La 9-a de oktobro estas la 282-a tago de la jaro (la 283-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 83 tagoj restas.
Je la 9-a de oktobro okazis, interalie:
- -43: Romia militisto fondis Lugdunum (hodiaŭa Liono)
- 768: Fratoj Karlo la Granda kaj Karlomano la 1-a kroniĝis kiel kunregantoj de Franka imperio
- 1000: Vikingo Leifr Eiríksson alteriĝis al Vinlando iĝante unua konata eŭropano, kiu atingis Nordamerikon
- 1192: Rikardo la 1-a forlasis Sanktan Landon kaj reŝipiĝis al Anglio post subskribo de pactraktato kun Saladino fine de la Tria krucmilito
- 1238: Jakobo la Konkeranto liberigis Valencion de araba regado
- 1305: Ĉeĥa reĝo Venceslao la 3-a eksiĝis de la hungara krono, kiun li portis sub la nomo Ladislao la 5-a
- 1410: Malnovurba Urbodomo: Astronomia horloĝo de Prago estis unuafoje menciita en dokumentoj
- 1446: En Koreio oni publikigis korean alfabeton
- 1479: En kastelo en Nowe Miasto Korczyn (distrikto Buski) alta majstro de la ordeno de germanaj kavaliroj Martin Truchsess von Wetzhausen omaĝis al pola reĝo Kazimiro la 4-a
- 1514: Ludoviko la 12-a edziĝis al Mary Tudor
- 1531: Svislando: 2-a Milito de Kappel inter katolikaj kaj protestantaj kantonoj eksplodis
- 1556: Venezuelo: urbo Merido fondiĝis
- 1594: Srilanko: armeo de Portugala kolonia imperio estis neniigita de la Reĝlando de Kandi - fino de la kampanjo de Danturo
- 1610: Moskva milito: pola militisto Stanisław Żółkiewski okupis la Moskvan Kremlon
- 1626: Venko de pola militistaro en la batalo de Bila Cerkva inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Krimea Ĥanlando
- 1635: Usono: regopovoj de Salem kondamnis al ekzilo pastoron Roger Williams, postan defendanton de indianoj
- 1676: Nederlanda fizikisto Antonie van Leeuwenhoek skribis leteron al la Reĝa Societo de Londono kun unua priskribo de protozoo
- 1683: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski en la dua batalo de Parkany frakasis la turkan armeon
- 1701: Konektikuto: Universitato Yale fondiĝis
- 1708: Granda Nordia Milito: venko de rusa armeo super la sveda en batalo de Leśna (nun Mahilova regiono)
- 1717: Burbonaj regopovoj malfondis universitaton en Ilerdo
- 1760: Sepjara milito: rusaj trupoj okupis Berlinon
- 1789: En Francio oni malpermesis torturojn
- 1804: Fondo de Hobarto, la nuna ĉefurbo de Tasmanio
- 1806: Reĝlando Prusio deklaris militon al Francio
- 1807: Prusio abolis personan dependecon de kamparanoj disde bienuloj
- 1817: Orienta Flandrio: fondo de universitato en Gento
- 1824: En Kostariko oni abolis sklavecon
- 1829: Armena verkisto Ĥaĉatur Abovjan kiel unua grimpis Araraton
- 1845: Angla teologo, filozofo, verkisto John Henry Newman konvertiĝis de anglikanismo al katolikismo
- 1874: Berno: Universala Poŝta Unio fondiĝis
- 1878: Rusia imperio ekregis sudan Besarabion
- 1888: Oficiala malfermo al la publiko de la Vaŝingtona Monumento, tiutempe la plej alta konstruaĵo en la mondo
- Unua Mondmilito
- 1919: Teamo de basbalo Cincinnati Reds venkis en finala Monda Serio super Chicago White Sox, iĝante unuafoje en sia historio venkanto de la Grandaj Ligoj de Basbalo
- Soveta-Pola Milito:
- 1920: Pola generalo Lucjan Żeligowski, ŝajnigante malobeon al Supera Komandanto Józef Piłsudski, okupis Vilnon kun ĉirkaŭaĵoj
- 1926: Nupto de francaj gesciencistoj Frédéric Joliot-Curie kaj Irène Joliot-Curie
- 1934: Dum vizito en Francio estis murdita reĝo de Jugoslavio Aleksandro la 1-a Karađorđević kune kun franca ministro pri eksteraj aferoj - la atencinto mortis la saman tagon
- 1936: Usono: inaŭguro de Akvobaraĵo Hoover sur la rivero Kolorado
- 1937: Granda teroro: NKVD-trio de NKVD el Leningrada provinco mortkondamnis unuverdikte 1116 malliberulojn de Solovecaj insuloj - oni pafmortigis la 3-an de novembro en Sandarmoĥ i.a. Miroslav Irĉan, Mikola Kuliŝ, Lesj Kurbas, Valerian Pidmohilnij, Mikola Zerov
- Dua Mondmilito
- 1945: Nacia Lernejo pri Administrado fondiĝis en Francio
- 1945: Oni nuligis malpermeson de la Komunista Partio de Venezuelo
- 1948: Stalinismo: kuriero de Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo kaj organizanto de malleĝa transporto eksterlanden de personoj persekutataj de sekureca servo kaj familioj de oficiroj de la armeo de Władysław Anders, Tadeusz Bejt, estis kidnapita de sia loĝejo en Berlino, alveturigita al Varsovio, enprizonigita kaj ekzekutita
- 1952: Premiero de la japana filmo Vivi, reĝisorita de Kurosawa Akira
- 1962: Ugando fariĝis sendependa de Britio
- 1963: Italio: terglito falis en la basenon de la akvobaraĵo Vajont, kaŭzante ondon, kiu detruis Longarone kun pli ol 1 900 viktimoj
- 1968: En Moskvo komenciĝis proceso kontraŭ venintoj al la Ruĝa Placo la 25-an de aŭgusto proteste kontraŭ sovetia Invado en Ĉeĥoslovakio
- 1969: Ĉeĥoslovaka registaro en Prago malpermesis al individuoj vojaĝi al Okcidenta Eŭropo pro la grandega nombro da elmigrado
- 1970: Kamboĝo proklamiĝis kiel Kmera Respubliko
- 1971: GDR: monumento al Karl Marx estis inaŭgurita en Karl-Marks-Urbo
- 1973: Elvis Presley divorcis disde Priscilla Presley
- 1975: Sovetia sciencisto kaj disidento Andrej Saĥarov ricevis Nobel-premion pri paco
- 1975: En Varsovio oni subskribis interkonsenton permesantan al germana malplimulto elmigri al FRG kun samtempa certigo fare de Bonn pagi pension al polaj trudlaboristoj en Tria Regno
- 1977: Papo Paŭlo la 6-a kanonizis maronitan monaĥon Ŝarbel Maĥluf
- 1980: Papo Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis kun Dalai-lamao Tenzin Gyatso dum privata aŭdienco en Vatikano
- 1982: Atako kontraŭ sinagogo en Romo kaŭzis morton de dujara infano kaj vundiĝon de 35 homoj
- 1983: Kelkajn minutojn antaŭ alveno de prezidento de Suda Koreio Ĝon Du-hŭan eksplodo de bombo metita de nordkoreaj agentoj detruis Muzeon de Martiroj en la ĉefurbo de Birmo Jangono - 4 birmanoj pereis kaj 17 membroj de korea delegitaro, 46 personoj vundiĝis
- 1986: Usona televidkanalo Fox Broadcasting Company ekfunkciis
- 1988: Litovio: trikolora flago de Litovio estis hisita sur la turo de Granda Militmuzeo en Kaŭno
- Revolucioj de 1989
- 2004: Afganio: Hamid Karzai gajnis unuan demokratian prezidentan balotadon
- 2006: Nord-Koreio testis eksplodon de nuklea armilo
- 2006: Toomas Hendrik Ilves iĝis prezidento de Estonio
- 2008: Montenegro kaj Makedonio agnoskis sendependecon de Kosovo
- 2009: En luna nubo estiĝinta post intencita frakaso de la usona kosmosondilo LCROSS oni poste malkovris akvon
- 2012: Ĉeĥa hokeisto Dominik Hašek anoncis finon de sia sporta kariero
- 2012: La 15-jara pakistana aktivulino pri aliro al edukado kaj virinaj rajtoj Malala Yousafzai estis pafvundita al la kapo kaj kolo en atenco de taliboj
- 2013: Ilham Alijev estis elektita la trian fojon por la posteno de prezidento de Azerbajĝano
- 2014: 47 personoj pereis kaj 88 vundiĝis en du bombaj atencoj en la ĉefurbo de Jemeno - Sanao
- 2016: Batalgrupo atakis landliman poŝton en Birmo, mortigante naŭ homojn kaj komencante periodon de intensa persekutado de rohinĝoj
- 2017: La 3-a Eŭropa Forumo de Cibersekureco komenciĝis en Krakovo
- 2019: Terorismo: atako al sinagogoj dum Jom Kipur en Halle kaj Landsberg
- 2019: Turkio komencis invadon al nordorienta Sirio
- 1201: Robert de Sorbon, franca teologo, fondinto de la universitato Sorbono (m. 1274)
- 1221: Salimbene de Adam, itala kronikisto, ordena fratulo (m. 1288)
- 1261: Denizo, reĝo de Portugalio (m. 1325)
- 1623: Ferdinand Verbiest, flandra jezuito, ĉina mandareno (m. 1688)
- 1666: Christian August de Sachsen-Zeitz, germana duko kaj primaso (m. 1725)
- 1704: János András Segner, germana profesoro, fizikisto, kemiisto, matematikisto, kuracisto, astronomo (n. 1777)
- 1735: Karlo Vilhelmo Ferdinando, germana princo kaj soldulo (m. 1806)
- 1757: Karlo la 10-a, reĝo de Francio (m. 1836)
- 1788: József Kossics, hungara katolika pastro, instruisto, ĉasisto (m. 1867)
- 1811: Heinrich Albert Jahn, svisa historiisto (m. 1900)
- 1813: Giuseppe Verdi, itala komponisto (m. 1901)
- 1823: Antal Weber, hungara arkitekto, ministro, edukisto (m. 1889)
- 1825: Josef Jireček, ĉeĥa filologo, etnografo, historiisto (m. 1888)
- 1835: Camille Saint-Saëns, franca komponisto, virtuozo de fortepiano kaj orgeno, dirigento (m. 1921)
- 1845: Erwin Rohde, germana klasika filologo kaj religiscienculo (m. 1898)
- 1846: Maksymilian Gierymski, pola pentristo (n. 1874)
- 1849: József Jekelfalussy, hungara statistikisto, ekonomikisto (m. 1901)
- 1851: Franciszek Kamieński, pola botanikisto (m. 1912)
- 1852: Hermann Emil Fischer, germana Nobelpremiita kemiisto (m. 1919)
- 1853: José do Patrocínio, brazila farmaciisto, ĵurnalisto, verkisto, oratoro, kaj aktiva politikisto (m. 1905)
- 1858: Mihajlo Pupin, serba-usona fizikisto, inventisto, profesoro (m. 1935)
- 1859: Lajos Bodola, hungara geodeto, inĝeniero, profesoro (m. 1905)
- 1859: Alfred Dreyfus, franca oficiro famiĝinta pro t.n. Dreyfus-skandalo (m. 1935)
- 1873: Karl Schwarzschild, germana pioniro de astrofiziko (m. 1916)
- 1874: Nikolao Roerich, rusa pentristo, verkisto, poeto, vojaĝisto kaj esploristo de Azio (m. 1947)
- 1876: Gyula Szini, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1932)
- 1879: Max von Laue, germana Nobelpremiita fizikisto (m. 1960)
- 1881: Victor Klemperer, germana verkisto kaj filologo (m. 1960)
- 1883: Béla Kölönte, hungara lokhistoriisto kaj verkisto (m. 1934)
- 1884: Helene Deutsch, pola-usona psikoanalizistino (m. 1982)
- 1888: Nikolaj Buĥarin, rusa politikisto, ĉefredaktoro de Pravda, gvidanto de Tria Internacio, viktimo de Granda Teroro (m. 1938)
- 1888: Gyula Vidor, hungara/rumania hungara redaktoro, verkisto (m. nekonata)
- 1892: Ivo Andrić, serba verkisto kaj poeto Nobelpremiita (m. 1975)
- 1893: Heinrich George, germana aktoro, teatrestro (m. 1946)
- 1906: Léopold Sédar Senghor, senegala poeto kaj politikisto (m. 2001)
- 1907: Jacques Tati, franca reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 1982)
- 1907: Horst Wessel, germana-nazia politikisto, aŭtoro de neoficiala himno de NSDAP Kanto de Horst Wessel, murdita (m. 1930)
- 1909: István Horváth, rumania hungara poeto, verkisto (m. 1977)
- 1918: Howard Hunt, CIA-agento, kulpulo en la Watergate-skandalo (m. 2007)
- 1918: Bebo Valdés, kuba pianisto kaj komponisto (m. 2013)
- 1919: Krystyna Wańkowicz, pola sanitariistino kaj kurierino, soldatino de Pola Enlanda Armeo, partoprenantino de la ribelo de Varsovio (m. 1944)
- 1919: Rezső Sugár, hungara komponisto, instruisto kaj profesoro (m. 1988)
- 1919: Magdolna Zsakó, rumania hungara, biologino, geografino (m. 2015)
- 1920: Yusef Lateef, usona ĵazmuzikisto kaj multinstrumentisto (m. 2013)
- 1921: Tadeusz Różewicz, pola poeto, partizano, dramisto, verkisto (m. 2014)
- 1922: Attila Palkó, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 2012)
- 1923: Stefan de Julien, pola subleŭtenanto, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio (m. 1944)
- 1923: Éva Czjek, hungara tradukistino (m. 2003)
- 1924: László Csaba, hungara arkitekto, altlerneja instruisto (m. 1995)
- 1925: Sándor Fazoli, rumania hungara historiisto, universitata adjunkto (m. 2010)
- 1926: Shi Jiuyong, ĉina juristo, prezidanto de la Internacia Kortumo (m. 2022)
- 1927: Irén Implon, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino (m. 2011)
- 1929: Vladimír Menšík, ĉeĥa aktoro (m. 1988)
- 1933: Peter Mansfield, brita fizikisto, Nobelpremiita pri medicino pro magneta resonanca bildigo (m. 2017)
- 1935: Tibor Fátyol, rumania hungara komponisto, primuzika verkisto (m. 2017)
- 1938: Heinz Fischer, ŝtatprezidento de Aŭstrio, membro de la Aŭstria Socialista Ligo Esperantista, honora protektanto de UK 1992
- 1938: Olga Orbán Szabó, rumania hungara rapiristino, mondĉampionino (m 2022)
- 1939: Oldřich Kníchal, slovaka esperantisto, kunlaboranto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, komitatano de ĈEA kaj redaktoro de ties bulteno "Starto", prezidanto de la MEM-sekcio en ĈSR, redaktanto de "PACO", translokiĝinta kun sia edzino Éva Tófalvy al Hungario, tradukisto (m. 2021)
- 1939: Béla Zsók: rumania hungara muzikfolkloristo, etnografo (m. 2006)
- 1940: Erzsébet Halasi, rumania hungara aktorino (m. 2014)
- 1940: John Lennon, angla muzikisto, membro de The Beatles (m. 1980)
- 1941: Trent Lott, usona politikisto
- 1944: Peter Tosh, jamajka muzikisto kaj kantisto, pioniro de regeo, rastafaria movadano (m. 1987)
- 1947: France Gall, franca kantistino, venkintino de Eŭrovido-Kantokonkurso (m. 2018)
- 1959: Boris Nemcov, rusa politikisto, ano de la Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio, murdita (m. 2015)
- 1960: Magdolna Csomortáni, rumania hungara lingvistino
- 1961: Christian Wehrschütz, aŭstra ĵurnalisto
- 1966: David Cameron, ĉefministro de Britio
- 1972: Etan Patz, usona knabo, viktimo de malaperigo
- 1975: Sean Lennon, usona muzikisto, verkisto, kantaŭtoro kaj aktoro
- 1985: Dezső Bonczidai, rumania hungara pupaktoro
- 1047: Klemento la 2-a, saksa papo (n. 1005)
- 1251: Jolanda de Hungario, hungara reĝidino (n. 1219)
- 1253: Roberto Grossatesta, angla episkopo, ŝtatulo, profesoro de la Universitato de Oksfordo (n. ĉirkaŭ 1175)
- 1390: Johano la 1-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1358)
- 1436: Jakoba, germana dukino (n. 141)
- 1469: Filippo Lippi, itala pentristo (n. 1406)
- 1555: Justus Jonas, la maljuna, germana teologo, humanisto kaj reformisto (n. 1493)
- 1857: Josef Ressel, ĉeĥa inventisto (n. 1793)
- 1562: Gabrielo Falloppio, itala kuracisto, botanikisto, anatomiisto, kirurgo kaj naturalisto (n. 1523)
- 1601: Nikolaus Krell, saksia kanceliero, ekzekutita (n. ĉirkaŭ 1601)
- 1614: Bonaventura Vulcanius, belga diplomato, filologo kaj humanisto (n. 1538)
- 1709: Barbara Palmer, angla nobelulino, reĝa korteganino (n. 1640)
- 1743: Václav Vavřinec Reiner, ĉeĥa pentristo (n. 1689)
- 1771: Jan Klemens Branicki, pola aristokrato (n. 1689)
- 1793: Jean Joseph Marie Amiot, franca jezuito, misiisto, scienculo, verkinto de la manĉura vortaro kaj tradukisto (n. 1718)
- 1797: Gaono de Vilno, juda talmudisto kaj kabalisto, kontraŭulo de ĥasidismo (n. 1720)
- 1802: Ferdinando, franca duko (n. 1751)
- 1806: Benjamin Banneker, afrikusona libera negro, memlernanto, terenmezuristo, almanakisto kaj farmisto (n. 1731)
- 1831: Ioannis Kapodistrias, unua prezidento de sendependa Grekio (n. 1776)
- 1834: Wilhelm Neumann, germana eldonisto kaj verkisto (n. 1781)
- 1841: Karl Friedrich Schinkel, germana arkitekto, urboplanisto kaj pentristo (n. 1781)
- 1844; Elek Gegő, hungara franciskano, historiisto kaj esploristo pri la Ĉangohungaroj de Moldavio (n. 1804)
- 1892: Ferenc Salamon, hungara historiisto (n. 1825)
- 1915: Albert Farkas, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1842)
- 1918: Joseph von Karabacek, aŭstra bibliotekisto kaj orientalisto (n. 1845)
- 1925: Kálmán Dékáni, hungara bibliotekisto kaj instruisto (n. 1875)
- 1926: Márton Schreiner, hungara rabeno, filozofo, orientalisto (n. 1863)
- 1931: Antal Stašek, ĉeĥa poeto, tradukisto, verkisto de romanoj (n. 1843)
- 1934: Aleksandro la 1-a Karađorđević, unua reĝo de Jugoslavio, murdita (n. 1888)
- 1938: Elek Köblös, rumania hungara politikisto, redaktoro (n. 1887)
- 1943: Pieter Zeeman, nederlanda Nobelpremiita fizikisto (n. 1865)
- 1950: Edna St. Vincent Millay, usona poetino (n. 1892)
- 1955: Theodor Innitzer, aŭstra teologo kaj kardinalo (n. 1875)
- 1958: Pio la 12-a, papo (n. 1876)
- 1959: Ishii Shiro, japana kuracisto kaj soldato de la dua mondmilito dum la Dua japana-ĉina milito, militkrimulo (n. 1892)
- 1967: André Maurois, franca verkisto (n. 1885)
- 1967: Che Guevara, argentina marksista revoluciulo kaj verkisto (n. 1928)
- 1968: Jean Paulhan, franca verkisto kaj publicisto (n. 1884)
- 1969: Mária Sándor, hungara operkantistino (n. 1895)
- 1970: Jean Giono, franca verkisto (n. 1895)
- 1971: Anna Benkő, rumania hungara verkistino (n. 1878)
- 1971: Kálmán Nagy, rumania hungara lingvisto, lernolibroverkisto, tradukisto (n. 1939)
- 1973: Antonín Seemann, ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj esperantisto, premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA, kun sia edzino fondinta la teatran grupon Verda Ĉaro de Julio Baghy (n. 1907)
- 1974: Oskar Schindler, germana komercisto, savinto de multaj judoj dum la dua mondmilito (n. 1908)
- 1975: Julia Brystiger, pola filozofino kaj politikistino, komunista kunlaboristino, luktinta kontraŭ la katolika eklezio (n. 1902)
- 1975: Noon Meem Rashid, pakistana poeto (n. 1910)
- 1978: Jacques Brel, belga bardo, komponisto, poeto kaj kanzonisto (n. 1929)
- 1982: Anna Freud, aŭstra-brita psikanalizistino (n. 1895)
- 1985: Adolfas Klimas, litova ĵurnalisto kaj esperantisto, aŭtoro de lernolibro, kunlaboranto de Litova Almanako, redaktanto de la Enciklopedio de Esperanto (n. 1899)
- 1985: Emílio Garrastazú Médici, prezidento de Brazilo, militisto (n. 1905)
- 1988: Felix Wankel, germana inĝeniero kaj inventinto (n. 1902)
- 1990: Géza Ottlik, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1912)
- 1994: Fred Lebow, usona maratonisto, fondinto de maratono de Novjorko (n. 1932)
- 1999: Milt Jackson, usona vibrafonisto (n. 1923)
- 2001: Károly Simonyi, hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, konstruisto de partikla akcelilo (n. 1916)
- 2006: Danièle Huillet, franca reĝisorino (n. 1936)
- 2006: Marek Grechuta, pola kantisto, poeto, komponisto kaj pentristo, kantaŭtoro kaj plenumanto de kantata poezio (n. 1945)
- 2010: Maurice Allais, franca ekonomikisto (n. 1911)
- 2011: Gvozden Sredić, serba ekonomikisto, Esperanto-vortaristo, sekretario de la Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj de la Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj, redaktoro de "Jugoslavia Fervojisto", ricevinta oran medalon de FISAIC (m. 1935)
- 2013: Wilfried Martens, flandra kristandemokrata politikisto, ĉefministro de Belgio (n. 1936)
- 2016: Andrzej Wajda, pola reĝisoro, scenaristo kaj senatano (n. 1926)
- 2017: Jean Rochefort, franca aktoro (n. 1930)
- 2019: Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, pola-franca inĝeniero, esperantisto, nepo de L.L. Zamenhof, diskonigata de Roman Dobrzyński, honora civitano de Bjalistoko (n. 1925)
- 2019: Lorand Gaspar, franca poeto, tradukisto kaj kirurgo (n. 1925)
- 2019: Jan Szyszko, pola forstisto, profesoro, ekologo kaj politikisto, defendanto de la arbaro de Białowieża, spertulo pri grundoskaraboj (n. 1944)
- 2021: Abolhasan Banisadr, irana politikisto kaj ekonomikisto, unua prezidanto de Irano, kreinto de la koncepto tawhid, bazita sur islamo (n. 1933)
- 2024: Sebastian Kirf, germana esperanisto (n. 1977)
La 9-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):