franca verkisto kaj publicisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jean PAULHAN (naskiĝinta la 2-an de decembro 1884 en Nîmes, mortinta la 9-an de oktobro 1968 en Boissise-la-Bertrand/ dep. Seine-et-Marne) estis franca verkisto kaj publicisto.
Post sorbonaj studoj li instruadis francan literaturon kaj gimnastikon en lernejo je Antananarivo. Reveninte Eŭropon li instruis ĝis la eksplodo de la Unua mondmilito la malagasan ĉe Lernejo pri orientaj lingvoj. Milite estis li serĝento vundate en decembro 1914. Li apogis la poeton kaj eseiston Francis Ponge vizitante de tempo al tempo ties gepatran domon.[1]
Post 1918 laboris li por la gazeto "Littérature" kaj de 1920 kiel redaktoro ĉe "La Nouvelle Revue française" (NRF). Post la morto de Jacques Rivière estis li inter 1925 kaj 1940 ĉefredakisto de NRF. Dum la Dua mondmilito li laboris literaturpropagande por Franca rezistado, kun Jean-Paul Sartre. Kun li li kunlaboris postmilite por la periodaĵo Les Temps modernes. Krome li helpis la eldoniston Jean-Jacques Pauvert inter 1947 kaj 1952 por ke aperu denove verkoj de la markizo de Sade. Lia sekreta amatino Anne Cécile Desclos verkis por li pseŭdonime la erotikan romanon Histoire d'O kiu ĝuis eldoniĝon fare de Pauvert. Por ĝi verkis antaŭparolon Paulhan mem.
Kiam en la 1953-a jaro NRF denove rajtis publikiĝi, Paulhan refariĝis ties ĉefredaktisto (ĝis 1963). Ĉar li ankaŭ dum 40 jaroj lektoris ĉe la renomita eldonejo Gallimard, lia influo koncerne la franclingvan literaturon de la 20-a jarcento ne povas malsubestimiĝi. En januaro 1963 li elektiĝis membro de Franca Akademio.
Postlasitaĵoj liaj troviĝas ĉe Institut mémoires de l’édition contemporaine (IMEC).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.