From Wikipedia, the free encyclopedia
Jacques TATI - mallongigo de "Tatischeff" - (naskiĝis la 9-an de oktobro 1907 en Le Pecq, Seine-et-Oise (nun: Yvelines), mortis la 5-an de novembro 1982 en Parizo) estis franca reĝisoro kaj aktoro. Lia naskiĝurbo nomis skvaron laŭ "Jacques Tati" en la kvartalo L'Ermitage.
Jacques Tati | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jacques Tatischeff |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1907 en Le Pecq, Seine-et-Oise, Francio |
Morto | 4-an de novembro 1982 (75-jaraĝa) en 10-a arondismento de Parizo |
Mortokialo | Pulma embolio |
Tombo | Saint Germain-en-Laye Old Communal Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | George Emmanuel Tatischeff (en) |
Patrino | Marcelle Claire van Hoof (en) |
Infano | Sophie Tatischeff (en) |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro filmproduktoro mimo televida aktoro komikisto filmreĝisoro scenaristo aktoro reĝisoro |
Verkoj | Mon oncle |
TTT | |
Retejo | http://www.tativille.com/ |
Jacques Tati estas de franca-rusa-nederlanda-itala deveno: lia patro Georges Emmanuel Tatischeff, naskita en 1875 en Parizo, estis la filo de Grafo Dimitri Tatischeff, milita ataŝeo en la rusa ambasadejo de Parizo kaj de francino Rose Anathalie Alinquant. Georges Emmanuel Tatischeff edziĝis kun Claire van Hoff, mem de itala-nederlanda deveno. El tiu geedziĝo naskiĝis Jacques Tati en 1907. El amaventuro de tiu ĉi kun juna aŭstra virino Herta Schiel, naskiĝis Helga Marie-Jeanne Schiel la 1-an de aŭgusto 1942. Poste Jacques Tati edziĝis al Micheline Winter en 1944 kaj estas la patro de Sophie Tatischeff kaj Pierre Tati.
Jacques Tati estis unue komika artisto en Muzik-teatro (li interalie ludis en Scala de Berlino en 1942[1]) kaj aktoro, poste komencis karieron de reĝisoro nur en 1947.
Ekde Jour de fête ĝis Playtime, la filmoj de Jacques Tati ĝuis pli kaj pli grandan sukceson. La lasta filmo tamen postulis tre grandajn investojn, kaj montriĝis pli multekosta ol antaŭvidite pro administraciaj malhelpoj, kaj ties sukceso (tamen la plej populara kalkulante nombron da eniroj je tiu dato) ne sufiĉis por kompensi la elspezojn. Konsekvence Jacques Tati devis moderigi siajn ambiciojn: Trafic, kvankam projekciita en kinejo, estis komence farita kiel telefilmo. La reĝisoro povis financi sian lastan longan filmon Parade, nur dank'al helpo de sveda televido.
Malgraŭ ŝajna foresto de dialogoj, aŭ precize dank'al tio por kompensi, Jacques Tati zorge prilaboris la sonbendojn de siaj filmoj. Tiel ekzistas anglaj versioj de pluraj el liaj filmoj, interalie Les Vacances de M. Hulot, kaj Mon oncle, kies anglalingva versio My Uncle aperis en Francio en 2005.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.