forstumado, konataj kiel forstistoj, en la arbaroj, arboplantejoj aŭ forstoj, kaj rilataj naturaj resursoj. Silvikulturo aŭ arbarkultivo, kiu temas pri la kresko kaj zorgado pri arboj kaj arbaroj, estas nur parto de la forstmastrumado. Moderna forstumado estas multflanka : provizo de ligno kaj lignoproduktoj; naturaj biotopoj; natura regulado de la akvokvalito; distro; protektado de pejzaĝo kaj komunumo; dungado; estetike alloga pejzaĝo; mastrumado de la biodiverseco; mastrumado de akvokolekta areo; kaj stokejo de karbona dioksido por la atmosfera gaso. Ĉar arbaroj estas kompleksaj sistemoj, arbara mastrumado inkluzivas branĉojn el pluraj aliaj sciencoj (naturaj, sociaj kaj ekonomiaj). Ĝi povas esti studata ĉe specialaj universitatoj, ekzemple ĉe la Agrikultura kaj arbaristika universitato de Mendel en Brno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.