From Wikipedia, the free encyclopedia
Max Franz Emil HECKER (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1870 en Kolonjo, mortinta la 9-an de aprilo 1948 en Vajmaro) estis germana filologo, literaturhistoriisto kaj arkivisto. Dum 46 jaroj li respondecis pri Goeto-Ŝilero-Arkivo partoprenante la eldonon de pli ol 200 fakaĵoj.
Max Hecker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1870 en Kolonjo |
Morto | 9-an de aprilo 1948 (78-jaraĝa) en Vajmaro |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto arkivisto filologo |
Hecker studis ĉe la Bonna universitato germanistikon, anglistikon kaj filozofion. Lia disertaĵo estis pri la filozofo Arthur Schopenhauer. Je ĝi atentigitis la Vajmare vivanta komercisto kaj schopenhauer-emulo Stavenhagen, patro de la komponisto Bernhard Stavenhagen (dischiplo de Franz Liszt). Do invivitis Hecker veni Vajmaron plurajn semajnojn kie iĝis ankaŭ kontaktoj kun Bernhard Suphan, arkivestro. Suphan ofertis la li Hecker engaĝiĝi labori pri la heredaĵoj goetaj.
En la 1.4.1900 Hecker ekdeĵoris en la vajmara arkivo kiel libera kunlaboranto komence malbone salajrita.[1] Finfine li restis la reston de la vivo samloke. Lia neĉesigebla laborado por la Sofia-eldono (poste: Vajmara eldono) de la goeta verkaro ekis per komento pri la goeta verko Achilleis. Daŭraj kolegoj de Hecker estis ekz. Bernhard Ludwig Suphan kaj Julius Wahle. Inter 1924 kaj 1936 li estis eldonisto de la jarlibro de la societo Goethe-Gesellschaft.
Okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga eldonigis Anton Kippenberg, estro de Insel-eldonejo, libreton titole Haec otia fecit kun la bibliografio de la jubilanto. Postdeĵortage Max Hecker laboris por Rotes Buch por kiu li esploris artikolojn en ĉiuj vajmaraj gazetoj inter 1775 kaj 1832 kun rilato al samtempuloj de Goeto. Rezulto estis altvalora kaj belega kalejdoskopo.[2]
Hecker frue profesoriĝis. En la 29.5.1920 li ricevis la plej valoran premion de la vajmara Goeto-societo, Goldene Goethe-Medaille.[3] En 1932 la registaro de Italujo invitis lin kompletigi tiron de tri goetaj fakuloj veni inaŭguri la domon Casa di Goethe. Hecker estas honorulo de la Universitato de Jena. En la 3.5.1937 oni aljuĝis al li la medalon Goethe-Medaille für Kunst und Wissenschaft.
Edzino lia estis Lili Kaiser (1877–1943) kun kiu li havis tri infanojn: Wolfgang, Irma kaj Jutta Hecker. Ekde 1936 ili loĝis ĉe Altenburg en la teretaĝa apartamento kiun enloĝis antaŭe Bernhard Ludwig Suphan.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.