Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Matthäus DRESSER (ankaŭ: Drescher, Dressler; naskiĝinta la 24-a de aŭgusto 1536 en Erfurto, mortinta la 5-a de oktobro 1607 en Lepsiko) estis germana filologo, pedagogo kaj historiisto. Li konsideratas esti la lasta grava humanisma fakulo en Germanio. Li estis tre influata per la verkoj de Filipo Melanktono.
Matthäus Dresser | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1536 en Erfurto |
Morto | 5-an de oktobro 1607 (71-jaraĝa) en Leipzig |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Erfurto |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto |
Dressler pasis la junajn jarojn en modestaj cirkonstancoj. Li finstudis en Erfurto en 1559. Post li faris privatajn prelegojn pri la lingvoj helena kaj latina. Ekde 1561 li instruis en la en 1561 en la Aŭgustenana monakejo fondita Konsilantargimnazio. Ties frekvento preparu la lernantojn al la universitataj studoj. En 1562 li iĝis profesoro pri la helena lingvo ĉe la Universitato de Erfurto kaj membro de la tri t.n. Grandaj kolegioj. Krome li instruis dialektikon kaj retorikon. Ekde 1566 li estis dekano de la fakultato de filozofio; en tiu ĉi funkcio li ege engaĝiĝis por studreformoj.
En 1574 li estis vokita al profesoreco pri historio kaj retoriko ĉe la altlernejo de Jena. Sed li ne sekvis tiun ĉi vokon pro paralela oferto de princelektisto August iĝi posteŭlo de Joachim Camerarius en Lepsiko (malnovaj lingvoj + historio). Alternantive li povus esti rektoro ĉe la princaj lernejoj de Pforta kaj Meißen. Dresser decidis iri al Meißen kaj deĵoris tie de 1575 ĝis 1581. Malantaŭ tio li tamen turniĝis al universitata kariero en Lepsiko kaj nomumitis baldaŭ Kortega historiografo kun la tasko finfari la verkon Saksia historio de Georg Fabricius. Ekster tio li devis laŭ kortega komisio reformi kaj viziti la landajn lernejojn. En 1599/1600 Dresser estis universitata rektoro reprezentante la altlernejon plurfoje dum parlamentaj tagoj.
Kiel profesoro lepsika li havis grandan estimon inter la tiamaj fakuloj. Gravis ankaŭ liaj kontaktoj kun David Chytraeus.
Dresser tradukis serion da teologiaj kaj filologaj skribaĵoj respektive eldonis ilin. Disvastigata estis lia retorika lernolibro. Kiel historiisto li estis ankoraŭ tute universalepensanta laŭ antikvaj kaj mezepokaj modeloj. Sed samtempe Dresser favorigis kritikan esploron de fontoj kaj klaran dividon inter eklezia kaj profana historioj. Koncerne periodigojn Dresser ankoraŭ orientiĝis - kontraŭe al aliaj gravuloj historiistaj kiel Jean Bodin - pri la tradicia modelo de la kvar mondaj monarkioj. Siajn metodikajn ideojn Dresser klarigis en akademiaj prelegoj. Ili paŝon post paŝo plialtigis laborteknikojn kaj orientigis aliajn scienculojn pozitive. Liaj historiaj ĉefverkoj estas Isagoges historicae (1586-1606) kaj histori-geografia priskribo de multo da germanaj urboj. Krome li kontinuigis la je la fino de la 15-a jarcento verkitan kaj ĝis 1588 far la magdeburgano Johann Pomarius daŭrigitan kronikon (Nieder)Sächsische Chronik ĝis la jaro 1596. Same li finverkis la genealogian libron New Stammbuch … des Hauses zu Sachsen de Petrus Albinus.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.