1. Dukino Elizabeto de Virtembergo 2. Maria Tereza de Napolo kaj Sicilio 3. Maria Ludovika de Aŭstrio-Este 4. Karolina Aŭgusta de Bavario
Infanoj
Ludovika Elizabeto, Maria Luiza, Ferdinando la 1-a, Maria Karolina, Maria Leopoldina, Klementina, Jozefo Francisko, Maria Karolina, Francisko Karolo, Maria Anna, Johano Nepomuko, Amalia Tereza
Francisko antaŭvidis la dissolvon de la Sankta Romia imperio; tial li transportigis la imperiajn insignojn al Vieno kaj en 1804 deklaris sin imperiestro de Aŭstrio. Kiam en 1806Napoleono Bonaparte devigis lin rezigni pri la sankt-romia imperiestreco, tamen restis al li la aŭstria. Ĝin portis ankaŭ tri liaj posteuloj.
Jure la proklamo de aŭstria imperio estis kontraŭ la leĝoj de la Sankta Romia Imperio; la du ne povis kunekzisti. Fakte tamen Francisko dum du jaroj havis du imperiestrajn titolojn, de la Sankta Romia Imperio kaj de Aŭstrio.
Francisko ne estis tre energia politikisto, sed lasis la diplomation al sia kanceliero Metternich.
Francisko firme kredis je la dia legitimeco de sia dinastio. Tial li permesis, ke postsekvu lin lia filo Ferdinando la 1-a, kiu evidente ne taŭgis kiel regnestro kaj ricevis la "honoran" nomon "Ferdinando la Bonkora". Sed Metternich servis ankaŭ Ferdinandon kaj komence eĉ ties nevon kaj posteulon Francisko Jozefo la 1-a. Pri sia persono Francisko estis relative liberala kaj, kontraŭe al tiutempaj kutimoj, ofte surmetis civilajn vestaĵojn anstataŭ uniformon.
Dum lia regado, en 1797, ekestis la unua versio de la "popola himno" de Aŭstrio, kies melodion verkis Joseph Haydn. La unua teksto komenciĝis per la vortoj "Gott erhalte Franz, den Kaiser" (Dio protektu Franciskon, la imperiestron).
la 1-an de marto de 1792 li surtroniĝis sur aŭstria, hungara kaj ĉeĥa tronojn.
la 20-an de marto de 1792Francio proklamis militon al Francisko Lotrina, reĝo ĉeĥa kaj hungara. En tiu ĉi jaro komenciĝis la 1-a milito kontraŭ Francio, kiu finiĝis en la jaro 1797. Al flanko de Aŭstrio aliĝis Rusio, Prusio kaj Sardinio.
1794 naskiĝo de filino Karolino Leopoldino (ŝi mortis en 1795).
1795 naskiĝo de filino Karolino Ludoviko (ŝi mortis en 1799).
1795 en la alia imperiestra palaco, Luksemburgo, okazis soleno de la naskiĝtago de la imperiestrino. Aleksandro Leopoldo, frato de la imperiestro kaj hungara palatino, provis produkti piroteknikaĵon. Sed li ne priregis la situacion kaj preskaŭ li eksplodigis la kastelon, li mem mortis post kelke da horoj pro gravaj brulvundoj.
1795Aŭstrio partoprenis en la tria divido de Pollando akirinte la t.n. okcidentan reĝlandon galizian. (La dua divido de Pola reĝlando okazis en la jaro 1792 baldaŭ post eksplodo de la milito kaj partoprenis ĝin Prusia reĝlando de Frederiko Vilemo la 4-a kaj Rusia imperio, kies sekvo estis, ke helpo de tiuj ĉi ŝtatoj en la milito estis tre malgranda kaj la tuta pezo de la milito kuŝis sur Aŭstrio.)
1796Joseph Haydn komponis laŭ deziro de Francisko la t.n. imperiestran himnon.
la 17-an de oktobro de 1797 post vico da etaj bataloj, en kiuj la aŭstriaj soldataroj estis malvenkitaj, Francisko la 2-a estis devigita subskribi pacon en Campo Formio, per kiu Aŭstrio perdis duklandon Luksemburgion kaj reĝlandon Lombardion. Poste estis permesite al li aneksi venecian respublikon, sed kio estis nur malgranda profito.
la 11-an de aŭgusto de 1804 Francisko la 2-a akceptis titolon de „imperiestro de Aŭstrio“. Napoléon Bonaparte nome la saman jaron proklamis sin kiel imperiestro de Francio. Napoleono la 1-a ne volis plu lasi la titolon de la imperiestro romia al Lorenanoj kaj li intencis aligi okcidentan parton de Germanio al Francio kaj potencigi ties postenon pro ŝanĝo de titolo el la imperiestro romia je la imperiestro franca. Samtempe li devigis la germanajn regantojn al ŝanĝo de princo-elektistaro tiel, por ke al Francisko estis klare, ke elektado de plua Lorenano ne estas ebla.
1805 naskiĝo de filo Johano Nepomuka (li mortis en 1809).
1805 eksplodis la 3-a milito kontraŭ Francio konsistanta el tri bataloj.
septembro de 1805 per batalo ĉe Ulmo, kie la aŭstriaj soldataroj estis malvenkitaj, en la fakto pereis Sankta Romia Imperio de la nacio germana.
la 13-an de novembro de 1805 imperiestro Napoleono enmarŝis frunte de siaj soldataroj ĝis Vieno kaj li ekloĝis ĉi tie en la imperiestra palaco Schönbrun. La imperiestra familio devis rifuĝi ĝis Hungara reĝlando.
la 2-an de aŭgusto de 1806 Francisko la 2-a proklamis pereon de la romia imperio renovigita de imperiestro Karolo la Granda en la jaro 800. Ekde tiu tempo li uzis nomon Francisko la 1-a imperiestro aŭstria.
la 13-an de aprilo de 1807 naskiĝo de filino Amalio Terezio – ŝi mortis la saman tagon eĉ kun la patrino Mario Terezio Napola.
la 6-an de julio de 1809 post tio, kiam Karolo, frato de la imperiestro, venkis en batalo ĉe Asperno, venis malvenko en batalo ĉe Valgramo.
la 14-an de oktobro de 1809 Napoleono, kiu jam duafoje ekloĝis en la konkerita Vieno, li subskribis en palaco Schönbrun pacon, per kiu Aŭstrio perdis Okcidentan Galizion, Terston kaj Slovenion.
1810 la imperiestrino forveturis en banlokan urbon Karlovy Vary por kuraci ĉi tie tuberkulozon.
1812 por ĉedanuba monarĥio komencis definitive validi nomo la imperio aŭstria. La ŝtatemblemo estis dukapa aglo, eksa simbolo de romia kaj antaŭe ankoraŭ de Bizanca imperio.
la 12-an de julio de 1813 en Prago okazis kongreso kun ĉeesto de tri imperiestroj. Tio estis provo repaciĝi post tio, kiam Napoleono estis en la jaro 1812 en Rusio malvenkita. Sed la regantoj ne interkonsentis.
1826 estis eldonita nova pragmata sankcio pleniganta devenan dokumenton de Karolo la 6-a je precize destinitaj agoj en demandoj de sekvanteco.
1832 Francisko la 2-a invitis ĝis Aŭstrio la eksan reĝon Karolon la 10-an kaj li loĝigis lin en Praga burgo.
1832 mortis Napoleono la 2-a, nepo de Francisko kaj filo de Napoléon Bonaparte. Li estis grave malsana je bronkoj, sed pro la politika situacio li ne povis forveturi ien al maro, kie lia sanstato povus pliboniĝi.