ĉirkaŭ 1780 naskiĝo de eksteredzeca filo Ludoviko (patrino Liviono Raimondi).
1790 post morto de frato Jozefo la 2-a li surtroniĝis en habsburga imperio. Tiu ne havis tiutempe malproksime al disfalo. Sude en Hungario oni militis kontraŭ turkoj, en Silezio estis amasigitaj prusiaj armeoj kaj perdo de Nederlando ŝajnis esti certa. Leopoldo komencis solvi la problemojn kun laboremo, kiun oni tiel admiris ĉe li. Leopoldo ĝuste mapigis la situacion kaj estis klare al li, ke se li volos daŭrigi en reformoj de sia frato kaj pludaŭri en ekzistanta posteno de la reganto, li unue devos cedi al nobelaro kaj nur post tio enplanti destinitan politikan kurson. La saman jaron li trankviligis nobelaron en Belgio kaj Luksemburgio kaj li forigis tiel la danĝeron de la forŝiro de Nederlando. Poste li fermis kontraktojn kun Prusio kaj li komencis trakti kun la turka sultano.
septembro de 1790 li estis elektita kiel imperiestro romia kun nomo Leopoldo la 2-a.
1791 per sviŝtova paco li finis la militon kontraŭ turkoj.
1791 li fondis tronon de la ĉeĥa lingvo ĉe praga universitato.
la 20-an de marto de 1791 laŭ postulo de la ĉeĥa nobelaro lasis reĝo Leopoldo la 2-a transveturigi la sanktvenceslaan kaj sanktstefanan kronojn el imperiestra trezorejo ĝis Prago kaj ĝis Budeno. La ĉeĥa kaj la hungara reĝa kronadkrono estis metita en Vieno ekde la tempo de Jozefo la 2-a.
la 7-an de februaro de 1792 li fermis aliancanan kontrakton kun Prusio kontraŭ Francio, kie la reĝaj geedzoj estis malliberigitaj kaj eksplodis tie revolucio.
la 1-an de marto de 1792 Leopoldo la 2-a tute neatendite mortis en aĝo de 45 jaroj. En lia persono mortis la lasta reformema reganto de lorena dinastio.