From Wikipedia, the free encyclopedia
Andor Tevan, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tevan Andor estis hungara presisto, eldonisto. Lia fratino estis Margit Tevan.
Andor Tevan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1889 en Békéscsaba |
Morto | 5-an de oktobro 1955 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 17A/1-10-1 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Adolf Tevan (en) |
Frat(in)o | Margit Tevan |
Okupo | |
Okupo | tipografo presisto eldonisto |
Andor Tevan Arkivigite je 2016-12-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1889 en Békéscsaba, li mortis la 5-an de oktobro 1955 en Budapeŝto.
Andor Tevan devenis el juda familio. Li akiris diplomon en grafika altlernejo (Graphische Lehr und Versuchsanstaltban) en Vieno en 1910. Hejmenveninta li transprenis la familian vendejon pri libroj kaj kreis el tio modernan eldonejon kaj presejon. En la sekva jaro li eldonis malmultekostan serion pri konataj verkistoj kun furora sukceso. Post 2 jaroj li eldonis ankaŭ bibliofiliojn. Li iĝis konata eldonisto, liaj eldonaĵoj apartenis al la kulmino de la hungaraj libroj. Dum la Granda Depresio li presis ankaŭ pakumojn, reklamojn, kiuj faris stabilan buĝeton. Baldaŭ li eldonis ankaŭ fabelojn. En 1944 li estis trudlaboristo en Vieno, poste li hejmenvenis. En 1949 la ŝtato forprenis la presejon, tial li laboris ĝismorte en eldonejo en Budapeŝto. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.