Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo de Königsberg, konata ankaŭ kiel Ofensivo de Königsberg, estis unu el la lastaj operacoj de la Orientprusia Ofensivo en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito. Dum kvar tagoj da akra urba milito, sovetaj fortoj de la 1a Balta Fronto kaj de la 3a Belorusia Fronto konkeris la urbon Königsberg – nune Kaliningrado, Rusio. La sieĝo startis en la fino de januaro 1945 kiam la sovetoj dekomence ĉirkaŭis la urbon. Estis forta batalado por la surtera konekto inter Königsberg kaj la haveno de Pillau, sed ĉirkaŭ marto 1945 Königsberg estis je centoj da kilometroj malantaŭ la ĉefa frontolinio. La batalo finis kiam la germana soldataro kapitulacis al la sovetoj la 9an de aprilo post ke tri-taga atako faris sian situacion neeltenebla. La sovetoj perdis 3 700 homojn en la fina atako; la germanoj perdis 40 000 al 50 000 homojn en batalo kaj 80 000 al 90 000 estis kaptitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.