Reinhard Selten
germana matematikisto, ekonomikisto, Nobelpremiito pri ekonomio kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Reinhard Justus Reginald SELTEN [RAJNhat ZELtn] (naskiĝis la 5-an de oktobro 1930 en Breslaŭo, mortis la 23-an de aŭgusto 2016 en Poznano) estis matematikisto, ekonomikisto kaj esperantisto. Li estis Nobel-premiito pri ekonomiko[1] (1994) kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (ekde 1995)[2].
Selten naskiĝis en Vroclavo (germane:Breslau), tiam Germanio (hodiaŭ Wrocław, Pollando), kiel filo de esperantisto Adolf Selten. Post la Dua Mondmilito li ekloĝis en Okcidenta Germanio. Li studis matematikon en Frankfurt am Main, faris la magistronivelan ekzamenon en 1957 kaj doktoriĝis en 1961. Post plurjara laboro en ekonomiscienca esplorgrupo kaj unujara restado en Usono li en la jaro 1968 habilitiĝis pri ekonomiko en Frankfurto ĉe Majno. Poste li laboris kiel profesoro en Berlino, Bielefeld kaj Bonn. En 1996 li emeritiĝis. Dek unu universitatoj asignis al li honoran doktorecon.
Li estis membro kaj honora senatano de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San-Marino (AIS), membro de la Nordrejn-Vestfalia Akademio de la Sciencoj (Nordrhein-Westfälische Akademie der Wissenschaften) kaj Fellow of the Econometric Society Arkivigite je 2008-12-10 per la retarkivo Wayback Machine.
Grava esplorkampo de Reinhard Selten estis la ludoteorio. En 1994 kun John Charles Harsanyi kaj John Nash li ricevis la Premion pri ekonomiko de la Sveda Nacia Banko memore al Alfred Nobel, ofte nomatan Nobel-premio pri ekonomiko. Li estis la unua germano, kiu ricevis tiun premion.
Esperanto
Selten estis fervora esperantisto. En la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo (1995) li estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Kadre de la 84-a UK en Berlino (1999) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato.
La 26-an de septembro 2004 li aktive partoprenis kiel honora gasto en la Esperanto-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de Eduardo Kozyra por polaj eŭropdeputitoj (MEP).
Eŭropa Parlamento
La 9-an de majo 2007, en la eŭropa tago, EU solenis la 50-jariĝon de la Traktato de Romo kaj invitis Nobel-premiitojn paroli en la Eŭropa Parlamento. Inter ili troviĝis Reinhard Selten. En sia parlamenta parolado li argumentis por la bezono de plia ekonomia integriĝo kaj fortigo de la eŭropa identeco. Laŭ li la ĉefa malhelpo por komuna eŭropa identeco estas la lingva baro, kiun oni povus malaltigi per lernado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo.
En 2009 Selten estis ĉefkandidato de la germana Esperanto-partio Eŭropo - Demokratio - Esperanto en la balotoj por la Eŭropa Parlamento.
Listo de verkoj
- Ĉu mi lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj ; (symmetric equilibria in linguistic games) / Reinhard Selten kaj Jonathan Pool – Bielefeld : Inst. für Math. Wirtschaftsforschung an d. Univ., 1982. – (Working papers / Institute of Mathematical Economics ; 112)
- Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj : ĉu mi lernu esperanton? = Einführung in die Theorie sprachlicher Spiele / Reinhard Selten ; Jonathan Pool. - Berlin [k.a.] : Akad. Libroservo, 1995. – (Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft ; Bd. 36, 1995, [Beih.]) ISBN 3-929853-03-5
- La fina venko – ludoteoria modelo / Reinhard Selten. – En: Al lingva demokratio : aktoj de la Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, Prago, 20 – 23 julio 1996 ; p.[175] – 176. [Diskuto p. 177 – 183. Resumo angla p. 33, resumo franca p. 43]
- La kostoj de la Eŭropa lingva (ne-)komunikado / red. Reinhard Selten. Ideo kaj projekto de Giorgio Pagano. Scienca kunordigo de Carlo Minnaja. [Elitaligoj de Umberto Broccatelli]. – Roma: Esperanto Radikala Asocio, 1997. – X, 148 p. : grafikaĵoj, + aldonaĵo, bibliogr. Originala titolo: I costi della (non)comunicazione linguistica europea.
- Por Dulingveco en Eŭropo/Für Zweisprachigkeit in Europa kun Helmar G. Frank, IFB Verlag Paderborn, 2005.
Eksteraj ligiloj
- Esperantlingva intervjuo kun Reinhard Selten, kun subtitoloj, fare de Rainer Kurz
- Laboratorio por Eksperimenta Ekonomiko de la Universitato de Bonn Arkivigite je 2006-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Aŭtobiografio 1994 en nobelpremia retpaĝaro (angle)
- Retejo de la Universitato de Bonn, Germanio (germane, france kaj angle) Arkivigite je 2014-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Pri Selten
- Verkoj de kaj pri Reinhard Selten[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- La parolado de Reinhard Selten en Eŭropa Parlamento (esperante)
- Akademische Gedenkfeier Arkivigite je 2019-04-11 per la retarkivo Wayback Machine zu Ehren von Reinhard Selten, 9. März 2017
Bibliografio
Monato, internacia magazino sendependa, numero 1994/12, paĝo 7: Nobelpremio pri ekonomio verkita de Pejno Simono.Amika Rondo, numero 68 (1995/2): Speciala numero pri Reinhard Selten kunmetita de Alicja Krejĉi-Lewanderska.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.