La 5-a de oktobro estas la 278-a tago de la jaro (la 279-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 87 tagoj restas.
Je la 5-a de oktobro okazis, interalie:
- 610: Heraklio kroniĝis kiel bizanca imperiestro
- 1056: Henriko la 4-a iĝis reĝo de Germanio
- 1285: Filipo la 4-a ektroniĝis en Francio
- 1550: Fondo de la urbo Koncepciono en Ĉilio
- 1582: Pro reformo de la gregoria kalendaro tiu ĉi tago malestis en Hispanio, Italio, Pollando kaj Portugalio
- 1614: Unua diplomatia misio alvenis al Eŭropo de Japanio, gvidita de ambasadoro Hasekura Tsunenaga
- 1665: Germanio: fondo de universitato en Kielo
- 1709: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: en Toruń renkontiĝis pola reĝo Aŭgusto la 2-a kaj rusia imperiestro Petro la Granda
- 1762: Vieno: en burgoteatrejo okazis premiero de la opero Orfeo kaj Eŭridika
- 1793: En Francio Nacia Konvencio dekretis respublikan kalendaron
- 1807: En Varsovia Duklando kreiĝis registaro de Stanisław Małachowski, militministro iĝis princo Józef Poniatowski
- 1823: Unua medicina revuo "The Lancet" aperis en Britio
- 1827: En distrikto Białostocki falis meteorŝtono Bjalistoko
- 1831: Pola armeo kun la lasta komandanto de la Novembra ribelo generalo Maciej Rybiński transpaŝis apud Brodnica landlimon kun Prusio deponante armilaron — la lasta evento de la insurekcio
- 1833: Unua Karlisma Milito: kun ribelo en Eŭskio unua karlista milito eksplodis en Hispanio
- 1842: Unua kvanto da biero Pilsner Urquell estis farita en Plzeň sub la gvidado de ĉeĥa bierfaristo Josef Groll
- 1855: Germanaj astronomoj Hermann Goldschmidt kaj Karl Theodor Robert Luther malkovris respektive asteroidon Atalante kaj Fido
- 1864: Okcident-Bengalo: 60 mil personoj pereis post ciklono en Kolkato
- 1868: Pollando: en Galicio marmoto kaj ĉamo iĝis protektataj bestoj en Tatroj
- 1905: Usona pioniro de aviado Wilbur Wright dum 39-minuta flugo atingis distancon de 24,5 mejloj
- 1908: Aŭstrio-Hungario aneksis Bosnion kaj Hercegovinon
- 1908: Bulgario proklamis sendependecon (de Turkio)
- 1910: Portugalio iĝis respubliko - post faligo de lasta reĝo Emanuelo la 2-a Teófilo Braga iĝis unua prezidento de la provizora registaro
- Unua Mondmilito
- 1921: Londono: PEN-klubo internacia fondiĝis
- 1924: Dua Pola Respubliko: aperis unua eldono de la revuo "Młody Lotnik" (Juna Piloto)
- 1925: Konferenco en Locarno komenciĝis
- 1933: Ukraina reĝisoro Lesj Kurbas estis maldungita de teatro pro "burĝa naciismo" - pafmortigita en amasa ekzekuto de 1116 malliberuloj en Sandarmoĥ
- 1938: Prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš demisiis
- 1938: Aŭtonoma slovaka registaro estis formita en Žilina
- Dua Mondmilito
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: sur la pola teritorio la Ruĝa Armeo kreis enklavon de Police — ĝis la 25-a de septembro 1946 laboris ĉi tie 20 mil germanaj militkaptitoj kaj laboristoj
- 1945: Korenica iĝis Korenica de Tito
- 1947: Kreo de la Kominformo sukcedanta la Trian Internacion
- 1947: Vegetarismo: prezidento de Usono Harry Truman apelaciis al usonanoj pri rezigno de viando-manĝado dum kelkaj tagoj semajne por tiamaniere ŝparitan monon transdoni al malsatantaj loĝantoj de Eŭropo
- 1948: En Fontainebleau dum Internacia kongreso de naturprotekto fondiĝis posta Internacia Unio por la Konservo de Naturo
- 1948: Turkmenio: dum tertremo en Aŝgabato pereis 110 miloj de personoj
- 1950: Stalinismo: ĉe Regiona Militista Juĝejo en Varsovio komenciĝis proceso kontraŭ la asocio Libero kaj Sendependo - oni verdiktis sep mortpunojn
- 1953: Usono: en Los-Anĝeleso okazis unua dokumentita renkonto de Anonimaj Narkotuloj
- 1962: Premiero de la brita filmo D-ro No
- 1964: Malvarma milito
- 1967: Hassanal Bolkiah iĝis sultano de Brunejo
- 1969: Televido BBC montris unuan epizodon de la angla komedia grupo Monty Python
- 1970: Usona publika televidkanalo Public Broadcasting Service kreiĝis
- 1970: Membroj de Liberiga Fronto de Kebekio forkaptis britan diplomaton, kaŭzante oktobran krizon en Montrealo
- 1972: Franca politikisto Jean-Marie Le Pen fondis Fronton Nacian
- 1982: Militista Ĉambro de Supera Tribunalo kontumace verdiktis mortpunon al Romuald Spasowski, ambasadoro de Pola Popola Respubliko en Usono, kiu post enkonduko de milita stato en Pollando petis politikan azilon
- 1983: Gvidanto de la pola sindikata movado "Solidareco" Lech Wałęsa ricevis Nobel-premion pri paco
- 1983: Ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos malkovris asteroidon Ĝemzbondo
- 1986: Okcidenta gazetaro sciigis pri la nukle-armila programo de Israelo malkaŝita de Mordechai Vanunu
- 1988: Brazilo akiris sian konstitucion kaj kreiĝis du subŝtatoj: Amapao kaj Rorajmo
- 1989: La 14-a Dalai-lamao Tenzin Gyatso iĝis laŭreato de la Nobel-premio pri paco
- 1989: Usona prezidento George H. W. Bush aprobis rezolucion indikantan ĉi tiun tagon Monda Memortago de Raoul Wallenberg, justulo inter la popoloj
- 1992: Lennart Meri iĝis prezidento de Estonio
- 1995: Flago de Makedonio oficialiĝis
- 1999: Ĉeĥa tenisistino Jana Novotná anoncis finon de sia sporta kariero
- 2000: Serbio: amasaj manifestacioj en Beogrado kaj aliaj urboj kondukis al eksiĝo de Slobodan Milošević
- 2003: Aĥmed Kadirov iĝis prezidento de Ĉeĉenio (Rusio)
- 2004: Monako aniĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 2007: Pola ministro pri nacia defendo Aleksander Szczygieł nomumis postmorte 7842 oficirojn, viktimojn de la Masakro de Katin, al pli supera rango
- 2012: Flughaveno Prago-Ruzyně ricevis la nomon de Václav Havel
- 2014: Franca aŭtosportisto Jules Bianchi grave vundiĝis debutante en Formulo 1 dum la Granda Premio de Japanio kaj poste mortis
- 2014: En antaŭtempa baloto al parlamento en Bulgario venkis opozicia partio GERB de estinta ĉefministro Bojko Borisov
- 2015: 12 landoj de Azio kaj Pacifiko subskribis komercan pakton Transpacifika Partnereco
- 2016: Oni malfermis fervojlinion inter Etiopio kaj Ĝibutio liganta la ĉefurbojn Adis-Abebo kaj Ĝibuto
- 2019: Solena ŝtata-eklezia adiaŭo de la pola marŝalo-senatano Kornel Morawiecki
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 440: Bodhidharmo, ĉina budhano, lasta barata patriarko de zen-budhismo, unua patriarko de ĉan-budhismo (m. nekonata)
- 1609: Paul Fleming, germana kuracisto, verkisto, poeto, enestanta en Germana antologio (m. 1640)
- 1640: Françoise-Athénaïs de Rochechouart de Mortemart, amatino de franca reĝo Ludoviko la 14-a (m. 1707)
- 1658: Maria de Modena, reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando (m. 1718)
- 1713: Denis Diderot, franca filozofo, verkisto, enkciklopediisto, unu el ĉefkreintoj de Enciklopedio (m. 1784)
- 1781: Bernard Bolzano, ĉeĥa pastro, matematikisto, filozofo, teologo, pacisto (m. 1848)
- 1786: Vikencij Ravinski, belorusa poeto kaj dramisto (n. 1855)
- 1795: Karl Ludwig Sand, germana studento kaj atencanto, ekzekutita (m. 1820)
- 1830: Chester A. Arthur, prezidento de Usono (m. 1886)
- 1848: Edouard Detaille, franca pentristo (m. 1912)
- 1848: Guido von List, aŭstra okultisto kaj verkisto, kies ideoj inspiris nacisocialismon (m. 1919)
- 1851: Placyd Dziwiński, pola matematikisto (m. 1936)
- 1851: Mór Ditrói, hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro (m. 1945)
- 1860: William Harvey, angla esperantisto, vortaristo, parolisto, sekretario de UK 1926, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Skotlando, membro de Lingva Komitato (m. nekonata)
- 1863: Klara Zamenhof, filino de litova-pola komercisto Aleksandro Silbernik, edzino de Ludwik Zamenhof kontribuinta al eldono de Unua libro kaj fondo de societo Konkordo populariganta internan ideon (m. 1924)
- 1864: Louis Lumière, franca inventisto, pioniro de kino (m. 1948)
- 1872: Kálmán Vakarcs, hungara etnografo, kolektisto kaj instruisto (m. 1952)
- 1880: Lajos Vékás, rumania hungara ekonomikisto, advokato, fakverkisto (m. 1962)
- 1881: Hans von Hammerstein-Equord, aŭstra verkisto kaj politikisto (m. 1947)
- 1882: Robert Goddard, pionira usona raketfaristo (m. 1945)
- 1884: Georges Warnier, franca administranto de komercaj societoj, kunfondinto de la Domo de Esperanto (m. 1953)
- 1887: René Cassin, franca juristo, diplomato kaj politikisto Nobelpremiita (m. 1976)
- 1892: Ernő Kázmér, hungara ĵurnalisto, kritikisto (m. 1941)
- 1897: Emília Csűrös, hungara porjunulara verkistino (m. 1970)
- 1902: Albert Nagy, rumania hungara pentristo (m. 1970)
- 1909: Bohdan-Ihor Antoniĉ, ukraina poeto (m. 1937)
- 1917: Magda Szabó, hungara verkistino, enestanta en "Horizonto" kaj Hungara Antologio (m. 2007)
- 1919: Vojtech Zamarovský, slovaka historiisto kaj verkisto (m. 2006)
- 1919: Boris Ŝĉerbina, sovetia kaj partia gvidanto, Heroo de Socialisma Laboro, unu el kreintoj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso, gvidanta likvidon de la sekvoj de la nuklea akcidento de Ĉernobilo kaj de la Spitaka tertremo (m. 1990)
- 1920: Meliton Kantaria, soveta serĝento, ano de triopo hisinta la flagon de Sovetunio super Reichstag, Heroo de Sovetunio (m. 1993)
- 1922: András Kiss, rumania hungara historiisto, arkivisto, fakverkisto (m. 2013)
- 1924: José Donoso, ĉilia verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1996)
- 1926: Zoltán Náhlik, rumania hungara, hungara edukhistoriisto
- 1930: Pavel Popoviĉ, sovetia, rusia kosmonaŭto kaj la unua ukraina (m. 2006)
- 1930: Reinhard Selten, germana Nobelpremiita ekonomikisto, honora membro de AIS, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, rektoro de Internacia Kongresa Universitato, aŭtoro de esperanta-germana libro Por dulingveco en Eŭropo (m. 2016)
- 1935: Oswald Wiener, aŭstra verkisto (m. 2021)
- 1936: Václav Havel, ĉeĥa verkisto, lasta prezidento de Ĉeĥoslovakio kaj unua de Ĉeĥio (m. 2011)
- 1941: Eduardo Duhalde, argentina politikisto, advokato kaj notario, prezidento de Argentino
- 1944: László Csiki, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 2008)
- 1948: Stefan MacGill, novzelanda esperantisto, prezidanto de TEJO, volontulo en la Centra Oficejo de UEA, kunordiganto de la Jarlibro de UEA, teknika redaktoro de "Kontakto" kaj redaktoro de "Juna Amiko", prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, aŭtoro de la lernilo-serio Tendaraj tagoj
- 1951: Bob Geldof, irlanda kantisto, kantaŭtoro, politika aktivisto
- 1952: Emomalii Raĥmon, prezidento de Taĝikio
- 1955: Ángela Molina, hispana aktorino
- 1958: Neil deGrasse Tyson, usona astrofizikisto, sciencopopularigisto
- 1974: Colin Meloy, usona kantisto kaj muzikisto de sendependa roko
- 1975: Kate Winslet, angla aktorino
- 1976: Matt Hamill, usona surda luktisto
- 1976: Ramzan Kadirov, ĉefministro kaj prezidento de Ĉeĉenio (Rusio)
- 1978: Koppány Zsolt Nagy, hungara verkisto kaj tradukisto
- 1985: Gergely Illyés, rumania hungara politika analisto, ĵurnalisto
- 610: Fokas, bizanca imperiestro (n. ĉirkaŭ 570)
- 877: Karlo la 2-a, okcidentfranka reĝo (n. 823)
- 1056: Henriko la 3-a, romia-germana imperiestro (n. 1017)
- 1112: Sigebert de Gembloux, benedikta monaĥo el Namuro, humanisto, hagiografo, historiisto, teologo, mezepoka kronikisto (n. 1030)
- 1214: Alfonso la 8-a, reĝo de Kastilio (n. 1155)
- 1225: An-Nasir, abasida kalifo (n. 1158)
- 1285: Filipo la 3-a, reĝo de Francio (n. 1245)
- 1354: Giovanni Visconti, itala episkopo, senjoro de Milano (n. 1290)
- 1470: Matteo Carreri, itala dominikano, stigmatito, katolika beatulo (n. 1420)
- 1607: Matthäus Dresser, germana filologo, historiisto, pedagogo, humanisto (n. 1536)
- 1725: Johann Sinapius, slovaka erudiciulo, historiisto, filologo, bibliotekisto, genealogo kaj rektoro de Gimnazio en Legnica (n. 1657)
- 1763: Aŭgusto la 3-a, princo-elektisto de Saksio kaj reĝo de Pollando, mecenato de arto (n. 1696)
- 1777: János András Segner, hungara-germana kemiisto, matematikisto, kuracisto, fizikisto, astronomo, universitata instruisto (n. 1704)
- 1782: Heinrich Sander, germana instruisto, teologo kaj verkisto (n. 1754)
- 1791: Grigorij Potjomkin, rusa feldmarŝalo, favorato de Katerina la 2-a (n. 1739)
- 1813: Tecumseh, indiana tribestro de Shawnee, adepto de indiana konfederacio (n. ĉirkaŭ 1768)
- 1813: Eleonore Prochaska, germana kuiristino kaj heroino kontraŭnapoleona (n. 1785)
- 1816: Camilo Torres Tenorio, kolombia advokato kaj movadestro por sendepenceco de Kolombio, ekzekutita (n. 1766)
- 1855: Salamon János Petényi, hungara pastro, zoologo, ornitologo, iĥtiologo, paleontologo, kavernisto (n. 1799)
- 1857: Wenzel Scholz, aŭstra aktoro (n. 1787)
- 1864: Imre Madách, hungara verkisto (n. 1823)
- 1880: William Lassell, angla astronomo (n. 1799)
- 1880: Jacques Offenbach, franca-germana komponisto kaj muzikisto (n. 1819)
- 1883: Joachim Barrande, franca paleontologo kaj geologo (n. 1799)
- 1904: Frédéric Auguste Bartholdi, franca skulptisto (n. 1834)
- 1913: Patrick Augustine Sheehan, irlanda pastro, politikisto kaj verkisto (n. 1852)
- 1925: Anna Schäffer, germana stigmatita mistikulino, katolika beatulino (n. 1882)
- 1933: Nikolaj Judeniĉ, rusa generalo, komandanto de la Blanka Armeo (n. 1862)
- 1934: Jean Vigo, franca filmreĝisoro (n. 1905)
- 1936: Jan Jacob Slauerhoff, nederlanda ŝipkuracisto, poeto kaj romanverkisto (n. 1898)
- 1938: Marian Zdziechowski, pola filozofo, filologo, historiisto (n. 1861)
- 1938: Faustyna Kowalska, pola monaĥino, mistikulino, katolika sanktulino kaj viziistino (n. 1905)
- 1946: István Bethlen, grafo, ĉefministro de Hungario (n. 1874)
- 1953: Friedrich Wolf, germana kuracisto, verkisto, diplomato kaj soldato de Internaciaj Brigadoj (n. 1888)
- 1955: Andor Tevan, hungara presisto kaj eldonisto (n. 1889)
- 1960: Alfred Kroeber, usona antropologo (n. 1876)
- 1962: Edwin Müller, aŭstra-usona filatelisto (n. 1898)
- 1975: Karl Lechner, aŭstra historiisto kaj arkivisto (n. 1897)
- 1986: Géza Kozma, hungara komponisto (n. 1902)
- 1996: Károly Székely, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (n. 1913)
- 2000: Elemér Bakó, hungara lingvisto, bibliotekisto, redaktoro, kunlaboranto de Kongresa Biblioteko (n. 1915)
- 2000: Zef Luigj Mjeda, albana esperantisto, Esperanto-vortaristo, eldoninto de la albana vortaro, honora membro de UEA (n. 1921)
- 2003: Timothy Treadwell, usona ekologo (n. 1957)
- 2005: Ferenc Visky, rumania hungara reformita teologo (n. 1918)
- 2010: Bernard Clavel, franca verkisto (n. 1923)
- 2011: Steve Jobs, usona entreprenisto, kunkreinto de Apple (n. 1955)
- 2012: Claude Pinoteau, franca reĝisoro kaj scenaristo (n. 1925)
- 2015: Henning Mankell, sveda verkisto de krimfikcio, porinfana literaturo, kaj dramisto, socia kritikisto (n. 1948)
- 2016: György Márkus, hungara marksista filozofo, pro protesto kontraŭ Invado en Ĉeĥoslovakio forigita de la partio, elmigrinta al Aŭstralio (n. 1934)
La 5-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):