usona antropologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Alfred Louis KROEBER (naskiĝis la 11-an de junio 1876 en Hoboken, Nov-Ĵerzejo, Usono; mortis la 5-an de oktobro 1960) estis unu el la plej influaj antropologoj dum la unua duono de la 20-a jarcento en Usono.
Alfred Kroeber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alfred Louis Kroeber | |||||
Naskiĝo | 11-an de junio 1876 en Hoboken | ||||
Morto | 5-an de oktobro 1960 (84-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Sunset View Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio - antropologio (–1901) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Theodora Kroeber (en) (1926–1960) vd | ||||
Infanoj | Ursula K. Le Guin, Karl Kroeber vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo sociologo arkeologo lingvisto vd | ||||
Laborkampo | Antropologio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Franz Boas vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis studento de Franz Boas ĉe la universitato Kolumbio kie li doktoriĝis en 1901, per tezo pri la arapaoj. Sekve li laboris ĉefe ĉe la universitato de Kalifornio, Berkeley.
Li famiĝis ĉefe pro siaj esploroj pri etnologio kaj alportis kontribuojn al arkeologio.
Li verkis artikolon "kasto" en la Encyclopedia of Social Sciences (enciklopedia de sociaj sciencoj, vol 3, 1930, 254b-257a), kiu estis forte kritikata de Louis Dumont en Homo hierarchicus, Parizo, Gallimard, 1966, p. 306 k.s.). Alfred Kroeber gvidis elfosaĵojn en Nov-Meksiko, Meksiko kaj Peruo. Li kaj liaj studentoj grave laboris kolektante kulturajn datumojn pri la okcidentaj nordamerikanaj indianoj. La prezervadlabora farita aperis en manlibro pri kaliforniaj indianoj (1925). Tiaj klopodoj prezervi restajn datumojn pri triboj estis nomitaj "savetnografio".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.