La 9-a de aprilo estas la 99-a tago de la jaro (la 100-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 260 tagoj restas.
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Je la 9-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Imperio
- 37: Antioĥio estis detruita de tertremo
- 193: Septimo Severo iĝis romia imperiestro - elektita de Legioj
- Bizanca Imperio
- 475: Imperiestro de la Bizanca Imperio Basilisko anoncis cirkuligan leteron al ĉiuj episkopoj de la imperio, en kiu li petas aliĝi al monofizitismo
- 537: Dum sieĝo de Romo bizanca generalo Belizaro ricevis promesitan helpon - 1600 kavalerianojn, plejparte hunojn aŭ slavojn, kun spertaj arkpafistoj. Malgraŭ mankoj komencis ataki ostrogotajn tendarojn
- 1137: Dekkelkjara Eleonora de Akvitanio post morto de sia patro iĝis dukino de Akvitanio
- 1193: Papo Celesteno la 3-a per buleo konfirmis abatejo sur Odra insulo en pola urbo Vroclavo
- 1241: Malvenko de pola armeo, apogata de fremdlanda kavaliraro (templanoj kaj Malta Ordeno), en la batalo de Legnica dum la unua invado de mongoloj al Pollando - pereis pola princo kaj du rotestroj (la galicia kaj eksterlanda)
- 1332: Ordeno de germanaj kavaliroj atakis Pollandon aneksante Kujavion kaj la teron de Dobrzyń nad Wisłą
- 1388: Svisa Ĵurkomunumo kaj Habsburgoj okazigis Batalon de Näfels
- 1413: Henriko la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1424: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo sub premo de katolika eklezio eldonis kontraŭhusanan edikton de Wieluń
- 1440: Kristoforo de Bavario iĝis reĝo de Danio
- 1454: Duklando de Milano kaj Venecia Respubliko signaturis pactraktaton en Lodi en la milito pri sukcedo
- 1483: Eduardo la 5-a iĝis reĝo de Anglio
- 1486: Maksimiliano la 1-a kroniĝis en Akeno kiel reĝo de Germanio
- 1555: Marcelo la 2-a iĝis papo
- 1565: Pola reĝo Sigismondo la 2-a eldonis privilegion permesantan urbigi sur la "kruda radiko" Zaklików (nun en distrikto Stalowa Wola)
- 1609: Reĝo de Hispanio Filipo la 3-a ediktis pri forpelo de moriskoj
- 1609: Okdekjara Milito: 12-jara armistico inter Hispanio kaj ribelintaj provincoj de Malaltaj Landoj signaturita
- 1667: Parizo: unua en la historio arta ekspozicio en la muzeo Luvro
- 1682: Du tagojn post la alveno ĉe la marenfluejo de la Misisipo La Salle postulis la landon por Francujo, kaj nomis ĝin Luiziano
- 1770: James Cook trovis la golfon Botany Bay en Aŭstralio
- 1770: Konfederacianoj de Bar anoncis en Varna detronigon de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski
- 1779: Incendio tute detruis Brezno en Slovakio
- 1782: Usona Milito de Sendependeco: komenciĝis batalo de insuloj Saintes (apud Dominiko)
- 1782: Silezio: incendio detruis preskaŭ tutan domaron de Sławków
- 1793: Dispartigoj de Pollando-Litovio: rusa delegito Jakob Sievers kaj la prusa Ludwig Heinrich Buchholtz prezentis en Grodno por Konfederacio de Targowica (Kirovograda provinco) manifeston de aliancitaj kortegoj, postulante kunvokon de Sejmo por okazigi la duan dispartigon
- 1807: Varsovia Duklando: Napoleono Bonaparte dekretis pri kreo de la pola regimento de kavalerio
- 1809: Andreas Hofer ekgvidis tirolan ribelon kontraŭ napoleona okupado
- 1829: Granda ondo sur Vistulo inundis Gdańsk
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: du venkaj bataloj de pola armeo en Domanice (distrikto Siedlecki) kaj Boremel (nun en Rivna provinco)
- 1860: Per inventita de franco Édouarda-Léona Scotta de Martinville fonautografo oni unuafoje registris la homan voĉon - francan popolkanton plenume de la aŭtoro
- 1861: Usona astronomo Horace Parnell Tuttle malkovris asteroidon Maja
- 1865: Usona Enlanda Milito: Robert E. Lee signaturis kapitulacon de konfederaciita armeo
- 1867: Usona Senato ratifis aĉeton de Alasko
- 1882: Usona cirkartisto P. T. Barnum alvenigis al Usono la faman elefanton Jumbo
- 1906: Spiritaj eventoj en Los-Anĝeleso komencis rapidan disvolvon de Pentekosta Kristanismo
- 1913: Rusia Imperio: en Caricino ekfunkciis tramtransporto
- Unua mondmilito
- 1917: Nivelle-ofensivo komenciĝis; Lenin kaj liaj kamaradoj ektrajnis de Zuriko al Peterburgo (la Rusia imperio)
- 1918: Franca-germana batalo de rivero Lys (apud Ipro) komenciĝis; sub premo de okupacia rumana armeo Moldavio decidis "unuiĝi" kun Rumanio; en okupata Kongresa Pollando okazis voĉdonado por Ŝtatkonsilio
- 1921: Juho Vennola la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1928: Granda Nacia Asembleo de Turkio ŝanĝis duan artikolon de la Konstitucio - sekularismo ekvalidis
- 1931: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Rito
- 1934: Dua Pola Respubliko: Poddębice reakiris urborajton
- 1936: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki dekretis pri kreo de la Fonduso de Land-Defendo - pro armiligo de Sovetunio kaj Tria Regno. La kolektita mono permesis interalie aĉeti submarŝipon ORP Orzeł kaj helpi al Anatemitaj Soldatoj
- 1937: En pola urbo Lodzo okazis unuhora ĝenerala striko kontraŭ malfondo de Urba Konsilio, pro supereco de politika maldekstro
- Dua mondmilito
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Hans Frank apelaciis al germanaj juĝistoj en Ĝenerala Gubernio ke ili kreu tie "kolonian, imperian leĝordon"; de Varsovio foriris transporto kun ĉirkaŭ 500 personoj al trudlaboro en Tria Regno; Krimo kontraŭ la homaro: sovetaj regopovoj komencis deporti polan loĝantaron de Orienta Malgrandpolujo; Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Nazia Germanio postulis de Svedio konservi plenan neŭtralecon - responde la sveda registaro konfirmis fidelecon al tiu ĉi politiko, komencante sekretan mobilizon; Italio: kunsido de stabestroj kun konfirmo pri zorgo pri Libio kaj Orientafriko kaj malfacilaĵojn koncerne atakon de la okcidenta landlimo; Operaco Weserübung: Germana agreso al Danio, komencita frumatene kiel enkonduko al samtempa invado al Norvegio - Danio kapitulacis post kelkaj horoj, kaj en Norvegio kunlaborisma Vidkun Quisling transprenis dum la tago kontrolon de la registaro en apogata puĉo flanke de la okupanto; Stranga milito finiĝis; polaj brigadaj generaloj Bronisław Bohaterewicz kaj Mieczysław Smorawiński estis pafmortigitaj de NKVD kadre de la masakro de Katin — identigitaj en 1943 de germanaj okupantoj
- 1941: Aranĝo T4: SS murdis en Gostynin 59 pacientojn de loka malsanulejo por mensmalsanuloj; en Krakovo Hans Frank subskribis disponon pri malpermeso havi poŝtajn kolombojn - de la urbo foriris transporto kun 48 malliberuloj al koncentrejo Aŭŝvico; germanoj establis geton en Częstochowa; Luftwaffe matennokte atakis Coventry (237 aviadiloj, 315 tunoj da bomboj, 710 bruligaj kasedoj) kaj tage - Birmingham kaj Tyneside, kaj Bomba Korpuso de RAF - Berlinon; dana ambasadoro en Vaŝingtono, kiu ne agnoskis germanan okupadon de Danio, signaturis pakton kun Usono, kiu permesis al ties armeo fondi militistejojn sur Gronlando; Balkana Fronto: germana 40-a Armea Korpuso ekregis Bitola kaj 2-a Kirasita Divizio de 18-a Armea Korpuso - Tesalonikon - apartigita greka Armeo "Orienta Makedonio" formetis sian armilaron, germana 1-a Kirasita Gvardio konkeris Niŝon
- 1942: En Poznań germanoj gilotinis 12 polojn; Pola Subtera Ŝtato: nokte de la 8-a/9-a de aprilo kadre de aviada operaco surteriĝis apud Łowicz 5-persona grupo de mutobskuruloj, fakuloj pri flankatakaj operacoj; japana armeo sub komando de Homma Masaharu konkeris filipinan duoninsulon Bataano - kapitulaco de la usona-filipina armeo; pro la grandega nombro de militkaptitoj japanoj komencis la Mortomarŝon de Bataano, kiu mortigis 16 000 usonanojn kaj filipinanojn el inter 75 mil; Aviadilatakoj en Hinda Oceano: 91 japanaj bombaviadiloj kune kun eskorto de 38 ĉasaviadiloj atakis okupitan de britoj marhavenon Trinkomali sur Srilanko; Brita Hindio: britaj regopovoj arestis Mahatma Gandhi
- 1943: Operaco Reinhardt: germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj de polico pafmortigis ĉirkaŭ 2 300 judojn en la geto de Zborov apud Tarnopol; en malliberejo de Katowice germanoj gilotinis 13 personojn, en Poznań plenumis mortpunon kontraŭ 6 poloj; Pola Rezistomovado: membroj de Pola Enlanda Armeo pafmortigis en Varsovio Kurt Hoffman, ĉefon de Labor-Oficejo; vesper-nokte RAF atakis Duisburg
- 1944: Dum alianca bombado de Poznań pereis aŭ mortis pro vundoj 82 civiluloj (en tio 47 poloj kaj 35 germanoj) kaj multe pli da soldatoj; germana polico bruligis en vilaĝo Ostrówek de distrikto Lubelski 18 domojn murdante 24 personojn kaj Gestapo pafmortigis en vilaĝo de distrikto Nowotarski 5 personojn pro posedo de armiloj; Volinia masakro: ukrainaj naciistoj murdis 43 polajn loĝantojn de vilaĝo Tomaszowce (nun en Ivano-Frankivska provinco) kaj grupo de Ukraina Ribela Armeo bruligis vilaĝon Rudka murdante 75 loĝantojn; Pola Rezistomovado: flankatakaj grupoj de Pola Enlanda Armeo detruis ponton, kelke da fervojaj trapasejoj kaj 3 germanajn savo-trajnojn, kio kaŭzis kelkdekhoran paŭzon de la trafiko; taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Enlanda Armeo el areo Tomaszów Lubelski batalis defendante 5 polajn vilaĝojn kontraŭ 2 ukrainaj banditaj grupiĝoj de URA, kun 2 000 soldatoj, kiuj bruligis 4 vilaĝojn — poloj estis evakuitaj trans la rivero Huĉva kaj la atako estis kontraŭbatita; Distrikto Biała: taĉmento de KB elvojigis lokomotivon kaj 3 vagonojn — trafikpaŭzo daŭris 12 horojn, la alia el areo Włoszczowa transprenis armil-ĵeton de SOE por EA kun 32 pakaĵoj (i.a. 400 kg da eksplodaĵoj, 300 grenadoj, 60 pistoloj, 12 mitraloj); 27-a Volinia Divizio de Infanterio komencis batali kontraŭ germanoj pri Kovel; Usono: Sekretario de Ŝtato Cordell Hull postulis de neŭtralaj ŝtatoj rompon de la komerco kun Germanio; Orienta Fronto: trupoj de la 3-a Ukraina fronto komencis sturmon de Odeso
- 1945: Batalo de Königsberg: trupoj de la 3-a Belorusa fronto venkis germanan garnizonon de Królewiec post kvartaga batalo - fine de la tago generalo Otto Lasch ordonis kapitulacon; polaj regopovoj arestis episkopon de Gdańsk Carl Splett pro lia kontraŭpola agado dum la germana okupado; eksa ĉefo de Abwehr Wilhelm Canaris, mortkondamnita antaŭan tagon, estis sufokita per piana kordo fare de gardistoj en koncentrejo Flossenbürg (Bavario) - krome estis ekzekutitaj aliaj partoprenantoj de la Atenco de la 20-a de julio 1944 Dietrich Bonhoeffer, Ludwig Gehre, Hans Oster, Karl Sack, Theodor Strünck, Hans von Dohnanyi, kaj aparte Georg Elser; Aliancaj armeoj komencis batalon de Bolonjo — la ĉefan sturmon plenumis Dua Pola Korpuso de generalo Władysław Anders; germana peza krozŝipo Admiral Scheer estis sinkigita de britaj bombaviadiloj; Ruĝa Armeo okupis centron de Vieno; ĉ. 1200 bombaviadiloj atakis Munkeno-regionon; Itala Fronto: komenco de Aliancana ofensivo en Romanjo; Okcidenta Fronto: 13-a Armea Korpuso de usona 9-a Armeo atingis Hanovron; brita 7-a Kirasita Divizio atingis Weser apud Hoya; taĉmento de pola 1-a Kirasita Divizio batalpretis apud Coevorden; vespernokte aviado de Balta Ŝiparo atakis ŝipojn en haveno de Piława kaj nordokcidente sur la maro, ankaŭ Hel estis atakata; Bomba Korpuso de RAF bombis havenon en Kilon
- 1946: En Pollando oni dekrete permesis publikigi klasikulojn de la monda literaturo nur al ŝtataj kaj kooreativaj eldonejoj
- 1947: Universidad del Bío-Bío fondiĝis en ĉilia Koncepciono
- 1948: Inter la 9-a ĝis la 11-a de aprilo judaj terorismaj organizaĵoj Irgun kaj Leĥi okazigis masakron de Deir Jassin - pereis pli ol 100 palestinanoj
- 1951: Pollando: en Szczecin eksplodis tumulto pro mortigo de polo fare de ebria soveta soldato — spontaneajn protestojn subpremis soldatoj, sekureca servo kaj milico (estis mortigitoj kaj vunditoj)
- 1955: Litovio: urbo Marijampolė estis alinomita al Kapsuku
- 1963: Winston Churchill iĝis honora civitano de Usono
- 1966: Dua Vatikana koncilio abolis la Indekson de malpermesitaj libroj
- 1967: Testoflugo de la pasaĝera aviadilo Boeing 737
- 1968: Unua lanĉo de raketo okazis en Gviana kosmodromo
- 1970: Rumanio: inaŭguro de Internacia Flughaveno Henri Coandă en Bukareŝto
- 1970: Paul McCartney diris, ke li ne plu kunlaboros kun John Lennon, finante ekziston de la Beatles-rokgrupo
- 1972: En Londono okazis ĵurigo de Stanisław Ostrowski al la posteno de Prezidanto de Pollando en ekzilo
- 1980: Iraka filozofo Muhammad Baqir al-Sadr, ĉefideologo de Islama Daŭa-Partio, kaj lia fratino Amina estis ekzekutitaj de la reĝimo de Saddam Hussein
- 1989: En Tbiliso (Kartvela SSR, Sovetunio) sovetaj specialaj fortoj atakis per gaso kaj sapeistaj ŝpatetoj sendependigan studentan manifestacion — 20 personoj pereis kaj kelkcent estis vunditaj
- 1991: Disfalo de Sovetunio: Kartvelio la duan fojon proklamis sendependecon — surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptis la Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco
- 1991: Pollando: oficiala retiriĝo de soveta armeo el Borne Sulinowo komenciĝis per forveturo de trajno kun dekkelkaj vagonoj kun raketoj, kaj daŭris pli ol 2 jarojn
- 1991: Okaze de 750-a datreveno de la batalo apud Legnica la Pola Poŝto kaj Deutsche Post eldonis unuan en la historio serion da poŝtmarkoj
- 1992: Konservisma Partio gajnis parlamentan voĉdonon en Britio
- 1992: Sali Berisha iĝis prezidento de Albanio
- 1992: Juĝejo en Miamo konsideris estintan diktatoron de Panamo Manuel Noriega kulpa de narkotaĵ-kontrabando, trompo kaj monlavado
- 1995: Alberto Fujimori refoje iĝis prezidento de Peruo
- 2001: American Airlines aĉetis havaĵon de 75-jara Trans World Airlines
- 2002: Enteriga ceremonio de Elizabeth Bowes-Lyon, la patrino de Elizabeto la 2-a
- 2003: Invado de Irako: konkero de Bagdado faligis la reĝimon de Saddam Hussein
- 2005: Karlo, princo de Kimrujo nuptigis sian plurjaran amatinon Camilla Parker Bowles
- 2008: Tigran Sargsjan iĝis ĉefministro de Armenio
- 2008: Britio decidis ŝanĝi leĝon por enkonduki demokration kaj likvidi la lastan feŭdan sistemon en Eŭropo sur insulo Sark
- 2009: Alĝerio: oficanta prezidento Abdelaziz Bouteflika gajnis laŭvican balotadon
- 2011: Dum pafado en komerca centro de nederlanda urbo Alphen aan den Rijn 7 personoj pereis kaj 16 vundiĝis
- 2013: Uhuru Kenyatta iĝis prezidento de Kenjo
- 2014: Centra distrikto de Israelo: el kosmodromo de la aerarmeo de Israelaj Defendaj Fortoj oni lanĉis raketon Ŝavit-2, kiu orbitigis spionan sateliton Ofek-10
- 2015: Senkomunismigo en Ukrainio komencita - oni malpermesis propagandon de komunismo kaj de nacia socialismo
- 2017: Persekutado kontraŭ Koptoj: dum Palmofesto en Egiptio okazis du atencoj en preĝejoj de Kopta eklezio en Aleksandrio kaj Tanta (Provinco Garbija) - pereis pli ol 40 personoj kaj vundiĝis pli ol 100
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 45-a tago de la rusa agreso: En Donbaso ukraina armeo rebatis 7 atakojn de la malamiko detruante 9 tankojn, 7 kirasitajn transportilojn kaj 5 aliaj veturlojn, paffaligis 2 helikopterojn, senpilotan aviadilon kaj krozmisilon — urbestro de Luganska provinco alvokis al evakuado (pro intensigo de pripafoj kaj alvenado de rusoj); elpafita de rusoj el la teritorio de Belorusio raketo Toĉka-U estis paffaligita super Ĉernihiva provinco; ukraina akuzistaro informis, ke dum la invado pereis 176 infanoj kaj 324 estis vunditaj; ĝis nun 3,5 mln de homoj per trajnoj fuĝis de siaj domoj; de la invadkomenco la sorto de 15 mil ukrainoj estas nekonata; ĝis nun 307 malsanulejoj estis atakitaj de rusoj, 21 ne taŭgas por rekonstruo; en Rubiĵne rusoj denove pripafis ujon kun nitrata acido; ĉi-tage oni evakuis 4,5 mil personojn; en ukraina armeo batalas 363 kondamnitoj
- Mondrego: BBC: nova ĉefkomandanto de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio estas Aleksandr Gerasimov; registaro de Hungario anoncis, ke ne planas engaĝiĝi en la militon; Google forigas kanalon de la rusia parlamento el YouTube; ĉefministro de Britio Boris Johnson venis al Kievo; en Varsovio Ursula von der Leyen anoncis, ke la kampanjo "Stand Up for Ukraine" alportis 10,1 mld da eŭroj; Ĉeĥio eldonis banknoton por kolektantoj "Gloro al Ukrainio", kies enspezo estos donita al organizaĵo Post Bellum; Estonio nuligis vizojn de fremdlandanoj, kiuj posedis vestojn kun elementoj de la uniformoj de rusia armeo; Eŭropa Investa Banko apogos ukrainajn militrifuĝintojn per 4 mld da eŭroj; partopreno de Rusio en la programo Erasmus+ estis suspendita; Britio transdonos al Ukrainio armilaron valoran 120 mln da pundoj, i.a. 120 kirasitajn veturilojn kaj kontraŭŝipajn pafaĵojn; UN: de la invadkomenco pereis 1 766 civiluloj
- 410-a tago de la rusa agreso: Pasinttage en Donbaso rusoj 40-foje bombardis el aero kaj 58-foje pripafis el raketa artilerio civilajn kaj armeajn celojn - pli ol 50 atakoj estis rebatitaj; ukrainajn poziciojn ĉe Liman rusoj pripafis 202-foje per pafaĵoj Grad, en 7 bataletoj 50 invadintoj pereis, kaj 86 estis vunditaj; en Zaporiĵa provinco pripafitaj 18 urboj kaj setlejoj — pasintsemajne Zaporiĵakaj Donecka provincoj pripafitaj 1 844 fojojn, trioble malpli ol februare; dum la pasintaj du semajnoj en okupata parto de Zaporiĵa provinco, kune kun Melitopolo, ukrainoj detruis pli ol 15 objektojn de la malamiko, plej ofte per eksplodoj de rusaj magazenoj; rusa kontraŭkirasita kanono MT-12 Rapira trafita de ukraina artilerio kaj en Donecka provinco en Marjinka rusa observejo sur ŝutmonto trafita de senpilota aviadilo-kamikazo; rusa senpilota aviadilo paffaligita super Sumia provinco; apud Marjinka kaj Avdijivka rusia armeo ĉiutage perdas ĝis du kompaniojn, en Baĥmut la kadavroj kuŝas unu sur la alia
- Mondreago: Pasinttage el Ukrainio al Pollando enveturis preskaŭ 23 mil personoj, kaj pli ol 37 mil vojaĝantoj tien elveturis; Israelo plilongigas vizojn por rifuĝintoj el Ukrainio; Telegram: Rusio de monato ne faras amasajn raktetatakojn kontraŭ Ukrainio; Latvio plilongigas limbarilon apud la landlimo kun Belorusio (64 km, antaŭe 53)
Naskiĝoj
- 1283: Margareta, reĝino de Skotlando ekde la 3-a vivojaro, el dinastio Kenneth la 1-a (m. 1290)
- 1336: Timur, mongola centrazia konkeristo, fondinto de dinastio Timuridoj (m. 1405)
- 1458: Kamila Baptista el Varano, itala mistikulino, fondintino de la ordeno Klaraninaj monaĥinoj, sanktulino (m. 1524)
- 1551: Petro Monaŭ, ĉeĥa humanisto, aŭtoro de la unua doktora distertaĵo pri dentokuracado, kuracisto de Rudolfo la 2-a (m. 1588)
- 1598: Johann Crüger, germana komponisto, konata de ekleziaj kantoj (m. 1662)
- 1627: Johann Caspar Kerll, germana komponisto kaj orgenisto de baroko (m. 1693)
- 1680: Philippe Néricault Destouches, franca komediisto, politikisto, verkisto, akademiano (m. 1754)
- 1691: Johann Matthias Gesner, germana filologo kaj pedagogo (m. 1761)
- 1701: Andreas Elias Büchner, germana medicinisto, akademiano, fakverkisto (m. 1769)
- 1752: Rudolph Zacharias Becker, germana eldonisto kaj verkisto (m. 1822)
- 1784: Rafael del Riego, hispana generalo kaj politikisto (m. 1823)
- 1802: Elias Lönnrot, finna kuracisto, poeto, kompilinto de la epopeo Kalevala (m. 1884)
- 1806: Ernst Friedrich Gerhard Fischer, germana komponisto, pianisto kaj teologo
- 1812: Emil Herrmann, germana juristo kaj profesoro pri juroscienco (m. 1885)
- 1819: Annibale de Gasparis, itala astronomo kaj matematikisto malkovrinta 9 asteroidojn (m. 1892)
- 1821: Charles Baudelaire, franca lirikisto, literatura kritikisto apartenanta al la parnasa skolo, unu el fipoetoj (m. 1867)
- 1830: Eadweard Muybridge, angla-usona fotisto (m. 1904)
- 1835: Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj (m. 1909)
- 1848: Carmen Salles y Barangueras, hispana monaĥino, fondintino de virina ordeno, sanktulino (m. 1911)
- 1855: Gyula Reviczky, hungara poeto, verkisto, tradukisto, membro de Societo Petőfi, enestanta en Hungara Antologio (m. 1889)
- 1862: Lajos Dálnoki Nagy, hungara oficisto, verkisto, poeto kaj tradukisto (m. 1937)
- 1865: Erich Ludendorff, germana generalo, teoriulo pri militistiko (m. 1937)
- 1872: Thomas Shaw, brita politikisto, ministro en la registaro de Ramsay MacDonald (m. 1938)
- 1872: Léon Blum, ĉefministro de Francio (m. 1950)
- 1879: W. C. Fields, usona komedia aktoro (m. 1946)
- 1882: René Berkovits, hungara kuracisto (m. 1928)
- 1890: Elek Farczády, hungara historiisto, arkivisto (m. 1977)
- 1891: Vlasta Burian, ĉeĥa aktoro kaj teatra direktoro (m. 1962)
- 1898: Paul Robeson, usona aktoro, kantisto, verkisto (m. 1976)
- 1901: Stanisław Wigura, pola piloto kaj aviada inĝeniero, kungajninto kun Franciszek Żwirko de Challenge 1932 (m. 1932)
- 1906: Antal Doráti, hungara komponisto kaj muzikisto (m. 1988)
- 1906: Victor Vasarely, hungara-franca pentristo (m. 1997)
- 1911: Ilona Thiery H., hungara verkistino elmigrinta al Los-Anĝeleso (m. 1998)
- 1911: Rafael Arnaiz Barón, hispana mistikulo kaj sanktulo (m. 1938)
- 1912: Lev Kopelev, soveta, rusia verkisto, germanisto, literaturisto kaj disidento (m. 1997)
- 1916: Endre Hegyi, hungara poeto, lingvisto, tradukisto de robaioj de Omar Ĥajam (m. 1995)
- 1917: Johannes Bobrowski, germana lirikisto kaj eseisto, premiita de la Gruppe 47 (m. 1965)
- 1919: Violin Oljanov, bulgara esperantisto, ĵurnalisto, vortaristo kaj tradukisto, restariginto de Bulgara Esperanto-Asocio, ĉefredaktoro de "Bulgara Esperantisto" kaj "PACO", redaktoro de "Filologo", estrarano de Mondpaca Esperantista Movado, plurjara delegito kaj komitatano de UEA, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kontraŭfaŝisma aktivulo (m. 1998)
- 1921: Yitzhak Navon, israela politikisto, diplomato, verkisto, prezidento (m. 2015)
- 1923: György Fáskerthy, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1977)
- 1925: Grácia Kerényi, hungara poetino kaj tradukistino, filino de Károly Kerényi, pro helpo al polaj rifuĝintoj deportita al Aŭŝvico, popularigantino de pola literaturo (m. 1985)
- 1928: Oszkár Tuduka, rumania hungara muzikkritikisto, publicisto
- 1933: Jean-Paul Belmondo, franca kina kaj teatra aktoro, gravulo de la Franca Nova Ondo (m. 2021)
- 1933: Gian-Maria Volonte, itala aktoro, rolinta en italaj vakeraj filmoj (m. 1994)
- 1942: Gábor Kazinczy, rumania hungara grafikisto, scenejdekoraciisto
- 1947: József Demeter, rumania hungara/hungara poeto
- 1947: Věra Nosková, ĉeĥa ĵurnalistino, verkistino kaj skeptikulino
- 1952: Jerzy Szmajdziński, pola politikisto, vicprezidanto de la pola parlamento, favoranta Esperanto-movadon, viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1953: László Pokorny, rumania hungara farmakologo
- 1954: Dennis Quaid, usona aktoro, rolinta en la filmo La ĝusta substanco
- 1955: Irén Kocs, rumania hungara muzeologino, entomologino
- 1972: Alain Berset, svisa politikisto, membro de Socialisma Partio de Svislando kaj Federacia Konsilio
- 1978: Krisztina Stahl, rumania hungara rapiristino
- 1980: Clueso, germana popmuzikisto kaj repisto
- 1985: Tim Bendzko, germana kantisto kaj kantaŭtoro
- 1990: Ram Bahadur Bomjon, nepala budhisma sanktulo, konsiderata bodhisatvo
Mortoj
- -585: Ĝimmu, la unua imperiestro de Japanio
- 715: Konstanteno, papo
- 1024: Benedikto la 8-a, papo, kiu al la Kredokonfeso nicea-konstantinopola enkondukis aldonaĵon Filiokvo (n. ĉirkaŭ 980)
- 1321: Tomaso el Tolentino, itala franciskano, misiisto, martiro (n. ĉirkaŭ 1260)
- 1483: Eduardo la 4-a, reĝo de Anglio (n. 1442)
- 1484: Eduardo de Middleham, duko de Kimrio (m. 1473)
- 1492: Lorenzo de Mediĉo, itala politikisto kaj humanisto (n. 1449)
- 1553: Francois Rabelais, franca verkisto de renesanco, kleriko, kuracisto; esperantigata de Edmond Privat (n. ĉirkaŭ 1494)
- 1557: Mikael Agricola, finna protestanta episkopo, tradukinto de Nova Testamento, aŭtoro de la literatura finna lingvo (n. 1507)
- 1588: Sinan, ĉefa arkitekto kaj konstru-inĝeniero de la Otomana Imperio, aŭtoro de la Moskeo de Selimo, Moskeo de Sulejmano aŭ Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ (n. 1489)
- 1613: Johannes Caselius, germana humanisto, juristo kaj filologo (n. 1533)
- 1626: Francis Bacon, angla filozofo, politikisto, juristo, fondinto de la moderna scienco (n. 1561)
- 1754: Christian Wolff, germana filozofo, matematikisto, juristo, la plej eminenta germana filozofo inter Leibniz kaj Kant (n. 1679)
- 1803: Samuel von Brukenthal, aŭstra guberniestro de Transilvanio (n. 1721)
- 1804: Jacques Necker, franca politikisto kaj financisto (n. 1732)
- 1810: Alessandro Malaspina, itala nobelo servanta kiel hispana mararmea oficiro kaj esploristo (n. 1754)
- 1857: Antonio María Esquivel, hispana pentristo de romantikismo (n. 1806)
- 1882: Dante Gabriel Rossetti, brita poeto kaj pentristo (n. 1828)
- 1888: Wilhelm Christian Friedrich Bock, germana politikisto (n. 1815)
- 1889: Michel-Eugène Chevreul, franca kemiisto priskribinta grasojn kaj pigmentojn, ricevinto de stearata acido kaj oleata acido (n. 1786)
- 1904: Isabel la 2-a, reĝino de Hispanio, filino de Maria Kristina Burbono (n. 1830)
- 1905: Géza Kuun, hungara lingvisto kaj orientalisto, membro de la Hungara Scienca Akademio (n. 1838)
- 1914: Antonia De Gerando, hungara pedagogino, verkistino (n. 1845)
- 1916: Wilhelm Sauer, germana orgenkonstruisto (n. 1831)
- 1920: Konstantin Ivanoviĉ Ŝidlovskij, rusa kuracisto kaj esperantisto, kontribuinta al la Universala Medicina Esperanto-Asocio (n. 1858)
- 1933: Sigfrid Karg-Elert, germana komponisto, muzikteoriisto, pedagogo, pianisto, orgenisto kaj harmoniumisto (n. 1877)
- 1935: Fritz Baedeker, germana eldonisto (n. 1844)
- 1937: Franciszek Fiszer, pola erudito kaj filozofo el Varsovio, aŭtoro de anekdotoj, konata de artistoj (n. 1860)
- 1937: Jan Mędrkiewicz, pola kuracisto, iniciatinto de unua pollingva lernolibro de Esperanto, kunorganizanto de unua kunveno de pola Esperanto-junularo, fondinto kaj prezidanto de Pola Esperanto-Societo en Lublin, en Krakovo gvidis kurson de Esperanto por policanoj antaŭ UK 1912, vicprezidanto de Pollanda Esperanto Delegitaro, organizinto de Esperantista Scienc-Politika Sekcio en Lodzo (n. 1888)
- 1940: Mieczysław Smorawiński, pola brigada generalo, partoprenanto de pola-ukraina milito kaj pola-bolŝevika milito, viktimo de la masakro de Katin (n. 1893)
- 1945: Dietrich Bonhoeffer, germana teologo, ekumenisto, komplotinto kontraŭ Hitler, ekzekutita en la koncentrejo de Flossenbürg (n. 1906)
- 1945: Wilhelm Canaris, germana admiralo, membro de la Libera korpuso, ĉefo de nazia spionorganizo Abwehr, ekzekutita (n. 1887)
- 1945: Erich August Mayer, aŭstra verkisto kaj pedagogo (n. 1894)
- 1948: Jorge Eliecer Gaitán, kolombia politikisto, murdita (n. 1903)
- 1948: Max Hecker, germana filologo kaj eldonisto (n. 1870)
- 1952: Josef Leitgeb, aŭstra juristo, pedagogo kaj verkisto (n. 1896)
- 1953: Stanisław Wojciechowski, pola politikisto, kooperativisto, prezidanto de Pollando (n. 1869)
- 1959: Frank Lloyd Wright, usona arkitekto, interna desegnisto, verkisto, kaj edukisto, antaŭulo de organika arkitekturo (n. 1867)
- 1961: Zog la 1-a, reĝo kaj prezidento de Albanio (n. 1895)
- 1968: Zofia Kossak-Szczucka, pola romanistino, malliberulino de Aŭŝvico, kunfondintino de Konsilantaro por Helpo al Judoj kadre de Pola Subtera Ŝtato, aŭtorino de la pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj, justulino inter la popoloj (n. 1889)
- 1969: Mihály Bihari, hungara ĵurnalisto, verkisto, stenografisto (n. 1892)
- 1972: Saul B. Robinsohn, germana sociologo kaj didaktikisto
- 1980: Aage Gerhardt Drachmann, dana historiisto pri antikvaĵoj kaj bibliotekisto (n. 1891)
- 1982: László János Écsy, rumania hungara franciskano, pastro (n. 1919)
- 1986: Heinz Conrads, aŭstra aktoro kaj televidprezentisto (n. 1913)
- 2001: András Benkő, hungara muzikhistoriisto (n. 1923)
- 2006: János Kardalus, hungara instruisto, etnografia esploristo (n. 1935)
- 2010: Ottó Ádám, hungara reĝisoro, teatrestro (n. 1928)
- 2011: Sidney Lumet, usona kin-reĝisoro, produktoro kaj scenaristo, ricevinto de Honora Oskaro (n. 1924)
- 2011: Gyula Pávai, rumanihungara instruisto, lokhistoriisto (n. 1939)
- 2012: Imre Balázs, rumania hungara pentristo (n. 1931).
- 2020: Andrzej Strumiłło, pola artisto, grafikisto, fotisto, poeto, verkisto (n. 1927)
- 2021: Princo Filipo, Duko de Edinburgo, nobelulo, oficiro de Reĝa Mararmeo, edzo de Elizabeto la 2-a (Britio) (n. 1921)
- 2022: Michael Degen, germana aktoro (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Maria de Klopas, parencino de Maria (patrino de Jesuo)
- Demetrio de Tesaloniko, kristana martiro
- Danio: Datreveno de la germana invado al Danio
- Filipinoj: Tago de Herooj
- Tunizio: Tago de Martiroj
- Nacia tago (provizore) en Irako
- Bahaa Kredo: Festo de Jalal (gloro), unua tago de la dua monato en la Bahaa kalendaro
Tagoj de semajno
La 9-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.