Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Preĝejo Sankta Marteno (slovake: Katedrála svätého Martina, hungare: Szent Márton-dóm) estas romkatolika katedralo en Slovakio, en la ĉefurbo Bratislavo, en la urbocentro ĉe Danubo. La hungaroj uzis ĝin kiel kronadan preĝejon por la reĝoj; ĝia patrono estas Marteno de Tours.
Katedralo de Marteno de Tours | ||
---|---|---|
Katedralo de Marteno de Tours en Bratislavo | ||
katedralo • kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Slovakio | |
Municipo | Bratislavo | |
Geografia situo | 48° 8′ 31″ N, 17° 6′ 17″ O (mapo)48.14194444444417.104722222222 | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika | |
Statuso | katedralo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | gotiko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Alto | 85 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La unua preĝejo en tiu loko konstruiĝis en 1204, kiel kirko en romanika stilo. Inter 1311-1314 ĝi estis pligrandigita laŭ gotika stilo. Matiaso la 1-a denove pligrandigis la preĝejon inter 1467-1487. Supozeble tiam malaperis la origina romanika kirko. Post la sekvaj jarcentoj la preĝejo ofte iomete trakonstruiĝis. Inter 1563-1830 tie oni kronadis 11 hungarajn reĝojn kaj 8 hungarajn reĝinojn. Ili estis Habsburgoj, sed li akceptis ankaŭ la hungaran kronon.
La konstruaĵo havas 3 navojn kaj super la enirejo sveltan turon. Interne la plej menciinda skulptaĵo estas videbla pri Marteno de Tours de 1734. Flankokapeloj estas:
La jenaj reĝoj ricevis solene la hungaran kronon (la listo havas ankaŭ la reĝinojn):
En la kripto estas entombigitaj primaso de Hungarujo Christian August de Sachsen-Zeitz, hungara ĉefepiskopo György Széchényi, hungara episkopo János Volkra kaj kroata banuso Ivan III Drašković.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.