komunumo en la departemento Gard de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Nimo (franclingve: Nîmes [nim]; okcitanlingve: Nimes [nimes]) estas franca urbo lokita en la regiono Okcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni], okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ], katalune Occitània [uksiˈtanjə]), historie en Langvedoko-Rusiljono, sude de la lando. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Gard.
Nîmes · Nimes · Nimo | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
Meze videblas la romia areno de Nîmes | |||||
komunumo en Francio urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Devizo: COLNEM | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Okcitanio | ||||
Departemento | Gard | ||||
Arondismento | Nîmes (Nimo) | ||||
Kantono | Nîmes-1, Nîmes-2, Nîmes-3, Nîmes-4, Saint-Gilles | ||||
| |||||
INSEE kodo | 30189 [+] | ||||
Poŝtkodo | 30000 • 30900 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 150 444 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 930 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 50′ N, 4° 22′ O (mapo)43.8383333333334.3597222222222 [+] | ||||
Alto | 56 m [+] | ||||
Areo | 161,85 km² (16 185 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nîmes [+] | |||||
Nimo havas longan historion, kaj la urbo datiĝas de la Romia imperio. Ĝi situas meze de akso inter Avignon, Arles, Marseille kaj Montpellier, ĉirkaŭ 715 kilometrojn sude de Parizo. Nimo havas seninterrompe 150 444 loĝantojn (laŭ la stato de 2022, laŭ antaŭa stato de la jaro 2010 temis pri 142 205 loĝantoj[1], sed gastigas multajn turistojn ĉiusomere. La loĝantoj distribuiĝas sur areo de 161,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 930 loĝantoj/km². Administre la urbo estas la administra centro de la samnoma arondismento Nîmes (Nimo) kaj de kvin kantonoj (Nîmes-1, Nîmes-2, Nîmes-3, Nîmes-4, Saint-Gilles).
La teritorio havas komunan limon kun Bouillargues, Caissargues, La Calmette, Caveirac, Dions, Gajan, Générac, Marguerittes, Milhaud, Parignargues, Poulx, La Rouvière, Sainte-Anastasie, Saint-Gilles-du-Gard, Rodilhan kaj Clarensac.
La Maison Carrée (franclingva prononco: [mɛzɔ̃ kaʁe]; "kvadra domo") estas antikveca konstruaĵo en Nîmes, kiu estas unu el la plej bone konservitaj fasadoj de Romia templo en la teritorio de la iama Romia Imperio.
Nîmes Olympique estas loka futbalklubo, fondita en 1937.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.