komunumo en la departemento Ain de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Bourg-en-Bresse estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Ain kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bourg-en-Bresse (stacidomo). |
Bourg-en-Bresse | |||||
---|---|---|---|---|---|
La avenuo Alsace-Lorraine. | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Ain (prefektejo) | ||||
Arondismento | Bourg-en-Bresse (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 01053 [+] | ||||
Poŝtkodo | 01000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 01053 | ||||
Retpaĝaro | http://www.bourgenbresse.fr/ | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Jean-François DEBAT 2014-2020 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 40 171 (2012) | ||||
Loĝdenso | 1 684 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 12′ N, 5° 14′ O (mapo)46.2047222222225.2280555555556 | ||||
Alto | De 220 al 273 m | ||||
Areo | 23,86 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bourg-en-Bresse [+] | |||||
Bourg-en-Bresse situas 60 kilometrojn nordoriente de Liono. La urbo troviĝas okcidente de la montaro Ĵuraso, sed etendiĝas sur la verdaj pastaĵoj de la natura regiono Bresse.
Bourg-en-Bresse estas trafluata de la rivero Reyssouze, kiu sekve enfluas en la Saonon.
Bourg-en-Bresse, kiel montras sia nomo, estas la ĉefurbo de Bresse, kiu estis reĝa provinco antaŭ la franca revolucio de 1789.
Bresse longe apartenis al la savoja dinastio, kaj estis finfine cedita al Francio en 1601.
La historia kvartalo de Bourg-en-Bresse estis ĉirkaŭita de muroj ĝis la 19-a jarcento, kiam ili estis detruitaj. En tiu malnova kvartalo elstaras la gotika preĝejo Notre-Dame, kies konstruado ekis en 1505 kaj finis nur du jarcentojn poste.
Ekzistas cetere pluraj privataj, klasikstilaj hoteloj.
La preĝejo de Brou estis starigita inter 1505 kaj 1536, pro iniciato de la vidvino de Filiberto la 2-a de Savojo.
Oni finfine devas mencii la rimarkindan Hotel-Dieu, eksa malsanulejo kiu hodiaŭ fariĝis ejo por resaniĝantoj kaj la Hotelon de la Teyssonnière.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Estas esperanta grupo tie[1].
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 19 voĉojn (0,22 %) en 2004, 6 voĉojn (0,07 %) en 2009 kaj 24 voĉojn (0,27 %) en 2014.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.