From Wikipedia, the free encyclopedia
Meknes (arabe مكناس, M'knas, france Meknès, hebree מקנ, מקנאס) estas urbo de la nordo de Maroko situa ĉe la montaroj de la Mez-Atlaso. La nomo devenas el la tribo fondinta la urbon. Meknes troviĝas meze de verda valo, je ĉirkaŭ 130 km de Rabat, la ĉefurbo de Maroko kaj je 65 km okcidente de Fez. Ĝi estas konektata de la aŭtoŝoseo A2 al tiuj du urboj.
Meknes | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego municipo de Maroko vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 50000 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 520 428 (2014) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 407 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 53′ N, 5° 33′ U (mapo)33.883333333333-5.55 [+] | ||||
Alto | 535 m [+] | ||||
Areo | 370 km² (37 000 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Meknes [+] | |||||
Meknes estas la ĉefurbo de la regiono de Meknes-Tafilalet, kaj estas unu de la kvar imperiaj urboj de Maroko. La urbo situas je 552 m super marnivelo.
Meknes estas situa en ebenaĵo de Sais, je alto de 552 msmn proksimume, inter la Mez-Atlaso sude kaj la montetoj antaŭrifaj norde.
La rivero Bufekrane kiu trapasas la urbon, separas la medinon (antikva urbo) de la nova urbo (nomata “Hamria”).
La populacio laŭ la censo de 2004 estas de 536 322 loĝantoj. Junuloj sub 25 estas 60 % de la totala populacio. La majoritata lingvo estas la araba, dum la majoritata lingvo de la vilaĝoj ĉirkaŭaj estas berbera.
Meknes situas en unu de la plej fruktodonaj agrikulturaj kaj produktaj zonoj de Maroko, kio igas ĝin gravan punkton por komerco, agrikulturo kaj manfarado. Ankaŭ la industria sektoro ludas gravan rolon en la ekonomia de la urbo. La ĉefaj industrioj estas tiuj pri nutrado, tekstilaj kaj produktado de cemento kaj aliajn produktojn de konstruado.
La urbo de Meknes estas sude de la maro Mediteraneo, tiel ties klimato estas influata de la klimato kontinenta dum somero kaj vintro. Tamen la geografia diverseco de la areo permesas ĝui specifajn klimatajn nuancojn. La klimato estas de la tipo duonkontinenta. Mezaveraĝo de la temperaturo de Meknes estas markata de la distanco de la marbordoj, tiele ĝuas grandan temperatiuran amplekson kiu atingas 25,4 °C. La temperaturo dum la monato aŭgusto (la plej varma) varias inter 29 kaj 38 °C, kaj tiu de la plej malvarma monato varias inter 2 kaj 7 °C. Jare pluvas mezaveraĝ 84 tagoj. La mezaveraĝa pluvokvanto en la regiono estas de 500 mm/jare.
La zono de la urbo kaj la ĉirkaŭa teritorio havis gravan vivon dum la epoko de la Romia Imperio ekde la jaro 117 a.K. Iom proksime estis la grava urbo Volubilis.
La deveno de la aktuala Meknes estas de la 8-a jarcento, kiam tie oni konstruis Kasbahon, aŭ fortikaĵon. Berbera tribo konata kiel Meknassa setlis en tiu zono en la 10-a jarcento kaj vilaĝo kreskis ĉirkaŭ la fortikaĵo. Meknes vivis epokon hegemonian kiel imperia ĉefurbo de la sultano Mulej Ismael (1672 - 1727). Post lia morto la ĉefurbo estis translokigita al Fez.
Ekde 1996, Unesko proklamis la urbon de Meknes kiel parto de la Monda heredaĵo de Unesko, pro ties reprezenta trajtaro de urba kaj arkitektura komplekso de ĉefurbo de Magrebo de la 17-a jarcento, kiu kombinas armonie elementojn kaj islamajn kaj eŭropajn.
Je 33 km nordokcidente de la urbo troviĝas la tre bone konservitajn ruinojn de la romia urbo de Volubilis.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de Meknes:
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.