Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kristiano Aŭgusto de Saksio-Zeitz [cajc], germane Christian August von Sachsen-Zeitz, hungare Keresztély Ágost (naskiĝis la 9-an de oktobro 1666 en Moritzburg; mortis la 23-an de aŭgusto 1725 en Regensburg) estis saksa duko, pastro, membro de Ordeno de germanaj kavaliroj, hungara episkopo, primaso, kardinalo.
Christian August devenis el saksa duka protestantisma dinastio Wettin, branĉo "albertida". Komence li estis soldato, kiu batalis en sieĝo de Majenco en 1689 kaj en sieĝo de Buda. En 1689 li katolikiĝis kaj post 2 jaroj li estis pastro-lernanto en Kolonjo. Kiel magnato, li ricevis la rangon kanoniko. En 1695 li pastriĝis. En 1697 li efektivigis la katolikiĝon de lia parenco Aŭgusto la Forta, kiun tiu bezonis por iĝi regnestro de Pollando-Litovio. Li ricevis la postenon de episkopo de Győr en 1695. Post 3 jaroj li iĝis kardinalo, en 1707 primaso kaj ĉefepiskopo de Esztergom, sed li restis plu ankaŭ episkopo de Győr. En 1714 laŭ reĝa volo al la posteno primaso aldoniĝis la imperia senpereco, ekde tiam pli precize la hungaraj primasoj estis dukoprimasoj (imperiaj princoj, germane Reichsfürsten, de la Sankta Romia Imperio). Ekde 1716 li estis delegito reprezentanta la imperiestron en la imperia dieto, germane Kaiserlicher Prinzipalkommissar. Post maljuniĝo li vivis en monaĥejo.
Li mortis 1725 en Regensburg, sed estis entombigita en tiam hungara kirko Katedralo Marteno de Tours en Bratislavo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.